GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 25 (DUDEK KVIN)
Ascoltare l'audio
"Sed vi ne respondis pri la fotokopio!"
"Ho, pardonu. La profesoro havis ĝin en sia paperujo. Li
fartis tre malbone post la operacio. Marta simple prenis la dokumenton
el lia paperujo, dum li dormis; ŝi ja sciis, ke li ne vivos longe. Li
fartis malbone. Lia sanstato ne lasis multe da espero. Fakte, li
baldaŭ mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero."
"Kiel Ronga enmiksiĝis en la aranĝon?"
"Li estis la amanto de Marta, kaj ŝi rakontis al li. Li vivas
tiamaniere, ke li daŭre bezonas multe da mono. Li organizis la aferon.
Estas li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili batis
Bob senkonscia. La oficejo de Fergus estas tute proksima. Tien ili
portis ŝin, kaj tie ili atendis, ĝis la vojo estis libera kaj ili
povis veturigi ŝin al la forlasita domo."
Gerda parolis:
"La frato de Marta plurfoje vizitis min, antaŭ kelkaj monatoj.
Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis,
de kie li ricevis ĝin, li hezitis, iom paliĝis, ne respondis tuj, kaj
mi komprenis, ke li ne agis honeste. Mi memoris la vortojn de Prof.
Kosadi, kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje,
trifoje. Mi ĉiufoje rifuzis. Kiam mi poste ricevis inviton instrui pri
malnovaj sekretaj lingvoj en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute
ne imagis, ke estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte
venis al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri
l'trezoro."
"Jes," diris Tom. "Pro via plurfoja rifuzo ili elpensis tiun
planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston."
"Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!" komentis Gerda. "Kia
malsaĝeco! Kia stulteco!"
"Jes. Amatoroj," diris la policano malestime. "Ili agis amatore
ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu
amatoreco vi danku Dion, Gerda. Pro tiu amatoreco ni povis liberigi
vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj en simila situacio ne hezitus: vin
uzinte, ili vin mortigus."
"Ĉu vere?"
"Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro danĝere lasi vin vivi.
Sincere, vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun
aferon."
Gerda silentis, pensema.
"?Terure!" ŝi fine diris. "Ĉiaokaze, mi plej sincere dankas
vin, ĉiun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed,
Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraŭ diris nenion."
Bob rigardis ŝin, kun iom stranga esprimo.
"Mi plezure trinkus glason da brando," li diris. Kaj li restis
malĝojeta, dum ĉiuj aliaj ekridis.
Vortaro - Vocabolario
NOVA MISTERO!
KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO,
Vi legis ĉi tiun aventuron ĝis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke
ĉio finiĝis bone. Sed ĉu vi rimarkis, ke en la rakonto grava
kontraŭdiro troviĝas? Alivorte, en unu loko la aŭtoro diras ion, kaj
en alia li diras la kontraŭon. Vi ne rimarkis, ĉu vere? Bedaŭrinde!
Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu
atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian
fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj
esprimmanieroj de esperanto pli bone metiĝos en vian kapeton...
DEMANDOJ, SED NE EKZERCOJ
Ĉar tiu ĉi estas la lasta ĉapitro de la GERDA-kurso, ne estas
demandoj pri la teksto, kaj ne estas ekzercoj. En ilia loko estas
demandoj pri la tuta kurso, pri via opinio pri la kurso. Mi esperas, ke
vi zorge respondos ilin, ĉar viaj respondoj helpos nin plibonigi la
kurson.
Respondu per multegaj vortoj!
Kiom da Esperanto vi jam sciis, kiam vi komencis la GERDA-kurson? Kiel
vi lernis Esperanton antaŭe?
Ĉu la GERDA-kurso estis por vi utila? Ĉu vi sukcesis multe lerni per
ĝi? Ĉu vi ĝuis ĝin?
Ĉu vi pensas, ke la teksto uzita (la rakonto "Gerda malaperis!")
estis bone elektita? Ĉu ĝia lingvaĵo estas tro simpla? Ĉu la
rakonto estas tro stulta, infaneca aŭ malinteresa?
Ĉu la demandoj pri la teksto estis utilaj? Ĉu eble estus pli bone
havi nur ekzercojn post ĉiu ĉapitro, sen demandoj? Ĉu la demandoj
estu malpli simplaj, por ke oni povu respondi ilin per pli da vortoj?
Ĉu la ekzercoj estis utilaj? Ĉu la vortaro-ekzercoj, en kiuj oni
devas parigi vortojn kaj difinojn, estis utilaj? Kiuj estis la plej
utilaj ekzercoj, kaj kiuj estis la malplej utilaj? Ĉu vi povas proponi
aliajn specojn de ekzercoj?
Ĉu la "vortlisto" estis sufiĉe bona? Ĉu ĝi enhavu pli da gramatikaj
klarigoj, aŭ pli da ekzemploj? Ĉu ĝi estu havebla en aliaj lingvoj?
Ĉu eble vi eĉ povus helpi traduki ĝin al alia lingvo?
Ĉu vi uzis aŭ havas iujn aliajn lernilojn, ekzemple vortaron aŭ
lernolibron pri Esperanto? Kiujn?
Ĉu vi volas plulerni Esperanton? Kiel? Ĉu kurso simila al la
GERDA-kurso, sed kun bonaj literaturaj tekstoj anstataŭ la
GERDA-rakonto, estus utila por vi? Ĉu vi preferus simple trastudi iun
libron en Esperanto? Ĉu vi volus trastudi libron diskutante ĝin kun
iu? Ĉu vi volas lerni pli pri la historio kaj celoj de la
Esperanto-Movado?
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|