INDICE > Rajtigilo
> Enkonduko > Unua ĉapitro > Dua ĉapitro > Tria ĉapitro > Kvara ĉapitro > Kvina ĉapitro > Sesa ĉapitro > Sepa ĉapitro > Oka ĉapitro > Naŭa ĉapitro > Deka ĉapitro > Dekunua ĉapitro > Dekdua ĉapitro > Dektria ĉapitro > Dekkvara ĉapitro > Dekkvina ĉapitro > Deksesa ĉapitro > Deksepa ĉapitro > Dekoka ĉapitro > Deknaŭa ĉapitro > Dudeka ĉapitro > Dudek unua ĉapitro > Dudek dua ĉapitro > Dudek tria ĉapitro > Dudek kvara ĉapitro > Dudek kvina ĉapitro
> Corso completo (pdf)
> Cartoline virtuali
|
GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 15 (DEK KVIN)
Ascoltare l'audio
"Bonan matenon, ho plej bela, ĉu vi bone dormis?"
"Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, ĉu vi
dormis kontentige?"
"Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda
amiko, kial vi ne sufiĉe dormis."
"Ĉu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte
pri ĉio, kio okazis hieraŭ."
"Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post kiam mi eliris
kun Bob por okupiĝi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio
kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien
vi iris? Ĉu vi faros al mi precizan raporton?"
"Kun plezuro, sed ankaŭ vi raportos al mi poste, ĉu ne? Nu,
mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io
fuŝa okazis al mia aŭto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis,
sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel
eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre
banalajn aferojn."
"Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la urbo, laŭ kiuj
stratoj, al kiu domo?"
"Atendu. Mi rakontos ĉion. Por ke mia peto ŝajnu natura, mi
petis lin lasi min en la centro. Li lasis min ĉe la dekstra
flanko de
la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi
promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi
eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto en la mezo de la urbo.
Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de
strato al strato,
provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la
poŝtoficejo. Mi estis nekredeble
bonŝanca. Imagu! Se mi estus
troviĝinta naz-al-naze kun li ĝuste kiam li eliris el la
poŝt-oficejo...! Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi."
"Feliĉe, ke vi vidis lin sufiĉe frue!"
"Kiel mi diris: mi estis bonŝanca, mi vidis lin ĝustatempe.
Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. Ĉu vi konas tiun grandan
magazenon, kiu vendas
kvardek malsamajn specojn de
pano kaj ĉiaspecajn
ĉokoladojn kaj aliajn
dolĉaĵojn? Sur la
maldekstra flanko de la
strato, kiu iras al la Ĉefa Sportocentro. Estas granda vendejo de
mebloj apude. Nu, ne gravas, ĉu vi konas aŭ ne. Li eniris tiun
panejon, aŭ tiun dolĉaĵvendejon, aŭ tiun... nu... tiun pan- kaj
dolĉaĵvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan
sakon, kiu
aspektis plenplena. Ŝajnis, ke li aĉetis la tutan magazenon. Mi devas
diri, ke ili vendas tre bonajn aĵojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom ŝatas
ĉokoladon kaj dolĉaĵojn, ofte irus tien kaj aĉetus multon, se mi ne
timus dikiĝi. Nu...e... kion mi rakontis?"
"Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojiĝis de la
ĉefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj ĉokolado.
Fakte, ĉu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas ĉi-matene?
Teon, mi vidas. Ĉu vi ŝatus, ke mi replenigu vian tason?"
"Jes, dankon. Mi plezure trinkos plian tason da teo. Dankon,
Tom, kara. Nu, do..."
Vortaro - Vocabolario
DEMANDOJ (15)
EKZERCOJ (15)
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|