INDICE > Rajtigilo
> Enkonduko > Unua ĉapitro > Dua ĉapitro > Tria ĉapitro > Kvara ĉapitro > Kvina ĉapitro > Sesa ĉapitro > Sepa ĉapitro > Oka ĉapitro > Naŭa ĉapitro > Deka ĉapitro > Dekunua ĉapitro > Dekdua ĉapitro > Dektria ĉapitro > Dekkvara ĉapitro > Dekkvina ĉapitro > Deksesa ĉapitro > Deksepa ĉapitro > Dekoka ĉapitro > Deknaŭa ĉapitro > Dudeka ĉapitro > Dudek unua ĉapitro > Dudek dua ĉapitro > Dudek tria ĉapitro > Dudek kvara ĉapitro > Dudek kvina ĉapitro
> Corso completo (pdf)
> Cartoline virtuali
|
GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 13 (DEK TRI)
Ascoltare l'audio
La vojo ŝajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon.
Linda estas parolema;
krome, ŝi deziras ricevi informojn pri sia
stranga kunulo; ŝi do tute ne ŝatas tiun longan silentadon. Kial ne
provi denove? Ŝi decidas, ke ŝi
rekomencos paroli. Se li ne ŝatos,
nu, li esprimos sian malŝaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la
vojo plu ŝajnos longega.
"Vi diris...," ŝi komencas, ne sciante, kiel ŝi finos, sed
feliĉe ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni
sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu."
"Vi estas scivolema, ĉu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun
tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli
amikiĝema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi."
"Ĉu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla,
ĉar oni ne scias, kiel komenci, sed..."
"Ne. Kiom
koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas
rakonti pri
miaj zorgoj, ĉar ili koncernas
personojn, pri kiuj mi ne
rajtas
paroli. Oni devas esti diskreta, ĉu ne? Ĉu vi ŝatus, ke viaj amikoj
rakontu ĉion pri vi al
nekonato?"
"Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas
speciale scivola. Mi
komencis diri tion nur, ĉar mi trovis la silenton
peza kaj la
vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti."
"Estas fakto, ke oni
kutime interparolas, kiam oni veturas
kune. Mi verŝajne ne estis tre
ĝentila, lasante tiun silenton
daŭri
kaj daŭri pli kaj pli
peze por vi. Mi eĉ ne
rimarkis, ke silento
estiĝas kaj
daŭras. Mi estis
absorbita
de miaj pensoj, de miaj
zorgoj, kaj ankaŭ de la
vojo. Oni devas atenti la
vojon, kiam oni
ŝoforas, ĉu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud
mi, plej proksime al mi, mi tamen
forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi
la
vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo."
"Ĉe mi okazis la malo. Mi
daŭre pensis pri vi. Mi
rimarkis,
ke vi ne aspektas tre
ĝoje. Vi ŝajnis
malfeliĉa. Mi min demandis,
ĉu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas
min danka. Mi volus redoni al vi
similan servon. Mi opiniis, ke se mi
helpas vin vortigi vian
malĝojon, tio eble
senpezigos vin, kaj mi
estos kontenta agi helpe. Eble estas
stulte, sed mi ĉiam deziras
feliĉigi la homojn."
"Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege
bedaŭras, ke mi ne povas
jesi al via
propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj
koncernas
aferojn, pri kiuj mi ne
rajtas
rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi
deziras, ke mi lasu vin?"
"Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la aŭton?
Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi."
"Ĉiam scivola, ĉu ne? Vi ŝatus scii, kien mi iras," li diras
ridante, dum Linda sentas sin ruĝiĝi, ĉar
similan
rimarkon ŝi tute
ne atendis. Dum
momento, ŝi ne scias, kiel respondi. Ŝi sentas sin
stulta.
"Tute ne," ŝi fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne
interesas min. Mi
proponis tion nur, ĉar tio ŝajnis plej facila. Sed
se ĝenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la
centro.
ekzemple ĉe la
internacia
hotelo, aŭ ĉe la Granda Teatro.
Ĉiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian
vojon. Jen.
Tie ĉi estas
perfekte. Koran dankon, kaj ĝis revido, kara sinjoro."
"Ĝis revido, kara spionino!"
La aŭto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de
ĝi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? Ĉu li suspektus? Nia
kompatinda Linda ne scias, kion pensi.
Gramatikaj klarigoj - Note grammaticali
Vortaro - Vocabolario
Notare l'uso della radice koncern-:
koncerne vian proponon |
"a proposito del vostro suggerimento" |
kiom koncernas min | "per quanto mi riguarda" |
DEMANDOJ (13)
EKZERCOJ (13)
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|