GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 4 (KVAR)
Ascoltare l'audio
Vedere il video
Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.
Tom: Ni parolis pri tiu ulo.
Bob: Kiu ulo?
Tom: Tiu viro ĉe la angulo. Tiu juna viro.
Bob: Pri kiu vi parolas? Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?
Linda: Gerda! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda! Vi do konas ŝin!
Bob: Nu, mi ne vere konas ŝin. Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas
alia afero.
Linda: Kiu do ŝi estas?
Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Ĉu
vere pri tiu blonda junulo vi parolis?
Tom: Jes. Pri li.
Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe.
Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?
Bob: Ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte.
Kriptaĵoscienco.
Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio estas tio?
Bob: Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵoscienco? Oni diras
ankaŭ "kriptografio".
Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Ĉu vi scias, Tom?
Tom: Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta
mesaĝo?
Bob: Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj
sekretaj lingvoj.
Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la
malnovaj sekretaj lingvoj?
Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro
pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la
arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.
Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga,
ĉu vi ne konsentas?
Bob: Jes. Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri
ĝi.
Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela
virino kunlaboru kun li. Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela
knabino, kiam tio estas ebla?
Tom: Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela.
Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi
estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela,
iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas?
Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda
ekzistas kiel bela virino.
Bob: Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en
la tuta mondo?
Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.
Bob: Diable! Vi verŝajne amas ŝin.
Gramatikaj klarigoj
Vortaro - Vocabolario
Preposizioni
antaŭ = davanti, dirimpetto a (prep.), prima di
por = per, per lo scopo di
Correlativi
kiam = quando [interrogativo anche indiretto]
neniam = mai
Pronome impersonale
Per le forme impersonali del verbo si usa il pronome oni (=si):
Oni diras ... = Si dice ...
Oni parolis pri
ĝi. = Ne hanno parlato
DEMANDOJ (4)
EKZERCOJ (4)
|