La Sankta Kurano, Ĉapitro 98 (laŭ N. Vessella):

La pruvo evidenta


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Tiuj el la popolo de la Skribo, kiuj ne kredas, kaj la idolanoj ne estis liberigitaj de la eraro, antau ol venis al ili evidenta pruvo,
2. sendito de Alaho, kiu proklamis noblajn skribojn,
3. en kiuj estas skribitaj eternaj dekretoj,
4. kaj tiuj, al kiuj estis donita la Skribo, ne disigis, antaŭ ol venis al ili pruvoj evidentaj,
5. sed al ili estis ordonite nur, ke ili adoru Alahon en perfekta obeemo al Li kaj en sincera kredo, kaj ke ili levu la preĝon kaj almozdonu. Tiu ĉi estas la ĉiama kredo.
6. Vere tiuj el la popolo de la Skribo, kiuj ne kredis, kaj la idolanoj, estos en la fajro de la Infero kaj restos tie por ĉiam. Ili vere estas la plej malbonaj kreitaĵoj.
7. Vere tiuj, kiuj kredas kaj bonfaras, estas la plej bonaj kreitaĵoj.
8. Ilia rekompenco estas ĉe ilia Sinjoro: ĝardenoj de la eterneco, sub kiuj fluas riveroj: tie ili restos por ĉiam. Alaho estas kontenta pri ili kaj ili estos kontentaj pri Li. Tio estas por tiu, kiu respektegas sian Sinjoron.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.