La Sankta Kurano, Ĉapitro 96 (laŭ N. Vessella):

LA BULETO DE KOAGULIĜINTA SANGO


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1 . Proklamu je la nomo de via Sinjoro, kiu kreis ĉion,
2 . kiu kreis la homon el buleto de koaguliĝinta sango!
3 . Proklamu! Via Sinjoro estas la Grandanima,
4 . Tiu, kiu instruis uzon de la plumo,
5 . kiu instruis al la homo tion, kion li ne sciis.
6 . Ne! Certe la homo estas ribelema,
7 . tuj kiam li pensas, ke li estas riĉa.
8 . Sed al via Sinjoro estas la reveno.
9 . Ĉu vi ne vidis tiun, kiu malhelpas
10. Nian servanton, dum tiu ĉi preĝas?
11. Ĉu vi vidis lin sur la rekta vojo
12. aŭ instigantan al la justeco?
13. Aŭ ĉu vi vidis lin nei kaj turni sin for?
14. Ĉu li ne scias, ke Alaho vidas lin?
15. Ne! Se li ne ĉesos, Ni certe ekkaptos lin je lia hartufo,
16. je lia mensogema, pekema hartufo.
17. Li tiam voku siajn kunulojn,
18. Ni tiam ankaŭ vokos Nian gvardion.
19. Ne! Ne obeu lin, sed terenkuŝiĝu kaj alproksimiĝu!



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.