La Sankta Kurano, Ĉapitro 95 (laŭ N. Vessella):

La figo


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Per la figo kaj per la olivarbo!
2. Per la monto Sinajo!
3. Per ĉi tiu urbo de la paco!
4. Ni vere kreis la homon en perfekta formo;
5. poste Ni forpelis lin kiel la plej malŝatindan el la malŝatinduloj pro lia malbonfaro.
6. Escepte de la kredantoj kaj de la bonfarantoj; por ili estos senfina rekompenco.
7. Kiu do povos kulpigi vin pri mensogo post tio ĉi, je la lasta Juĝo?
8. Ĉu ne estas Alaho la plej bona juĝanto?



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.