La Sankta Kurano, Ĉapitro 94 (laŭ N. Vessella):

La dislarĝigo


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Ĉu Ni ne dislarĝigis por vi vian bruston,
2. kaj forprenis de vi vian ŝarĝon,
3. kiu ŝarĝis vian dorson?
4. Ĉu Ni ne pliigis por vi vian famon?
5. Vere post la malfeliĉo venas la faciligo;
6. post la malfeliĉo venas la faciligo,
7. kiam do vi estas senŝarĝita, vi fervoru,
8. kaj dediĉu vin al via Sinjoro.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.