La Sankta Kurano, Ĉapitro 93 (laŭ N. Vessella):
La antaŭtagmezo
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Per la antaŭtagmezo!
2. Per la nokto, kiam estas mallume!
3. Via Sinjoro nek forlasis vin nek koleras.
4. Vere la vivo venonta estos pli bona ol la ĉi-tiea,
5. kaj certe via Sinjoro donos al vi la rekompencon pri kiu vi estos kontenta.
6. Ĉu Li ne trovis vin orfo kaj gastigis vin?
7. Li trovis vin vaganta kaj gvidis vin,
8. Li trovis vin malriĉa kaj faris vin riĉa.
9. Tial, pri la orfo, vi ne subpremu lin.
10. kaj pri la almozulo, vi ne forpelu lin,
11. kaj rakontu pri la graco de via Sinjoro.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.