La Sankta Kurano, Ĉapitro 92 (laŭ N. Vessella):

La nokto


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Per la nokto, kiam ĝi kovras la teron per vualo!
2. Per la tago, kiam ĝi aperas radiluma!
3. Per la kreinto de la viro kaj de la virino!
4. Vere via klopodado estas diverscela,
5. tiu tamen, kiu almozdonas kaj estas justa
6. kaj kredas je la bono:
7. Ni volas faciligi por li la vojon al la feliĉo.
8. Tiu tamen, kiu estas avara kaj indiferenta
9. kaj rifuzas la bonon:
10. por li Ni volas faciligi la vojon al la malfeliĉo,
11. kaj al li neniom utilos la propraĵoj, kiam li pereos.
12. Vere, Nin koncernas la gvidado,
13. kaj al Ni apartenas la venonta kaj la ĉitiea vivo,
14. tial Mi admonas vin pri la flamanta fajro;
15. en ĝin eniros nur la malbonfarinto,
16. tiu, kiu neis kaj turnis sin for;
17. malproksimege de li estos la justulo,
18. tiu, kiu disdonas siajn propraĵojn por puriĝi,
19. kaj al neniu ŝuldas repagendan favoron,
20. krom por atingi la plezuron de sia Sinjoro, la Eminenta.
21. certe li estos kontenta pri Lia rekompenco.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.