La Sankta Kurano, Ĉapitro 91 (laŭ N. Vessella):

La suno


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Per la suno kaj ĝia brilego,
2. Per la luno, kiam ĝi sekvas ĝin,
3. Per la tago, kiam ĝi senvualigas ĝin,
4. Per la nokto, kiam ĝi kovras ĝin per vualo,
5. Per la ĉielo kaj ĝia konstruinto,
6. Per la tero kaj ĝia etendinto,
7. Per la animo kaj ĝia perfektiginto,
8. Kaj donas al ĝi la senton por maljusteco kaj por justeco!
9. Certe estos sukcesa tiu, kiu purigas ĝin,
10. kaj estos humiligita tiu, kiu lasas ĝin perei.
11. La Tamudoj neis la veron en sia ribelemo,
12. Kiam estis sendita la plej malpia el ili,
13. tiam diris al ili la sendito de Alaho: "Ĉi tiu estas la kamelino de Alaho, ne malhelpu ĝin je la trinkado".
14. Ili tamen forpelis lin kaj buĉis ĝin, tial ilia Sinjoro neniigis ilin pro iliaj pekoj kaj Li kompletigis la neniigon,
15. kaj Li ne timis la sekvojn.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.