La Sankta Kurano, Ĉapitro 90 (laŭ N. Vessella):

La urbo


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Mi ĵuras per ĉi tiu urbo,
2. - kaj vi loĝas en ĉi tiu urbo -
3. per la naskinto kaj per la naskito!
4. Vere Ni kreis la homon en stato de mizero,
5. ĉu li nun eble supozas, ke neniu havas povon super li?
6. Li diras: "Mi konsumis grandan propraĵon".
7. Ĉu li imagas, ke neniu lin vidas?
8. Ĉu Ni ne donis al li du okulojn
9. kaj langon kaj du lipojn?
10. Poste Ni gvidis lin al du larĝaj vojoj, al la bono kaj al la malbono.
11. Li tamen ne komencas supreniri.
12. Kio sciigas al vi, kio estas la supreniro?
13. Ĝi estas liberigo de sklavo
14. au nutrado, en tempo de malriĉego,
15. de orfo, proksima parenco
16. au de mizerulo kuŝanta sur la tero,
17. kaj krome de kredanto kaj de admonanto al la persistemo kaj de admonanto al la kompato.
18. Tiuj ĉi estos la dekstraj kunuloj.
19. Tiuj, kiuj rifuzas Niajn revelaciojn, estos la maldekstraj kunuloj,
20. sur ili estos turmentanta fajro.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.