La Sankta Kurano, Ĉapitro 89 (laŭ N. Vessella):
La tagiĝo
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Per la tagiĝo!
2. Per la dek noktoj!
3. Per la para kaj per la nepara!
4. Per la nokto, kiam ĝi forpasas!
5. Ĉu en tio ne estas pruvo valida por prudentulo?
6. Ĉu vi ne vidis, kiel via Sinjoro agis pri la Aadanoj,
7. la popolo de Iram, la urbo de la altaj palacoj,
8. kiaj ne estis konstruitaj en aliaj urboj,
9. kaj pri la Tamudoj, kiuj elfosis loĝejojn en la ŝtonego, en la valo,
10. kaj pri Faraono, la sinjoro de la palisoj?
11. Tiuj trompis en la urboj,
12. kaj pliigis en ili la malvirton.
13. Tial via Sinjoro frapis ilin per la skurĝo de la puno.
14. Vere via Sinjoro estas vigla.
15. Kiam via Sinjoro elprovas homon, honorante kaj favorante lin, tiam li diras: "Mia Sinjoro honoris min",
16. kiam Li tamen elprovas lin, malpliigante lian provizaĵon, li diras: "Mia Sinjoro humiligis min".
17. Neniel! Ne! Vi tamen ne honoras la orfon,
18. nek instigas unu la alian al la nutrado de la malriĉuloj,
19. kaj vi tute konsumas la heredaĵon de la aliaj,
20. kaj vi amas la riĉaĵojn per senbrida amo.
21. Ne! Kiam la tero estos pistita en subtilan polvon,
22. kaj via Sinjoro kaj la anĝeloj venos en vicoj,
23. en tiu tago estos alproksimigita la Infero. En tiu tago la homo pripensos, sed kiom utilos al li la pripensado?
24. Li diros: "Ho, se mi estus provizinta antaŭe por ĉi tiu mia vivo!"
25. En tiu tago neniu punos, kiel Li punos,
26. kaj neniu ligos tiel firme, kiel Li ligos.
27. Ho vi, animo, kiu estas en paco,
28. reiru al via Sinjoro, kontenta en Lia kontenteco!
29. Tial venu apud Miajn servantojn,
30. kaj eniru Mian Paradizon!
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.