La Sankta Kurano, Ĉapitro 88 (laŭ N. Vessella):
La renversanta okazontaĵo
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Ĉu atingis vin la novaĵo pri la renversanta okazontaĵo?
2. En tiu tago iuj vizaĝoj estos malgajaj,
3. laciĝintaj, afliktitaj,
4. ili eniros en timigan fajron,
5. ili estos trinkigataj el bolanta fonto,
6. ili ne havos alian manĝaĵon ol maldolĉan, doman herbon,
7. kiu nek nutras nek forigas la malsaton.
8. En tiu tago iuj vizaĝoj estos gajaj,
9. kontentaj pri sia laboro,
10. en alta ĝardeno;
11. tie vi ne aŭdos vanajn parolojn;
12. tie estos fluanta fonto,
13. tie estos altaj litoj,
14. kaj pokaloj surmetitaj,
15. kaj kusenoj ordigitaj,
16. kaj etenditaj tapiŝoj.
17. Kiel? Ĉu ili ne volas rigardi la nubojn, kiel ili estis kreitaj?
18. Kaj la ĉielon, kiel ĝi estis levita?
19. Kaj la montojn, kiel ili estis starigitaj?
20. Kaj la teron, kiel ĝi estis etendita?
21. Vi do admonu, ĉar vi estas nur admonanto,
22. vi ne estas gardanto super ili,
23. sed tiun, kiu turnas sin for kaj nekredas,
24. Alaho punos per granda puno.
25. Al Ni vere estos via hejmeniro,
26. kaj tiam Nin koncernos la juĝo pri vi.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.