La Sankta Kurano, Ĉapitro 87 (laŭ N. Vessella):
La Eminenta
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Gloregu la nomon de via Sinjoro, la Eminenta,
2. kiu kreis kaj perfektigis,
3. kaj kiu difinis la celojn, kaj gvidas,
4. kiu kreskigas la herbon de la paŝtejoj,
5. kaj poste faras ĝin seka fojno.
6. Ni instruos al vi la Kuranon kaj vi ne forgesos ĝin,
7. krom se Alaho volas: ĉar Li vere scias, kio estas malkaŝita kaj kio estas kaŝita,
8. kaj Ni faciligos por vi la vojon.
9. Vi do admonu, ĉar la admono estas utila.
10. Ĝin akceptos tiu, kiu timas,
11. kaj evitos ĝin la malbonegulo,
12. tiuj, kiu eniros en la grandan fajron,
13. poste en ĝi nek mortos nek vivos.
14. Vere estos sukcesa tiu, kiu sin purigas
15. kaj memoras la nomon de sia Sinjoro kaj preĝas.
16. Ne! Vi tamen preferas la vivon ĉi-tiean,
17. kvankam la vivo venonta estas pli bona kaj daŭra.
18. Vere tio estas la samo, kiu estis en la antikvaj Skriboj,
19. en la Skriboj de Abrahamo kaj de Moseo.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.