La Sankta Kurano, Ĉapitro 86 (laŭ N. Vessella):

La stelo de la mateno


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Per la ĉielo kaj per la stelo de la mateno!
2. Kio sciigas al vi, kio estas la stelo de la mateno?
3. Ĝi estas stelo de penetranta brilego.
4. Por ĉiu animo ekzistas gardanto,
5. tial rigardu la homo, el kio li estis kreita.
6. Li estis kreita el elŝprucita fluaĵo,
7. kiu eliras el inter la lumboj kaj la ripoj.
8. Certe Li havas la povon reveki lin,
9. - en la tago, en kiu la sekretoj estos malkaŝitaj
10. ĉar li ne havos forton nek helpanton.
11. Per la nuboj, kiuj donas pluvon post pluvo,
12. kaj per la tero, kiu fendiĝas, kiam la kreskaĵoj ĝermas!
13. Vere ĉi tiu estas decida vorto,
14. ĝi ne estas ŝerco.
15. Certe ili komplotas,
16. sed ankaŭ Mi komplotos kontraŭ ili,
17. tial vi konsentu tempon al la miskredantoj, lasu ilin iomete en paco.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.