La Sankta Kurano, Ĉapitro 85 (laŭ N. Vessella):

La konstelacioj


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Per la ĉielo, plena de konstelacioj!
2. Per la Tago promesita!
3. Per la atestanto kaj per la priatestito!
4. Neniigitaj estu la loĝantoj de la tranĉeo,
5. de la fajro plena de brulaĵo,
6. dum ili sidis ĉirkaŭ ĝi,
7. kaj ĉeestis al tio, kion ili faris kontraŭ la kredantoj,
8. kiujn ili malamis nur ĉar tiuj kredis je Alaho la Ĉiopova, la Laŭdeginda,
9. je Tiu, al kiu apartenas la suvereneco de la ĉieloj kaj de la tero, ĉar Alaho estas atestanto de Ĉiuj aferoj.
10. Por tiuj, kiuj persekutas la kredantojn kaj la kredantinojn, kaj poste ne pentas, estos la puno de la Infero, kaj por ili estos la puno de la brulado.
11. Por tiuj, kiuj kredas kaj bonfaras, estos ĝardenoj, sub kiuj fluas riveroj; tio estos la plej granda feliĉo.
12. Vere la venĝo de via Sinjoro estos severa.
13. Estas Li tiu, kiu estigas kaj reestigas.
14. Estas Li la Senkulpigema, la Amema,
15. la Majstro de la Trono, la Glora.
16. Li estigas, kion Li deziras.
17. Ĉu atingis vin la rakonto pri la trupoj
18. de Faraono kaj de la Tamudoj?
19. Sed la miskredantoj kutimas mensogi,
20. sed Alaho Ĉirkaŭas ilin je ĉiuj flankoj.
21. Ne! Tiu ĉi estas glora Kurano
22. sur tabelo bone gardata.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.