La Sankta Kurano, Ĉapitro 84 (laŭ N. Vessella):

La krevo


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Kiam la ĉielo krevos,
2. kaj ĝi tiel obeos, kiel estas ĝia devo, al sia Sinjoro,
3. kaj kiam la tero ebeniĝos,
4. kaj elpelos tion, kio estas en ĝi, kaj tiel malpleniĝos,
5. kaj ĝi tiel obeos, kiel estas ĝia devo, al sia Sinjoro,
6. ho vi, homo! Vi vere klopodas por atingi vian Sinjoron, tiel vi renkontos Lin.
7. Pri tiu, al kiu estos donita la libro de liaj agoj en la manon dekstran:
8. lia juĝo estos baldaŭ malsevera,
9. kaj li revenos gaja al siaj familianoj.
10. Pri tiu, al kiu estos donita la libro de liaj agoj malantaŭ lian dorson:
11. baldaŭ li deziregos la neniigon,
12. kaj li eniros en flamantan fajron.
13. Certe li kutimis vivi gaje inter siaj familianoj,
14. kaj li certe supozis, ke li neniam revenos.
15. Jes! Vere lia Sinjoro kutimis rigardi lin.
16. Ne! Mi alvokas kiel atestanton la krepuskon
17. kaj la nokton, kaj tion, kion ĝi envolvas,
18. kaj la lunon, kiam ĝi pleniĝas,
19. ke vi estos transformitaj de unu stato en alian.
20. Kio do estas al ili, ke ili ne kredas,
21. kaj, kiam la Kurano estas legata al ili, ili ne terenkuŝiĝas?
22. Ne! La miskredantoj male kulpigas lin pri mensogo.
23. Alaho scias bone, kion ili kaŝas,
24. tial anoncu vi al ili doloran punon,
25. krom al la kredantoj kaj bonfarantoj, por kiuj estos senfina rekompenco.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.