La Sankta Kurano, Ĉapitro 83 (laŭ N. Vessella):
Tiuj, kiuj donas nesufiĉan mezuron
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Ve al tiuj, kiuj donas nesufiĉan mezuron!
2. Tiuj, kiuj postulas plenan mezuron, kiam ili ricevas de la homoj,
3. kaj, kiam ili mem mezuras aŭ pesas, malpliigas.
4. Ĉu ili ne imagas, ke ili estos vekitaj
5. en tago terura,
6. en la tago, en kiu stariĝos la homoj antaŭ la Sinjoro de la Universo?
7. Ne! La listo de la agoj de la malpieguloj estas en Siĝino.
8. Kio sciigas al vi, kio estas Siĝino?
9. Estas skribita registro.
10. Ve en tiu tago al la rifuzantoj,
11. kiuj neas la tagon de la lasta Juĝo!
12. Ĝin neas nur ĉiu pekema ekscesanto,
13. kiu, kiam estas proklamataj al li Niaj revelacioj, diras: "Fabeloj de la prauloj!"
14. Ne! Ne! Tio, kion ili faradis, kovras iliajn korojn kvazaŭ rustaĵo.
15. Ne! Vere en tiu tago ili estos disigitaj de sia Sinjoro,
16. poste ili certe eniros en la Inferon,
17. poste estos dirite: "Tio ĉi estas tio, kion vi kutimis nei!"
18. Ne! La listo de la agoj de la justuloj estas en Ilijuno.
19. Kio sciigas al vi, kio estas Ilijuno?
20. Estas skribita registro;
21. la elektitoj atestos pri ĝi.
22. Vere la justuloj estos en feliĉo,
23. el altaj litoj ili rigardos,
24. vi ekvidos sur iliaj vizagoj la brilegon de la ĝojo.
25. Al ili estos donita bongusta trinkaĵo, sigelita,
26. kies sigelo estos mosko - al tio strebu la strebantoj -
27. kaj en ĝi estos miksita Tasnimo,
28. fluaĵo el la fonto, el kiu trinkos la elektitoj.
29. Vere la pekuloj kutimis ridi pri la kredantoj,
30. kaj kiam ili preterpasis ilin, ili palpebrumis,
31. kaj kiam ili revenis al siaj familianoj, ili revenis mokante,
32. kaj kiam ili vidis ilin, ili diris: "Vere tiuj ĉi estas erarantoj!"
33. Ili tamen ne estis senditaj kiel gardantoj super ili.
34. Tial hodiaŭ estas la kredantoj tiuj, kiuj ridos pri la miskredantoj.
35. El altaj litoj ili rigardos.
36. Ĉu ne estos repagita al la miskredantoj tio, kion ili faris?
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.