La Sankta Kurano, Ĉapitro 82 (laŭ N. Vessella):

La fendo


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Kiam la ĉielo fendiĝos,
2. kiam la astroj estos disigitaj,
3. kiam la maroj kunfluiĝos,
4. kaj kiam la tomboj estos renversigitaj,
5. ĉiuj animoj scios, kion ili faris, kaj kion ili preterlasis.
6. Ho vi, homoj! Kio faris vin arogantaj kontraŭ via Sinjoro, la Nobla,
7. kiu kreis kaj perfektigis kaj formis vin?
8. Li formis vin laŭ la formo, kiu plaĉis al Li.
9. Ne! Vi neas la tagon de la lasta Juĝo;
10. vere super vi estas gardantoj,
11. noblaj registrantoj,
12. kiuj scias, kion vi faras.
13. Vere la justuloj certe estos en feliĉo.
14. kaj la pekuloj certe estos en la Infero;
15. ili eniros tien en la tago de la lasta Juĝo,
16. kaj ili ne kapablos liberiĝi.
17. Kio sciigas al vi, kio estas la tago de la lasta Juĝo?
18. Ankoraŭfoje: kio sciigas al vi, kio estas la tago de la lasta Juĝo?
19. La tago, en kiu neniu animo povos fari ion ajn por alia animo. En tiu tago la povo apartenos nur al Alaho.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.