La Sankta Kurano, Ĉapitro 81 (laŭ N. Vessella):
La envolvo
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Kiam la suno estos envolvita per mallumo,
2. kaj kiam la steloj malheliĝos,
3. kaj kiam la montoj estos forpelitaj,
4. kaj kiam la gravedaj kamelinoj estos forlasitaj,
5. kaj la bestoj sovaĝaj kunvenos,
6. kaj la maroj fluos unu en la alian,
7. kaj la animoj estos alproksimigitaj unu al la alia,
8. kaj kiam estos demandite pri la knabino vive enterigita:
9. "Pro kiu krimo ŝi estis mortigita?".
10. Kiam la libroj de la homaj agoj estos malvolvitaj,
11. kiam la Ĉielo malfermiĝos,
12. kiam la fajro de la Infero estos incitita,
13. kiam la Paradizo alproksimiĝos,
14. tiam scios ĉiu animo, kion ĝi kaŭzis.
15. Ne! Mi vokas la planedojn kiel atestantojn
16. - la antaŭkurantajn kaj la sin kaŝantajn -
17. kaj la nokton, kiam ĝi ekforiras,
18. kaj la matenruĝon, kiam ĝi komencas forblovi la mallumon.
19. Tio estas vere la vorto de nobla profeto,
20. potenca, staranta apud la Posedanto de la Trono,
21. obeinda, fidinda.
22. Via kunulo ne estas freneza,
23. ĉar li vidis Lin vere ĉe la bela horizonto.
24. Li ne estas avara pri la Nevideblaĵo,
25. kaj tiu ĉi ne estas la vorto de Satano, la forpelita.
26. Kien vi do volas iri?
27. Ĉi tiu estas nur admono por ĉiuj nacioj,
28. por tiuj el vi, kiuj volas iri rekte,
29. kaj vi povas voli nur tion, kion volas Alaho, la Sinjoro de la Universo.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.