La Sankta Kurano, Ĉapitro 80 (laŭ N. Vessella):
Li sulkigis la frunton
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Li sulkigis la frunton kaj turnis sin for,
2. ĉar venis al li blindulo.
3. Kio tamen sciigas al vi ion ajn? Li eble volas puriĝi,
4. aŭ eble li akceptas la admonon kaj la admono utilas al li;
5. al tiu tamen, kiu estas riĉa,
6. vi dediĉas atenton,
7. kvankam vin ne koncernas, se li ne volas puriĝi.
8. Pri tiu tamen, kiu venas al vi fervore,
9. kaj timas Dion,
10. vi ne zorgas.
11. Ne! Tio vere estas admono
12. - do akceptu ĝin tiu, kiu volas -
13. skribita sur respektegindaj folioj,
14. eminentaj, puraj,
15. en la manoj de skribistoj
16. noblaj, virtaj.
17. Pereu la homo! Kiel sendanka li estas!
18. El kio Li kreis lin?
19. El spermoguto. Li kreis kaj formis lin,
20. poste Li faris la vojon facila por li,
21. poste Li igas lin morti kaj destinas por li la tombon,
22. poste Li revekos lin, kiam Li volos.
23. Ne! La homo ankoraŭ ne plenumis tion, kio estis ordonita al li,
24. tial rigardu do la homo sian nutraĵon,
25. kiel Ni verŝas abundan akvon,
26. poste sulkas la teron,
27. kaj igas kreski sur ĝi la grenon
28. kaj vinberarbojn kaj vegetaĵojn
29. kaj olivarbojn kaj daktilpalmojn
30. kaj densajn ĝardenojn
31. kaj fruktojn kaj herbon,
32. provizaĵojn por vi kaj por via brutaro.
33. Kiam tamen alvenos la surdiganta sonego,
34. en la tago, en kiu la homo fuĝos de sia frato
35. kaj de sia patrino kaj de sia patro
36. kaj de sia edzino kaj de siaj filoj,
37. en tiu tago, ĉiu havos sufiĉe da zorgoj, tiel ke li fariĝos indiferenta kontraŭ la aliaj.
38. Iuj vizaĝoj estos en tiu tago brilegantaj,
39. ĝojantaj, gajaj,
40. kaj en tiu tago ankaŭ estos vizaĝoj polvoplenaj,
41. kiujn kovros la mallumo:
42. estos ili la miskredantoj, la malpieguloj.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.