La Sankta Kurano, Ĉapitro 79 (laŭ N. Vessella):

La momento


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Per tiuj, kiuj fortege altiras al la vero!
2. Per tiuj, kiuj ligas forte la nodojn!
3. Per tiuj, kiuj malpeze ŝvebas!
4. Per tiuj, kiuj antaŭiras, antaŭirante!
5. Per tiuj, kiuj regas la aferojn!
6. En la tago, en kiu la tero tremanta skuiĝas,
7. kaj dua tertremo sekvos la unuan.
8. La koroj tremos en tiu tago
9. kaj iliaj rigardoj malleviĝos.
10. Ili diras: "Ĉu ni revenos en nian antaŭan staton?
11. Kiel? Eĉ post kiam ni fariĝis putriĝintaj ostoj?"
12. Ili diras: "Tiam tiu estus malutila reveno".
13. Estos nur unu kriego de minaco,
14. kaj jen! Ĉiuj estos sur la supraĵo de la tero.
15. Ĉu atingis vin la rakonto de Moseo?
16. Kiam vokis lin lia Sinjoro en la sankta valo Tuvao:
17. "Iru al Faraono, ĉar li estas ribelema,
18. kaj diru: 'Ĉu vi ne volas puriĝi?
19. Mi kondukos vin al via Sinjoro, por ke vi timu'."
20. Tial li montris al li grandaj signojn,
21. sed tiu dubigis la veron kaj malobeis,
22. poste li turnis sian dorson por pledi,
23. kaj li kolektis sian popolon, kaj vokis,
24. kaj diris: "Mi estas via sublima Sinjoro".
25. Tiam ekkaptis lin Alaho kiel puno por la venonta kaj por ĉi tiu vivo.
26. Vere en tio estas instruo por tiu, kiu timas.
27. Ĉu estas pli malfacile krei vin aŭ la Ĉielon, kiun Li konstruis?
28. Li altigis ĝian supraĵon kaj perfektigis ĝin.
29. Li faris ĝian nokton malluma kaj estigis ĝian taglumon.
30. Post tio Li etendis la teron,
31. kaj Li elirigis de ĝi akvon kaj ĝian paŝtejon.
32. La montojn Li ankris firme,
33. provizaĵon por vi kaj por via brutaro.
34. Kiam tamen venos la granda malfeliĉo,
35. la tago, en kiu la homo memoros ĉion, al kio li strebis,
36. kaj la Infero estos malkaŝita por la rigardantoj,
37. tiam, rilate al la kontraŭstaremulo
38. kaj al tiu, kiu preferas ĉi tiun vivon,
39. vere la flamoj de la Infero estos lia loĝejo;
40. kaj rilate al tiu, kiu timas la staradon antaŭ sia Sinjoro, kaj moderigas sian animon kontraŭ la voluptemo,
41. vere lia loĝejo estos la Paradizo.
42. Ili demandas vin pri la Horo: "Kiam ĝi alvenos?".
43. Kion vi tamen havas por fari pri ĝia anonco?
44. La fina scio pri ĝi koncernas nur vian Sinjoron,
45. vi estas nur admonanto por tiu, kiu timas ĝin.
46. La tago, en kiu ili vidos ĝin, estos, kvazaŭ ili ne estus restintaj (en la mondo) pli ol unu vesperon aŭ nur la sekvantan matenon.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.