La Sankta Kurano, Ĉapitro 78 (laŭ N. Vessella):

La anonco


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Pri kio ili demandas unu la alian?
2. Pri la grandega anonco,
3. tiu, pri kiu ili malkonsentis.
4. Ne! Baldaŭ ili ekscios!
5. Ankoraŭfoje ne! Ili baldaŭ ekscios!
6. Ĉu Ni ne faris la teron kvazaŭ liton
7. kaj la montojn kvazaŭ pilastrojn?
8. Ni kreis vin po paroj,
9. kaj Ni faris la dormon ripozejo por vi,
10. kaj Ni faris la nokton kvazaŭ mantelon,
11. kaj Ni faris la tagon vivteno,
12. kaj Ni konstruis super vi sep fortikajn ĉielojn,
13. kaj Ni kreis la brilegantan lumon,
14. kaj Ni sendas el la nuboj abundan pluvon,
15. por estigi per ĝi grenon kaj vegetaĵojn
16. kaj densajn ĝardenojn.
17. Vere la tago de la decido estas difinita,
18. la tago, en kiu estos blovite en la trumpeton, kaj vi venos en vicoj,
19. kaj malfermiĝos la ĉielo, kaj ĝi fariĝos, kvazaŭ ĝi konsistus nur el pordoj.
20. Estos forpelitaj la montoj, kiuj fariĝos kvazaŭ miraĝo.
21. La Infero vere estos kvazaŭ embuskejo,
22. hejmo por la trompantoj,
23. kiuj restos en ĝi por ĉiam.
24. Tie ili ne gustumos refreŝiĝon nek trinkaĵon,
25. nur bolantan akvon kaj malbonodoran fluaĵon,
26. justan rekompencon.
27. Vere ili ne timis la juĝon,
28. kaj ili tute rifuzis Niajn revelaciojn.
29. Ni tamen registris ĉion en Libron:
30. "Tial vi gustumu la punon, kaj Ni nur pliigos por vi la punon".
31. Vere por la justuloj estos feliĉo:
32. ĝardenoj kaj vitejoj,
33. kaj virgulinoj, samaĝaj,
34. kaj plenplenaj pokaloj.
35. Tie ili ne aŭdos babiladon nek mensogojn.
36. Tiu estas la rekompenco de via Sinjoro - donaco konvena -
37. la Sinjoro de la ĉieloj kaj de la tero kaj de tio, kio estas inter ili ambaŭ, la Donema. Ili ne ricevos de Li la povon por paroli al Li.
38. En la tago, en kiu stariĝos la Spirito kaj la anĝeloj en vicoj: ili ne povos paroli, krom tiu, al kiu estas permesite de la Donema, kaj kiu parolos juste.
39. Tiu estas la tago neevitebla. Tial ekiru tiu, kiu volas, sur la vojo al sia Sinjoro.
40. Vere Ni admonis vin pri la puno proksima: la tago, en kiu la homo vidos tion, kion faris liaj manoj, kaj la miskredanto diros: "Ho, se mi almenaŭ estus polvo!".



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.