La Sankta Kurano, Ĉapitro 77 (laŭ N. Vessella):
La senditoj
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Per tiuj, kiuj estas senditaj kun la boneco!
2. Poste ili daŭrigas sian agadon fortege.
3. Per la disvastigantoj de la vero, bonega disvastigo!
4. Poste ili dividas la veron de la falso per ekkonigilo,
5. poste ili portas ĉien la admonon
6. por senkulpigi kaj por admoni.
7. Vere plenumiĝos tio, kio estis promesita.
8. Kiam la steloj estingiĝos
9. kaj la ĉielo malfermiĝos,
10. kaj la montoj estos dispelitaj,
11. kaj la senditoj atingos la difinitan tempon.
12. Ĝis kiu tago estos prokrastitaj tiuj aferoj?
13. Ĝis la tago de la decido.
14. Kio sciigas al vi, kio estas la tago de la decido?
15. Ve, en tiu tago, al la rifuzantoj!
16. Ĉu Ni ne neniigis la praulojn?
17. Poste Ni igis la posteulojn sekvi ilin.
18. Tiel Ni agas kontraŭ la kulpuloj.
19. Ve, en tiu tago, al la rifuzantoj!
20. Ĉu Ni ne kreis vin el sensignifa fluaĵo,
21. kiun Ni metis en sekuran restadejon
22. ĝis difinita limtempo?
23. Nun, Ni povis fari tion. Kiel potenca Ni estas!
24. Ve, en tiu tago, al la rifuzantoj!
25. Ĉu Ni ne faris la teron kunvenejo
26. por la vivantoj kaj por la mortintoj?
27. Ni estigis sur ĝi altajn montojn, kaj Ni trinkigis vin per dolĉa akvo.
28. Ve, en tiu tago, al la rifuzantoj!
29. Iru nun al tio, kion vi kutimis nei.
30. Iru nun al tiu ombro, kiu havas tri branĉojn,
31. kiu ne donas ombron nek defendas de la flamo.
32. ĝi vere elpelas grandajn fajrerojn, kvazaŭ turoj,
33. kvazaŭ ili estus helflavaj kameloj.
34. Ve, en tiu tago, al la rifuzantoj!
35. Tiu estas tago, en kiu ili ne kapablos paroli,
36. kaj al ili ne estos permesite senkulpigi sin.
37. Ve, en tiu tago, al la rifuzantoj!
38. "Tiu ĉi estas la tago de la decido. Ni kunvenigis vin kaj la antaŭulojn.
39. Se vi nun havas ruzon, uzu ĝin kontraŭ Mi".
40. Ve, en tiu tago, al la rifuzantoj!
41. La justuloj estos inter ombroj kaj fontoj
42. kaj fruktoj, ĝuste kiel ili deziris:
43. "Manĝu kaj trinku en kvieto pro tio, kion vi kutimis fari!"
44. Tiel Ni vere rekompencas la bonfarantojn.
45. Ve, en tiu tago, al la rifuzantoj!
46. "Manĝu kaj ĝuu iomete! Vere vi estas kulpuloj!".
47. Ve, en tiu tago, al la rifuzantoj!
48. Kiam estas dirite al ili. "Surgenuiĝu! ", ili ne surgenuiĝas.
49. Ve, en tiu tago, al la rifuzantoj!
50. Je kiu vorto, post tiu ĉi, ili volas kredi?
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.