La Sankta Kurano, Ĉapitro 76 (laŭ N. Vessella):

La momento


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Vere estis momento por la homo, en kiu li ne estis aĵo citinda.
2. Vere Ni kreis la homon el spermoguto miksita, por elprovi lin, kaj Ni faris lin aŭdanta kaj vidanta.
3. Ni vere montris al li la vojon, ĉu nun li estas danka, ĉu sendanka.
4. Vere Ni pretigis por la miskredantoj ĉenojn, juĝojn kaj flamantan fajron.
5. La justuloj male trinkos el kaliko, en kiu estos miksaĵo de Kamforo,
6. fonto, el kiu la servantoj de Alaho trinkos, kaj kiun ili lasos elŝpruci en bela ŝprucado.
7. Ili plenumas siajn promesojn kaj timas la tagon, kies malfeliĉo disvastiĝas.
8. Ili nutris, pro amo al Li, la malriĉulon, la orfon kaj la malliberulon,
9. dirante: "Vere ni nutras vin pro amo al la vizaĝo de Alaho; ni ne postulas de vi rekompencon nek dankon.
10. Ni timas la teruran kaj malfeliĉan tagon de Dia Sinjoro".
11. Tial Alaho savos ilin de la malbono de tiu tago, kaj konsentos al ili ĝojon kaj feliĉon.
12. Li rekompencos ilin pro ilia persistemo per ĝardeno kaj silkaj vestaĵoj.
13. Tie ili kuŝos sur altaj litoj; tie ili ne suferos varmegon nek malvarmegon.
14. Ĝiaj ombroj estos super ili kaj ĝiaj fruktoj estos facile atingeblaj.
15. Rondiros apud ili pokaloj el arĝento kaj pokaloj el vitro,
16. diafanaj kiel vitro, tamen el arĝento, kaj ili mezuros laŭplaĉe.
17. Estos donita tie al ili, por trinki, pokalo, en kiu estos miksaĵo de zingibro.
18. En ĝi estos fonto, nomata Salsabilo.
19. Zorgos pri ili junuloj, kiuj ne maljuniĝas. Se vi vidus ilin, vi kredus ilin disŝutitaj perloj.
20. Se vi tie rigardas en iun ajn direkton, vi vidas feliĉon kaj grandan regnon.
21. Ili havos vestaĵojn el delikata verda silko kaj el peza orbrokato, kaj ili estos ornamitaj per braceletoj el arĝento, kaj ilia Sinjoro trinkigos ilin per pura trinkaĵo.
22. "Vere tio ĉi estas via rekompenco kaj via strebado estas akceptita".
23. Vere Ni mem sendis al vi la Kuranon, peco post peco,
24. do atendu pacience la verdikton de via Sinjoro, kaj ne obeu al tiu el ili, kiu estas pekulo aŭ miskredanto.
25. Memoru la nomon de via Sinjoro matene kaj vespere,
26. kaj nokte do terenkuŝiĝu antaŭ Li, kaj gloregu Lin dum longa parto de la nokto.
27. Vere ĉi tiuj amas la estantecon kaj ne zorgas pri la tago neevitebla.
28. Ni kreis ilin kaj fortigis ilin je ilia formo, sed, se Ni volus, Ni povus anstataŭigi ilin per aliaj similaj.
29. Ĉi tio vere estas admono, tial prenu tiu, kiu volas, la vojon al sia Sinjoro.
30. Vi povas voli nur, se Alaho volas. Vere Alaho estas ĉioscia, saĝa.
31. Li igas eniri en Sian gracon, kiun Li volas, kaj Li pretigis por la malpieguloj doloran punon.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.