La Sankta Kurano, Ĉapitro 75 (laŭ N. Vessella):
La reviviĝo
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Ne! Mi ĵuras per la tago de la reviviĝo.
2. Ne! Mi ĵuras per la animo, kiu kulpigas sin mem.
3. Ĉu la homo supozas, ke Ni neniam kolektos liajn ostojn?
4. Vere, Ni povas kunigi eĉ liajn fingropintojn,
5. tamen la homo preferas plenumi malbonfarojn.
6. Li demandas: "Kiam do estos la tago de la reviviĝo?".
7. Kiam la okulo estas blindigita,
8. kaj la luno mallumiĝas,
9. kaj unuiĝas la suno kaj la luno,
10. en tiu tago diros la homo: "Kien do fuĝi?".
11. Ne! Ne estos eliro!
12. En tiu tago nur ĉe via Sinjoro estos la rifuĝo.
13. Estos anoncite al la homo en tiu tago tio, kion li plenumis, kaj tio, kion li postlasis.
14. Ne! La homo estos atestanto kontraŭ si mem,
15. eĉ se li serĉos vanajn pretekstojn.
16. Ne movu vian langon per ĝi, por akceli ĝin.
17. Nin vere koncernas la kolekto kaj la legado,
18. tial, kiam Ni legas ĝin, vi sekvu ties legadon.
19. Poste Nin koncernas ĝia klarigo.
20. Ne! Ne! Vi tamen amas la estantecon,
21. kaj ignoras la vivon venontan.
22. Iuj vizaĝoj brilos en tiu tago,
23. ili rigardos sian Sinjoron;
24. kaj iuj vizaĝoj malheliĝos en tiu tago,
25. ĉar ili antaŭvidos, ke ilin trafos terura malfeliĉo.
26. Jes! Kiam la animo de la mortonto atingos lian gorĝon,
27. kaj estos dirite: "Kiu estas la sorĉisto?"
28. kaj la mortonto vidos, ke estas la tempo por la disiĝo,
29. kaj en agonia femuro frotos femuron,
30. en tiu tago li estos puŝita al sia Sinjoro.
31. Li fakte ne akceptis la veron nek preĝis,
32. sed neis la veron kaj turnis sin for,
33. poste iris al sia gento kun aroganta sinteno. '
34. "Ho ve al vi! Ve!
35. kaj ankoraŭfoje ve al vi! Ve!"
36. Ĉu la homo supozas, ke li pasos nerimarkita?
37. Ĉu li ne estis spermoguto, kiu estis elŝprucita,
38. poste li fariĝis buleto de sango koaguliĝinta? Poste Li kreis kaj perfektigis lin.
39. Tiel Li estigis el li paron, viron kaj virinon.
40. Ĉu Li do ne kapablus revivigi la mortintojn?
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.