La Sankta Kurano, Ĉapitro 74 (laŭ N. Vessella):
La mantelenvolvito
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Ho vi, kiu envolvis sin per la mantelo!
2. Stariĝu kaj admonu!
3. Gloregu vian Sinjoron,
4. purigu viajn vestaĵojn,
5. evitu la malpuregon,
6. ne estu malŝparegema, strebante al supereco;
7. estu persistema por via Sinjoro.
8. Tiam, kiam estos blovite en la trumpeton,
9. tiu tago estos malgojiga tago
10. por la miskredantoj, tute alie ol facila.
11. Lasu Min sola kun tiu, kiun Mi kreis,
12. kaj al kiu Mi konsentis abundajn propraĵojn,
13. kaj filojn, ĉiam ĉeestantajn,
14. kaj por kiu Mi pretigis ĉian komforton.
15. Li tamen deziras, ke Mi donu al li plie.
16. Neniam! Li estis malamika kontraŭ Niaj revelacioj,
17. kaj Mi surmetos al li malfeliĉon.
18. Jen! Li komplotis kaj intrigis.
19. Li estu malbenita! Kiom li intrigis!
20. Ankoraŭfoje li estu malbenita! Kiom li intrigis!
21. Poste li rigardis,
22. poste li sulkigis sian frunton, kaj lia vizaĝo serioziĝis,
23. poste li turnis sin for kaj fieregiĝis,
24. kaj diris: "Tio ĉi estas nur magio, kiu estas transdonita,
25. ĉi tiu estas nur vorto homa".
26. Mi baldaŭ ĵetos lin en la Inferon.
27. Kio sciigas vin, kio estas la Infero?
28. Ĝi ne lasas nek indulgas al io ajn,
29. ĝi bruligas la homojn.
30. Ĝin gardas deknaŭ anĝeloj.
31. Ni faris gardantoj de la fajro nur anĝelojn, kaj nur Ni difinis ilian nombron kiel pruvon por la miskredantoj, por ke atingu la kredon tiuj, al kiuj estis donita la Libro, kaj por ke pliiĝu la kredo de la kredantoj, kaj por ke ne dubu tiuj, al kiuj estis donita la Skribo, kaj la kredantoj, kaj por ke diru tiuj, en kies koroj estas malsano, kaj la miskredantoj: "Kion intencas diri Alaho per tiu similaĵo? ". Tiel Alaho igas erari, kiun Li volas, kaj Li gvidas, kiun Li volas. Nur Li konas la armeojn de via Sinjoro. Tiu ĉi nur estas admono por la homo.
32. Ne! Per la luno!
33. Per la nokto, kiam ĝi malproksimiĝas!
34. Per la tagiĝo, kiam ĝi estiĝas!
35. Vere tio estas granda malfeliĉo,
36. admono por la homo,
37. por tiu el vi, kiu volas antaŭeniri, kaj por tiu, kiu volas resti malantaŭe.
38. Ĉiu animo estas garantiaĵo, pro tio, kion ĝi faris,
39. krom tiuj je la dekstra flanko,
40. kiuj demandos unu la alian, en ĝardenoj,
41. pri la kulpuloj, dirante al ĉi tiuj:
42. "Kio kondukis vin en la fajron de la Infero?"
43. Ili respondos: "Ni ne estis inter la preĝantoj,
44. kaj ni ne nutris la malriĉulon,
45. kaj ni disputis vane kun la disputantoj,
46. kaj ni kutimis nei la tagon de la lasta Juĝo,
47. ĝis atingis nin la morto".
48. Tial ne utilos al ili la propeto de la propetantoj.
49. Kio estas al ili, ke ili turnas sin for de la admono,
50. kvazaŭ ili estus teruritaj azenoj,
51. kiuj fuĝas antaŭ leono?
52. Ne! Ĉiu el ili deziras, ke estu donitaj al li malvolvitaj folioj de revelacio.
53. Neniel! Ne! Ili ne timas la vivon venontan.
54. Neniel! Tiu ĉi estas admono,
55. do pripensu pri ĝi ĉiu, kiu volas pripensi.
56. Ili ne akceptos la admonon, antaŭ ol Alaho volos. Li estas inda je la respektego kaj la Posedanto de la pardono.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.