La Sankta Kurano, Ĉapitro 73 (laŭ N. Vessella):
La mantelkovrito
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Ho vi, mantelkovrito!
2. Staru en preĝo preskaŭ la tutan nokton
3. escepte la duonon, aŭ eĉ malpliigu la escepton,
4. aŭ pliigu ĝin malmulte kaj eldiru la Kuranon pripensante, malrapide.
5. Ni vere ŝarĝas vin per peza vorto.
6. Vere la komenco de la nokto estas la plej taŭga tempo por memdisciplino kaj por sincera eldiro;
7. certe dum la tago vi estas longtempe okupita.
8. Memoru la nomon de via Sinjoro kaj dediĉu vin al Li sindone;
9. la Sinjoro de la Oriento kaj de la Okcidento. Ne ekzistas alia Dio ol Li, tial prenu Lin kiel Protektanton.
10. Toleru pacience, kion ili diras, kaj disiĝu de ili konvene.
11. Lasu Min sola kun tiuj, kiuj neas kaj vivas en abundo; paciencu pri ili iomete.
12. Ĉe Ni estas pezaj katenoj kaj flamoj
13. kaj sufokanta manĝaĵo kaj dolora puno,
14. en la tago, en kiu tremos la tero, kaj la montoj fariĝos amasoj de disŝutita polvo.
15. Vere Ni sendis al vi senditon, atestanton pri vi, kiel Ni sendis senditon al Faraono.
16. Faraono tamen kontraŭstaris la senditon, tial Ni ekkaptis lin per terura preno.
17. Kiel vi do volas protekti vin mem, se vi estas miskredantoj, kontraŭ la tago, en kiu la infanoj fariĝos maljunuloj,
18. en kiu la ĉielo fendiĝos? Lia promeso plenumiĝos.
19. Tiu ĉi vere estas admono. Tial ekiru, tiu, kiu volas, sur la vojon al la Sinjoro.
20. Via Sinjoro certe scias, ke vi staras en preĝo preskaŭ du trionojn de la nokto, kaj foje duonon aŭ trionon de ĝi, kaj same iuj el tiuj, kiuj estas kun vi, - kaj Alaho difinas la mezuron de la nokto kaj de la tago. Li scias, ke vi ne kapablas bone kalkuli la tempon, tial Li turnis Sin favore al vi. Tial eldiru el la Kurano tion, kio estas facila. Li scias, ke estas inter vi kelkaj, kiuj estas malsanaj, kaj aliaj, kiuj vojaĝas en la lando strebante al la graco de Alaho, kaj aliaj, kiuj batalas por la afero de Alaho. Tial eldiru el ĝi tion, kio estas facila. Levu la preĝon kaj almozdonu kaj donu al Alaho belan prunton. Tion, kion viaj manoj faras por viaj animoj, vi retrovos ĉe Alaho: tio estas eĉ pli bela kaj granda rekompenco. Petu pardonon de Alaho. Vere Alaho estas senkulpigema, pardonema.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.