La Sankta Kurano, Ĉapitro 72 (laŭ N. Vessella):

La Ĝinoj


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Diru: "Estis revelaciite al mi, ke grupo de Ĝinoj aŭskultis; ili diris: "Ni vere aŭskultis mirindan Kuranon,
2. kiu gvidas al la justeco, kaj ni kredas al ĝi kaj ni neniam aldonos iun rivalon al nia Sinjoro;
3. la majesteco de nia Sinjoro vere estas eminenta, kaj Li prenis al Si nek edzinon nek filon.
4. Vere la malprudentuloj el ni kutimis diri kontraŭ Alaho grandan mensogon,
5. kvankam ni supozis, ke nek homoj nek Ĝinoj iam eldiros mensogon kontraŭ Alaho.
6. Certe kutimis iuj el la homoj serĉi rifuĝon ĉe iuj el la Ĝinoj, tiel ke ĉi tiuj pliigis ilin je ilia malpiegeco.
7. Certe ili supozis, ke Alaho neniam vekos iun ajn profeton.
8. Ni provis atingi la ĉielon, sed ni trovis ĝin plena de fortaj gardantoj kaj de brilegantaj flamoj.
9. Ni kutimis sidi sur seĝoj por aŭskulti. Kiu tamen nun aŭskultas, tiu trovas flamon brilegantan por si mem, en embusko.
10. Ni ne scias, ĉu estas destinita malbono por tiuj, kiuj estas sur la tero, aŭ ĉu ilia Sinjoro intencas la bonon por ili.
11. Iuj el ni estas bonfarantoj, kaj iuj el ni estas malproksimaj de tio. Inter ni ekzistas diversaj sektoj.
12. Ni scias, ke ni neniam kapablos malhelpi Alahon sur la tero, nek savi nin de Li per fuĝo.
13. Kiam ni aŭdis pri la gvidilo, ni kredis al ĝi, kaj tiu, kiu kredas je sia Sinjoro, ne timas malgajnon nek maljustecon.
14. Inter ni iuj estas submetiĝintoj, kaj aliaj malproksimiĝis de la vero". Tiuj, kiuj submetiĝis, vere trovis la rektan vojon.
15. Tiuj tamen, kiuj malproksimiĝis de la vero, estos brulaĵo de la Infero".
16. Al tiuj, kiuj sekvas la rektan vojon, Ni donos abundan akvon por trinki,
17. por elprovi ilin per ĝi. Kiu tiam turnas sin for de la admono de sia Sinjoro, tiun Li sendos al puno kruela.
18. Ĉiuj moskeoj apartenas al Alaho, tial ne alvoku iun alian, ol Alahon.
19. Kiam stariĝas la servanto de Alaho por preĝi, ili amasiĝas ĉirkaŭ li, tiel ke ili preskaŭ sufokas lin.
20. Diru: "Mi nur vokas mian Sinjoron kaj ne aldonas al Li iun ajn rivalon".
21. Diru: "Mi ne havas povon por utili aŭ malutili al vi".
22. Diru: "Vere, neniu povos protekti min kontraŭ Alaho kaj neniam mi trovos rifuĝon krom ĉe Li.
23. Mia ofico estas nur la transdono de la revelacio de Alaho kaj de Liaj senditaĵoj". Por tiu, kiu kontraŭstaras Alahon kaj Lian senditon, estos la fajro de la Infero, tie li restos por ĉiam.
24. Kiam ili vidos tion, pri kio estis minacite al ili, tiam ili ekscios, kiu estas malforta je helpantoj kaj malgrandnombra.
25. Diru: "Mi ne scias, ĉu tio, pri kio estis minacite al vi, estas proksima, aŭ ĉu mia Sinjoro difinis por ĝi malproksiman limtempon".
26. La Scianto de la Nevideblaĵo. Li al neniu malkaŝas Siajn sekretojn,
27. krom al tiu, kiun Li mem elektas, al sendito, antaŭ kiu kaj malantaŭ kiu Li igas marŝi taĉmenton de anĝeloj,
28. por ke li sciu, ke vere ili anoncis la vortojn de sia Sinjoro. Li ĉirkaŭas ĉion, kio estas ĉe ili, kaj Li registras ĉiujn aferojn.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.