La Sankta Kurano, Ĉapitro 71 (laŭ N. Vessella):
Nohao
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Vere Ni sendis Nohaon al lia popolo: "Admonu vian popolon, antaŭ ol venos sur ĝin dolora puno".
2. Li diris: "Ho mia popolo! Mi vere estas por vi klariga admonanto,
3. por ke vi adoru Alahon kaj respektegu Lin kaj obeu min.
4. Li pardonos al vi viajn pekojn kaj konsentos al vi prokraston, ĝis fiksita limtempo. Vere la limtempo de Alaho, kiam ĝi venas, ne plu povas esti prokrastata - se vi nur scius!
5. Li diris: "Mia Sinjoro, mi vere vokis mian popolon, nokte kaj tage,
6. sed mia vokado nur pliigis ilian malsatemon.
7. Ĉiam, kiam mi vokis ilin, dirante, ke Vi pardonos al ili, ili metis siajn fingrojn en siajn orelojn kaj implikis sin per siaj vestaĵoj kaj persistis je la peko kaj fariĝis ege arogantaj.
8. Poste mi vere vokis ilin malkaŝe,
9. poste mi vere predikis al ili publike, kaj parolis ankaŭ al ili sekrete,
10. kaj mi diris: "Petu pardonon de via Sinjoro. Vere Li kutimas esti senkulpigema,
11. Li sendos pluvon sur vin, abundan,
12. kaj Li plifortigos vin je la propraĵoj kaj je la filoj, kaj donos al vi ĝardenojn, kaj estigos por vi riverojn.
13. Kio estas ĉe vi, ke vi ne atendas por ricevi saĝecon de Alaho?
14. Li tamen kreis vin laŭ diversaj rangoj.
15. Ĉu vi ne vidis, kiel Alaho kreis sep ĉielojn en akordo,
16. kaj metis en ilin la lunon kiel lumon kaj la sunon kiel lampon?
17. Alaho igis vin kreski el la tero kvazaŭ kreskaĵoj,
18. poste Li igos vin reiri en ĝin kaj igos vin reeliri en nova naskiĝo.
19. Alaho faris por vi la teron vasta ebenaĵo,
20. por ke vi povu iri sur ĝi, sur larĝaj vojoj,"
21. Nohao plue diris: "Mia Sinjoro, ili ne obeis mim, sed sekvis iun ulon, kies propraĵoj kaj filoj nur pliigis lian malgajnon,
22. kaj ili komplotis per terura konspiro.
23. kaj parolas tiel: 'Ne forlasu viajn Diojn, ne forlasu Vadon nek Suŭaon, nek Jaguson nek Jaukon nek Nasron",
24. ili vere devojigis multajn, tial vi plifortigu la erarantojn nur je ilia erarado'."
25. Pro iliaj pekoj ili estis dronigitaj, kaj kondukitaj en la fajron, kaj ili ne kapablis trovi helpanton kontraŭ Alaho.
26. Nohao diris: "Mia Sinjoro, ne postlasu sur la tero eĉ unu solan miskredanton;
27. se Vi fakte lasus ilin, ili devojigus Viajn servantojn kaj naskus nur malpiegan idaron de obstinaj miskredantoj;
28. mia Sinjoro, pardonu al mi kaj al miaj gepatroj kaj al tiu, kiu eniras kiel kredanto mian domon, kaj al la kredantoj kaj al la kredantinoj, kaj ne konsentu al la malpieguloj ion alian ol pereon".
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.