La Sankta Kurano, Ĉapitro 70 (laŭ N. Vessella):
La ĉieliro
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Demandanto demandas pri la puno, kiu trafos
2. la miskredantojn - neniu povas malhelpi ĝin -
3. de Alaho, la Majstro de la ĉieliro.
4. Al Li supreniras la anĝeloj kaj la spirito en tago, kies daŭro estos kvindekmil jaroj;
5. tial persistu en konvena pacienco.
6. Ili supozas, ke ĝi estas malproksima,
7. sed Ni vidas: ĝi estas proksima.
8. En la tago, en kiu la ĉielo estos kvazaŭ fandita ferŝtono,
9. kaj la montoj estos kvazaŭ tinkturitaj lanflokoj,
10. kaj neniu amiko demandos pri la amiko.
11. Ili estos kunvenigitaj tiel, ke ili vidos unu la alian, kaj la kulpulo volos elaĉeti sin de la puno en tiu tago per fordono de siaj filoj
12. kaj de sia edzino kaj de sia frato
13. kaj de sia tribo, kiu gastigis lin
14. kaj de ĉiuj, kiuj estas sur la tero, dezirante, ke tio savu lin mem.
15. Ne! Ĝi estas fajro flamanta,
16. kiu senhaŭtigos iliajn kraniojn.
17. Ĝi vokos tiujn, kiuj turnis sin for kaj malproksimiĝis de la vero
18. kaj amasigis kaj fariĝis avaraj.
19. Vere la homo estis kreita avida;
20. kiam lin trafas malfeliĉo, li plendas,
21. kaj kiam lin trafas feliĉo, li fariĝas malvirta.
22. Alie estas la preĝantoj,
23. tiuj, kiuj estas persistaj je la preĝo,
24. kaj tiuj, en kies propraĵoj estas parto destinita
25. por la almozulo kaj por la malriĉulo hontema.
26. Tiuj, kiuj sincere proklamas vera la tagon de la lasta juĝo,
27. kaj tiuj, kiuj timas la punon de sia Sinjoro,
28. - vere kontraŭ la puno de sia Sinjoro neniu estas sekura -
29. kaj kiuj gardas sian ĉastecon,
30. krom rilate al siaj edzinoj aŭ al tiuj, kiujn posedas ilia mano dekstra: ili ne estas riproĉindaj.
31. Tiuj tamen, kiuj strebas al pli ol tio, estas ekscesantoj.
32. Tiuj, kiuj respektas tion, kio estis konfidita al ili, kaj sian aliancon,
33. kaj tiuj, kiuj estas sinceraj je siaj atestaĵoj,
34. kaj tiuj, kiuj plenumas sian preĝon,
35. estos en ĝardenoj, honorigitaj.
36. Kio tamen estas pri la miskredantoj, kiuj kuras al vi
37. de la dekstra kaj de la maldekstra flanko, en vicoj?
38. Ĉu esperas ĉiu el ili, ke ili estos enirigitaj en la ĝardenon de la feliĉo?
39. Neniam! Ni kreis ilin, por ke ili sciu,
40. sed ne! Mi ĵuras per la Sinjoro de la Orientoj kaj de la Okcidentoj, ke Ni povas
41. estigi aliajn pli bonajn anstataŭ ili, kaj neniu povus malhelpi Nin fari tion.
42. Lasu ilin do disputi vane kaj amuziĝi, ĝis ili renkontos la tagon, pri kiu estis minacite al ili,
43. la tagon, en kiu ili eliros el siaj tomboj en urĝo, kvazaŭ ili rapidus al iu celo.
44. Iliaj rigardoj estos mallevitaj, la honto kovros ilin. Tiu estos la tago, pri kiu estis minacite al ili.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.