La Sankta Kurano, Ĉapitro 69 (laŭ N. Vessella):
La Neeviteblaĵo
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. La Neeviteblaĵo!
2. Kio estas la Neeviteblaĵo?
3. Kio igas vin kompreni, kio estas la Neeviteblaĵo?
4. La Tamudidoj kaj la Aadidoj neis la tujan malfeliĉon.
5. Pri tio, kio koncernas la Tamudidojn: ili estis neniigitaj per terura fulmotondro.
6. Pri tio, kio koncernas la Aadidojn: ili estis neniigitaj per fortega ventego,
7. kiun Li igis furiozi kontraŭ ili sep noktojn kaj ok tagojn senĉese, tiel ke vi estus povinta vidi la popolon, streĉitan sur la tero, kvazaŭ ili estus malplenaj trunkoj de daktilpalmoj.
8. ĉu vi do nun vidis iun ajn restaĵon de ili?
9. Faraono kaj tiuj, kiuj estis antaŭ li, kaj la urboj detruitaj, estis malpiegaj.
10. Ili estis ribelemaj kontraŭ la sendito de ilia propra Sinjoro, tial Li ekkaptis ilin per sufokanta preno.
11. Vere, kiam ŝvelis la akvoj, Ni portis vin per la arkeo,
12. por fari el ĝi admonilon por vi, por ke tenu ĝin ĉiu orelo, kiu kapablas teni ĝin.
13. Kiam estos blovite en la trumpeton per unu blovego,
14. kaj la tero estos levita kune kun la montoj, kaj poste estos elĵetita tute tuje,
15. kaj en tiu tago okazos la okazontaĵo,
16. kaj la ĉielo fendiĝos kaj en tiu tago ĝi disrompiĝos en pecojn,
17. kaj la anĝeloj staros je ĝiaj flankoj, kaj en tiu tago ok anĝeloj portos la Tronon de via Sinjoro.
18. En tiu tago vi estos kunvenigitaj kaj neniu el viaj sekretoj restos kaŝita.
19. Pri tiu, al kiu estos donita la libro de liaj agoj en la manon dekstran, sciu, ke li diros: "Jen! Legu mian libron!
20. Vere mi ĉiam supozis, ke mi iam renkontos ĉi tiun juĝon".
21. Tiel, li troviĝos en agrabla vivo,
22. en alta ĝardeno,
23. kies fruktoj estos facile atingeblaj:
24. "Manĝu kaj trinku en kvieto pro tio, kion vi faris en la tagoj pasintaj".
25. Pri tiu, al kiu estos donita la libro de liaj agoj en la manon maldekstran, sciu, ke li diros: "Ho! se mi ne estus ricevinta mian libron!
26. Se mi neniam estus eksciinta, kia estas mia juĝo!
27. Ho, se la morto estus neniiginta min!
28. Neniom utilis al mi miaj propraĵoj,
29. min forlasis mia povo!"
30. "Ekprenu kaj ligu lin
31. poste ĵetu lin en la Inferon,
32. poste ligu lin per ĉeno, sepdek kubutojn longa;
33. li ja vere ne kredis je Alaho, la Grandega,
34. kaj li neniam invitis por nutri la malriĉulojn,
35. tial ne estas por li hodiaŭ iu ajn amiko
36. nek nutraĵo, krom miksaĵo el akvo kaj sango,
37. kiun manĝas nur la pekuloj".
38. Ne! Mi ĵuras per tio, kion vi vidas
39. kaj per tio, kion vi ne vidas:
40. tio ĉi estas la vorto de nobla sendito,
41. kaj ĝi ne estas la vorto de poeto. Malmulte estas, kion vi kredas!
42. Ĝi ankaŭ ne estas la vorto de divenisto. Malmulte estas, kion vi pripensas!
43. Revelacio de la Sinjoro de la Universo!
44. Se li tamen estus alskribinta al Ni iujn vortojn,
45. tiam Ni certe estus ekkaptinta lin per Nia mano dekstra,
46. poste Ni estus tranĉinta lian korvejnon,
47. kaj neniu el ili estus povinta haltigi Nin for de li.
48. Vere, ĝi estas admonilo por la justuloj
49. kaj Ni vere scias, ke inter vi estas kelkaj mensoguloj,
50. kaj tio certe estos kaŭzo por malespero por la miskredantoj.
51. Vere, ĝi estas la vero mem,
52. tial gloregu la nomon de via Sinjoro, de la Grandega.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.