La Sankta Kurano, Ĉapitro 68 (laŭ N. Vessella):
La plumo
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Per la inkujo kaj per la plumo kaj per tio, kion ili skribas!
2. Per la graco de via Sinjoro vi ne estas frenezulo,
3. kaj por vi certe estos senfina rekompenco,
4. kaj vi certe posedas eminente noblan animon.
5. Vi vidos kaj ili vidos,
6. kiu el vi estas la frenezulo;
7. vere via Sinjoro scias bone, kiu devojiĝis de Lia afero, kaj Li bone konas la gvidatojn.
8. Tial ne obeu la neantojn;
9. ili dezirus, ke vi estu konsentema al ili, tiam ili ankaŭ estus konsentemaj al vi.
10. Ne obeu malŝatindan ĵuranton,
11. kalumnianton, kiu disvastigas kalumniojn,
12. malhelpanton de la bono, ekscesanton, pekulon,
13. kruele kondutanton, krome el malpura nasko,
14. nur ĉar li posedas propraĵojn kaj filojn.
15. Kiam estas proklamataj al li Niaj revelacioj, li diras: "Fabeloj de la prauloj!"
16. Ni metas neforigeblan signon sur lian nazon.
17. Ni elprovas ilin, kiel Ni elprovis la loĝantojn de la ĝardeno, kiam ili ĵuris, ke ili rikoltos ĝiajn fruktojn la sekvontan mateno
18. kaj ne faris iun ajn escepton.
19. Uragano de via Sinjoro trafis ĝin, dum ili dormis,
20. tiel ke ĝi fariĝis kvazaŭ dezertigita;
21. tiam ili vokis unu la alian la sekvantan matenon:
22. "Iru frumatene sur vian kampon, se vi volas rikolti!"
23. kaj ili ekiris kaj flustris unu al la alia:
24. "Ne eniru ĝin hodiaŭ, por veni al vi, iu ajn malriĉulo! "
25. kaj ili ekiris frumatene, kun la intenco esti avaraj,
26. sed, kiam ili vidis ĝin, ili diris: "Vere ni estas en eraro!
27. Ne! Ni estas senigitaj!"
28. Diris la plej bona el ili: "Ĉu mi ne diris al vi: kial vi ne gloregas Dion?"
29. Nun ili diris: "Sankta estas nia Sinjoro! Vere ni estis malpieguloj!"
30. Tiam sin turnis iuj el ili al la aliaj, reciproke riproĉante,
31. kaj ili diris: "Ho ve al ni! Ni vere estis ribelemaj!
32. Eble nia Sinjoro ŝanĝos por ni pli bonan ĝardenon kontraŭ tiu ĉi; ni vere plorpetas tion de nia Sinjoro".
33. Tiel estas la puno, kaj la puno en la vivo venonta estos eĉ pli terura. Se ili nur scius!
34. Por la justuloj vere estos ĉe ilia Sinjoro ĝardenoj de feliĉe.
35. Ĉu Ni traktu la submetiĝintojn kiel la kulpulojn?
36. Kion vi havas? Kiel vi juĝas?
37. Ĉu vi posedas Libron por legi el ĝi,
38. ke vi ricevos de ĝi, kion vi deziras?
39. Aŭ ĉu vi havas promesojn de Ni, devigajn ĝis la tago de la reviviĝo, ke al vi apartenos tio, kion vi volas?
40. Demandu ilin, kiu estas garantianto pri tio!
41. Aŭ ĉu ili havas idolojn? Tiam ili alportu siajn idolojn, se ili estas sinceraj.
42. En la tago, en kiu la aflikto estos evidentigita, kaj estos ordonite al ili, ke ili terenkuŝiĝu, ili ne kapablos fari tion.
43. Iliaj rigardoj estos mallevitaj kaj la honto kovros ilin, ĉar ili estis ordonitaj terenkuŝiĝi, kiam ili bonfartis, sed ili ne obeis.
44. Lasu Min do sola kun tiuj, kiuj neis tiun ĉi Nian vorton. Ni malsuprenirigos ilin, iom post iom, per vojoj, kiujn ili ne konas.
45. Ni konsentas al ili prokraston, ĉar Nia projekto estas fiksita.
46. Ĉu vi postulis rekompencon de ili, tiel ke ili nun estas premataj de la ŝarĝo de siaj ŝuldoj?
47. Ĉu la Nevideblaĵo estas ĉe ili, tiel ke ili povas skribi Ĝin?
48. Atendu do pacience la juĝon de via Sinjoro kaj ne estu kiel la loĝanto de la fiŝego, kiam li vokis, afliktita.
49. Se lin ne estus atinginta la graco de lia Sinjoro, li certe estus ĵetita sur dezertan marbordon, humiligita.
50. Lia Sinjoro tamen elektis lin kaj faris lin justulo.
51. Preskauŭ faligus Vin la miskredantoj per siaj koleraj rigardoj, kiam ili aŭdas la admonon kaj ili diras: "Vere li estas frenezulo! "
52. Ĝi tamen estas nur admono por ĉiuj nacioj.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.