La Sankta Kurano, Ĉapitro 67 (laŭ N. Vessella):

Reciprokaj malgajno kaj gajno


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.


1. Estu benata Tiu, en kies mano estas la suvereneco. Li havas povon super ĉiuj aferoj.
2. Tiu, kiu kreis la morton kaj la vivon por elprovi vin, por eksciigi kiu el vi estas la plej bona ĉe la faroj. Li estas la Ĉiopova, la Senkulpigema.
3. Tiu, kiu kreis sep ĉielojn en akordo. Vi ne povas vidi en la kreo de la Donema iun ajn mankon. Turnu do ĉien ajn vian rigardon: ĉu vi vidas iun ajn mankon?
4. Poste turnu vian rigardon ankoraŭ dufoje. Via rigardo nur revenos al vi, lacigita kaj konfuzita.
5. Vere Ni ornamis la plej malsupran ĉielon per lampoj kaj faris el ili ilon por la forpelo de la Satanoj, kaj Ni pretigis por ili la punon de la flamoj.
6. Por tiuj, kiuj ne, kredas je sia Sinjoro, estos la puno de l' Infero. Malbonega estas la destino!
7. Kiam ili estos ĵetitaj en ĝin, ili aŭdos ĝin muĝi, dum ĝi bolas.
8. ni preskaŭ eksplodos pro kolero. Kiam aro da ili estas ĵetita en ĝin, iliaj gardantoj demandas ilin: "Ĉu neniu admonanto venis al vi?".
9. Ili respondas: "Jes! Vere venis al ni admonanto, sed ni kulpigis lin pri mensogo kaj diris: Alaho neniam sendis vin; vi estas nur en granda eraro".
10. Kaj ili diros: "Se nur ni estus aŭskultintaj aŭ komprenintaj, ni ne estus inter la loĝantoj de la flamoj".
11. Ili konfesos siajn pekojn; malproksime de la graco estas la loĝantoj de la flamoj!
12. Vere por tiuj, kiuj sekrete timas sian Sinjoron, estos pardono kaj granda rekompenco.
13. Ĉu vi kaŝas vian vorton, ĉu vi eldiras ĝin malkaŝe, vere Li konas la internon de la brustoj.
14. Ĉu vi do ne konas Tiun, kiu kreis? Li estas la Scianto de la Kaŝitaĵoj, la ĉiokona.
15. Estas Li Tiu, kiu igis la teron servi vin, do iru sur ĝiaj vojoj kaj manĝu el Liaj provizaĵoj; al Li estos la releviĝo.
16. Ĉu vi estas sekuraj pri Tiu, kiu estas en la Ĉielo, ke Li ne igos la teron engluti vin, kiam ĝi komencos tremi?
17. Ĉu vi estas sekuraj pri Tiu, kiu estas en la ĉielo, ke Li ne sendos kontraŭ vin ventegon? Tiam vi ekscios, kia estis Mia admono!
18. Jam neis tiuj, kiuj estis antaŭ ili; kia estis tiam la sekvo!
19. Ĉu ili ne vidis la birdojn super ŝi mem, kiel ili streĉas kaj faldas siajn flugilojn? Nur la Donema subtenas ilin. Vere Li vidas ĉiujn aĵojn.
20. Aŭ kiu estas tiu, kiu povas esti kvazaŭ tuta armeo por vi, kiu povas helpi vin, krom la Donema? La miskredantoj estas nur en eraro.
21. Aŭ kiu estas tiu, kiu provizas vin, se Li reprenas Sian provizaĵon? Ne! Ili tamen obstinas en sia kontraŭstaremo kaj malobeemo.
22. Kiel? Ĉu estas tiu, kiu trenas sin sur sia vizaĝo, pli bone gvidata ol tiu, kiu iras rekte sur la rekta vojo?
23. Diru: "Estas Li Tiu, kiu estigis vin kaj donis al vi aŭdadon kaj vidadon kaj koron. Malmultaj tamen estas dankemaj!" 25. Diru: "Estas Li Tiu, kiu multigas vin sur la tero kaj al Li vi estos kunvenigitaj".
24. Ili diras: "Kiam plenumiĝos tiu ĉi promeso, se vi estas sinceraj?".
25. Diru: "Vere la scio pri tio estas nur ĉe Alaho. Mi vere. estas nur klariga admonanto".
26. Kiam ili tamen vidos ĝin alproksimiĝi, tiam la vizaĝoj de la miskredantoj kuntiriĝos kaj estos dirite: "Estas tio, kion vi kutimis postuli".
27. Diru: "Kion vi opinias? Se Alaho neniigus min kaj tiujn, kiuj estas kun mi, aŭ se Li kompatus al ni, kiu tiam defendos la miskredantojn kontraŭ la dolora puno?".
28. Diru: "Li estas la Donema; je Li ni kredas kaj je Li ni konfidas. Baldaŭ vi ekscios, kiu estas tiu, kiu troviĝas en evidenta eraro".
29. Diru: "Kion vi opinias? Se via akvo sekiĝus, kiu tiam havigus al vi fluantan akvon?".