La Sankta Kurano, Ĉapitro 57 (laŭ N. Vessella):
La fero
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Gloregas Alahon ĉio, kio estas en la Ĉieloj kaj sur la tero. Li estas la Ĉiopova, la Saĝa.
2. Al Li apartenas la suvereneco de la ĉieloj kaj de la tero. Li igas vivi kaj morti, kaj Li havas povon super ĉiuj aferoj.
3. Li estas la Unua kaj la Lasta, la Videbla kaj la Kaŝita, kaj Li scias ĉion.
4. Estas Li Tiu, kiu kreis la ĉielojn kaj la teron en ses tagoj, poste Li sidiĝis sur la Tronon. Li scias, kio eniras en la teron kaj kio eliras el ĝi, kaj kio malsupreniras de la ĉielo kaj kio supreniras al ĝi. Li estas kun vi, kie ajn vi estas. Alaho vidas ĉion, kion vi faras.
5. Al Li apartenas la suvereneco de la Ĉieloj kaj de la tero. Al Alaho revenos ĉiuj aferoj.
6. Li igas la nokton eniri en la tagon, kaj Li igas la tagon eniri en la nokton. Li konas ĉion, kio estas en la brustoj.
7. Kredu je Alaho kaj al Lia sendito kaj disdonu el tio, de kio Li faris vin heredantoj. Por tiuj el vi, kiuj kredas kaj almozdonas, estos granda rekompenco.
8. Kio estas al vi, ke vi ne kredas je Alaho, kvankam la sendito vokas vin, por ke vi kredu je via Sinjoro, kaj jam ricevis de vi solenan promeson, se vi estas kredantoj?
9. Estas Li Tiu, kiu sendis al Sia servanto evidentajn signojn, por ke li konduku vin el la mallumego al la lumo. Vere Alaho estas kompatema, pardonema al vi.
10. Kio estas al vi, ke vi ne almozdonas por la afero de Alaho, kvankam la heredaĵo de la ĉieloj kaj de la tero apartenas al Alaho? Tiuj el vi, kiuj almozdonis antaŭ la venko kaj poste batalis, tiuj ne estas egalaj - ili estas superaj je rango - al tiuj, kiuj almozdonis apenaŭ, post kiam ili batalis. Al ĉiuj tamen Alaho promesis bonon. Alaho bone scias, kion vi faras.
11. Kiu estas tiu, kiu donas al Alaho belan prunton? Li multobligos ĝin por li, kaj por li estos nobla rekompenco.
12. Iutage vi vidos la kredantojn kaj la kredantinojn, kiam la radioj de ilia lumo antaŭiros ilin kaj iliajn manojn dekstrajn: "Bona novaĵo por vi hodiaŭ! Ĝardenoj, sub kiuj fluas riveroj, por ke vi restu en ili por ĉiam. Tiu estas la plej granda feliĉo!"
13. En tiu tago diros la gehipokrituloj al la kredantoj: "Atendu nin! Ni volas pruntepreni iom da via lumo". Tiam estos dirite al ili: "Reiru malantaŭen kaj serĉu tie la lumon". Poste estos starigita inter ili muro, kaj en ĝi estos pordo. Ĝia interna parto estos kompato, kaj ĝia ekstera parto estos puno.
14. Tiam ili krios al la kredantoj: "Ĉu ni ne estis kun vi? ". Tiuj respondos: "Jes, sed vi tentis viajn animojn, kaj atendis, kaj dubis, kaj vin ebriigis viaj pasioj, ĝis venis la ordono de Alaho. La Trompisto trompis vin pri Alaho.
15. Hodiaŭ tial estos akceptita elaĉeto nek de vi nek de la miskredantoj. Via restadejo estos la fajro; tiu estas taŭga loĝejo por vi. Malbona estas la destino!".
16. Ĉu ne alvenis la tempo por la kredantoj, por ke iliaj koroj humiliĝu antaŭ la admono de Alaho kaj antaŭ la vero, kiu venis, kaj por ke ili ne fariĝu kiel tiuj, al kiuj estis donita la Libro antaŭe, kaj al kiuj estis konsentita prokrasto, kies koroj tamen malmoliĝis kaj el kiuj multaj fariĝis malobeemaj?
17. Sciu, ke Alaho revivigas la teron post ĝia morto. Ni klarigas por vi la revelaciojn, por ke vi komprenu.
18. Vere la almozdonantoj kaj la almozdonantinoj kaj tiuj, kiuj pruntedonas al Alaho belan prunton, por ili Li multobligos ĝin, kaj por ili estos nobla rekompenco.
19. Tiuj, kiuj kredas je Alaho kaj al Lia sendito, estas ili tiuj, kiuj estas sinceremuloj kaj atestantoj antaŭ sia Sinjoro. Ili ricevos sian rekompencon kaj sian lumon. Tiuj male, kiuj ne kredas kaj rifuzas Niajn signojn, estas ili tiuj kiuj estos loĝantoj de la Infero.
20. Sciu, ke ĉi tiu vivo estas nur ludo kaj amuzaĵo kaj ornamaĵo kaj vantaĵo inter vi, kaj konkuro por pliigo de propraĵoj kaj de filoj. Ĝi similas al la pluvo, kiu kreskigas la herbojn, kies kresko ĝojigas la kampulojn, poste tamen sekiĝas, kaj vi vidas ilin flaviĝi, poste ili fariĝas polvo. En la vivo venonta estos severa puno, aŭ pardono kaj plezuro de Alaho. Ĉi tiu vivo male nur estas trompo.
21. Konkuru do pri la pardono de via Sinjoro kaj pri la Paradizo, kies valoro estas kiel la valoro de la Ĉielo kaj de la tero, pretigita por tiuj, kiuj kredas je Alaho kaj al Liaj senditoj. Tio estas la graco de Alaho. Li donas ĝin, al kiu Li volas. Alaho estas la Posedanto de la granda graco.
22. Ĉiu malfeliĉo, kiu okazas sur la tero kaj en via animo, estas skribita en Libro, antaŭ ol Ni estigas ĝin - vere tio estas facila por Alaho -,
23. por ke vi ne ĉagreniĝu pri tio, kion vi perdis, kaj ne fieriĝu pro tio, kion Ni donis al vi. Alaho ne amas la vantemajn ambiciulojn,
24. tiujn, kiuj estas avaraj kaj instigas la homojn al la avareco. Kaj tiu, kiu turnas sin for - vere Alaho estas la Memsufiĉa, la Laŭdegenda.
25. Vere Ni sendis Niajn senditojn kun evidentaj signoj, kaj Ni sendis kun ili la Libron kaj la mezurilon, por ke la homoj agu juste, kaj Ni kreis la feron, en kiu estas severa milito sed ankaŭ utilo por la homaro, kaj por ke Alaho distingu tiujn, kiuj subtenas Lin kaj Liajn senditojn, kvankam sekrete. Vere Alaho estas fortega, ĉiopova.
26. Ni ankaŭ sendis Nohaon kaj Abrahamon, kaj Ni donis al ili kaj al iliaj posteuloj la profetadon kaj la Libron. Inter ili estis iuj, kiuj estis sur la rekta vojo, sed multaj el ili estis ribelemaj.
27. Poste Ni igis Niajn senditojn sekvi iliajn piedsignojn, kaj Ni igis Jesuon, la filon de Maria, sekvi, kaj Ni donis al li la Evangelion kaj Ni estigis en la koroj de tiuj, kiuj sekvis lin, dolĉecon kaj kompaton. La vivon monaĥan ili nur fondis - Ni ne ordonis ĝin al ili - por strebi al la plezuro de Alaho; ili tamen ne sekvis ĝin laŭvere: Ni tamen donis al tiuj el ili, kiuj kredis, ilian rekompencon, sed multaj el ili estis malpiegaj.
28. Ho vi kredantoj, respektegu Alahon kaj kredu al Lia sendito. Li donos al vi duoblan porcion de Sia kompato kaj Li pretigos por vi lumon, en kiu vi iros, kaj Li pardonos al vi - Alaho estas senkulpigema, pardonema -,
29. por ke ne imagu la popolo de la Skribo, ke ili neniel kapablos atingi la gracon de Alaho, ĉar la graco estas en la mano de Alaho, por ke Li donu ĝin, al kiu Li volas. Alaho estas la Posedanto de la granda graco.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.