La Sankta Kurano, Ĉapitro 56 (laŭ N. Vessella):
La okazantaĵo
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Kiam okazos la okazantaĵo,
2. - nenio povos malhelpi ĝian realiĝon -
3. kiu altigas kaj malaltigas;
4. kiam la tero fortege skuiĝos,
5. kaj la montoj estos tute pistitaj,
6. kaj fariĝos polvo, ĉien disŝutita,
7. kaj vi estos dividitaj en tri grupojn:
8. unue, tiuj je la dekstra flanko - kion vi scias pri tiuj je la dekstra flanko? -
9. poste, tiuj je la maldekstra flanko - kion vi scias pri tiuj je la maldekstra flanko? -
10. kaj la antaŭirintoj estos la antaŭirantoj
11. ili estos la plej proksimaj al Dio,
12. en ĝardenoj de feliĉo.
13. Multaj el ili estos prauloj,
14. malmultaj posteuloj.
15. Ili sidos sur broditaj kusenoj,
16. kuŝante sur ili, vidalvide;
17. zorgos pri ili junuloj, kiuj ne maljuniĝos,
18. kun krateroj, kalikoj kaj pokaloj da freŝa trinkaĵo
19. - kiu kaŭzos nek kapdolorojn nek ebriecon
20. kaj kun la fruktoj, kiujn ili preferas,
21. kaj kun viando de birdoj, kiun ili deziras,
22. kaj fraŭlinoj grandokulaj,
23. kvazaŭ kaŝitaj perloj,
24. kiel rekompenco pro tio, kion ili faris.
25. Tie ili aŭdos nek vanan babiladon nek pekajn parolojn,
26. nur la vorton: "Pacon! Pacon!".
27. Pri tiuj je la dekstra flanko - kion vi scias pri tiuj je la dekstra flanko? -
28. ili estos inter lotusarboj sen dornoj,
29. kaj fruktoplenaj bananarboj,
30. kaj larĝaj ombroj,
31. apud fluanta akvo,
32. kun abundaj fruktoj
33. senfinaj, permesitaj,
34. sur altaj litoj.
35. Ni vere faris iliajn edzinojn miriga kreo,
36. Ni faris ilin virgulinoj,
37. amemaj, samaĝaj,
38. posedo de tiuj je la dekstra flanko;
39. Granda nombro da ili estos el la antaŭaj generacioj,
40. kaj granda nombro el la pli malfruaj.
41. Pri tiuj je la maldekstra flanka - kion vi scias pri tiuj je la maldekstra flanko? -
42. ili estas inter varmega ventego kaj bolanta akvo,
43. kaj ombroj el nigra fumo
44. nek malvarmeta nek refreŝiganta.
45. Certe ili antaŭe pasigis sian vivon en komforteco,
46. kaj ili vivis en grava pekado,
47. kaj kutimis diri: "Kiel? Post kiam ni mortis kaj fariĝis polvo kaj ostoj, ni verdire vekiĝos?
48. Kaj same niaj prapatroj?".
49. Diru: "Vere la fruaj kaj la malfruaj,
50. Ĉiuj kunvenos je difinita tempo ĉe difinita tago.
51. Tiam, ho vi erarantoj, vi rifuzantoj,
52. vi manĝos la fruktojn de la arbo Zakumo,
53. kaj plenigos per ili viajn ventrojn;
54. poste vi trinkos sur ilin bolantan akvon,
55. kiun vi trinkos, kiel trinkas la kamelo soifanta.
56. Tiu estos la traktado por ili en la tago de la lasta Juĝo.
57. Ni kreis vin. Kial vi do ne volas rekoni la veron?
58. Kion vi pensas pri la spermo, kiun vi elŝprucas?
59. Ĉu ĝin kreis vi aŭ Ni?
60. Ni destinis por vi la morton, kaj nenio povas malhelpi Nin
61. estigi similajn ulojn anstataŭ vi, kaj fari vin io alia, kion vi ne scias.
62. Vi certe konas la unuan kreon. Kial vi do ne volas pripensi?
63. Ĉu vi pripensas pri tio, kion vi semas?
64. Ĉu ĝin kreskigas vi aŭ Ni?
65. Se Ni volus, Ni povus fari ĝin polvo, tiam vi ne ĉesus plori:
66. "Ni vere ruiniĝis!
67. Ne! Ni estas prirabitaj!".
68. Ĉu vi pripensas pri la akvo, kiun vi trinkas?
69. Ĉu sendas ĝin el la nuboj vi aŭ Ni?
70. Se Ni volus, Ni povus fari ĝin maldolĉa. Kial vi do ne dankas?
71. Ĉu vi pripensas pri la fajro, kiun vi ekbruligas?
72. Ĉu estis vi tiuj, kiuj estigis la arbon por ĝi, aŭ ĉu Ni estas la Kreinto?
73. Ni kreis ĝin kiel admonon kaj utilon por la vojaĝantoj tra la dezerto.
74. Tial vi gloregu la nomon de via Sinjoro, la Grandega.
75. Jes! Mi ĵuras per la subiro de la steloj,
76. kaj vere ĉi tiu estas granda ĵuro - se vi nur scius!
77. Ĉi tiu vere estas nobla Kurano
78. en Libro bone gardata,
79. kiun neniu alia povas tuŝi, ol la puruloj,
80. revelacio de la Sinjoro de la Universo.
81. Ĉu vi volas rifuzi ĉi tiun Dian anoncon?
82. Ĉu vi volus fari la rifuzon de ĝi via ĉiutaga nutraĵo?
83. Kial do, kiam la animo de la mortonto supreniras al lia gorĝo,
84. kaj vi rigardas en tiu momento
85. kaj Ni estas pli proksima al li ol vi, sed vi ne vidas,
86. kial do, se vi ne volas esti juĝitaj,
87. vi ne puŝas ĝin reen, se vi estas sinceraj?
88. Se li nun estas unu el la proksimuloj al Dio,
89. tiam li ĝuos feliĉon kaj bonodoron kaj ĝardenon de ĝojo.
90. Se li estas unu el tiuj je la dekstra flanko,
91. "Pacon al vi, kiu estas unu el tiuj je la dekstra flanko!".
92. Se li male estas unu el la rifuzintoj, erarintoj,
93. tiam la traktado kontraŭ li estos bolanta akvo
94. kaj brulado en la Infero.
95. Ĉi tio, vere, estas certa vero.
96. Tial vi gloregu la nomon de via Sinjoro, la Grandega!
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.