La Sankta Kurano, Ĉapitro 55 (laŭ N. Vessella):

LA DONEMA


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1 . La Donema
2 . instruis la Kuranon,
3 . kreis la homon,
4 . instruis al li esprimi sin kompreneble.
5 . La suno kaj la luno sekvas siajn vojojn laŭ mezuro,
6 . la herboj kaj la arboj riverencas;
7 . Li altigis la ĉielon konveksan kaj difinis la mezuron,
8 . por ke vi ne ekscesu la mezuron.
9 . Tiel vi pesu ĉion ĝuste, kaj ne malpliigu maljuste la mezuron.
10. Li destinis la teron por la vivantaj estaĵoj;
11. Sur ĝi estas fruktoj kaj palmoj kun fruktospikoj,
12. kaj greno en ujoj kaj bonodoraj floroj.
13. Kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi do volas nei, ho vi homoj kaj Ĝinoj?
14. Li kreis la homon el seka argilo, kiu estas kiel poto el bakita argilo.
15. Li kreis la Ĝinojn el la flamo de la fajro.
16. Kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
17. La Sinjoro de ambaŭ Orientoj kaj de ambaŭ Okcidentoj.
18. Kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
19. Li liberigis ambaŭ marojn, por ke ili renkontu unu la alian,
20. inter ili estas baro, kiun ili ne povas transpaŝi,
21. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
22. el ambaŭ venas perloj kaj koraloj,
23. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
24. al Li apartenas la altaj ŝipoj sur la maro, kiuj estas kiel montoj.
25. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
26. Ĉio, kio estas sur la tero estas pasema,
27. sed la vizaĝo de via Sinjoro restos - la Majstro de la majesteco kaj de la honoro.
28. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
29. Al Li preĝas ĉiu, kiu estas en la ĉieloj kaj sur la tero. Ĉiumomente Li malkaŝas sin en nova brilego.
30. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
31. Ankaŭ pri vi baldaŭ Ni zorgos, vi ambaŭ, Ĝinoj kaj homoj;
32. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
33. ho vi kunveno de Ĝinoj kaj homoj, se vi kapablas iri trans la limojn de la ĉieloj kaj de la tero, iru! Vi ne kapablos iri sen permeso.
34. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
35. Estos sendita, kontraŭ vin ambaŭ, flamo el fajro kaj fumego, kaj vi ambaŭ ne venkos.
36. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
37. Kiam la ĉielo fendiĝos kaj fariĝos ruĝa kiel ruĝa ledo,
38. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
39. en tiu tago neniu homo aŭ Ĝino estos demandita pri sia peko;
40. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
41. la kulpuloj estos rekoneblaj pro siaj distingaj signoj, kaj ili estos ekkaptitaj je la hartufoj kaj je la piedoj.
42. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
43. Tiu ĉi estas la Infero, kiun la kulpuloj neis.
44. Ili iros tien kaj reen inter ĝi kaj bolanta akvo.
45. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
46. Por tiu tamen, kiu timas la ĉeeston de sia Sinjoro, estos du ĝardenoj
47. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
48. kun diversspecaj arboj,
49. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
50. en ambaŭ estos po du fluantaj fontoj,
51. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
52. en ambaŭ estos, de ĉiu frukto, paroj.
53. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
54. Ili kuŝos sur kusenoj, kies subŝtofo estos brokato, kaj la fruktoj de ambaŭ ĝardenoj estos facile atingeblaj,
55. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
56. En ambaŭ estos fraŭlinoj kun modestaj rigardoj, kiujn antaŭe nek homo nek Ĝino tuŝis,
57. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
58. kvazaŭ ili estus rubenoj aŭ koraloj.
59. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
60. Ĉu la rekompenco pro la bono povas esti alia ol bono?
61.- kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
62. Apud ĉi tiuj estos aliaj du ĝardenoj,
63. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
64. kun verda malhela foliaro;
65. - kiujn el al bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
66. en ambaŭ estos po du fontoj abunde fluantaj,
67. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
68. en ambaŭ estos fruktoj kaj daktiloj kaj granatoj
69. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
70. en ili estos bonegaj, belegaj fraŭlinoj,
71. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
72. fraŭlinoj grandokulaj, en la tendoj,
73. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
74. kiujn antaŭe nek homo nek Ĝino tuŝis,
75. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
76. kuŝantaj sur verdaj kusenoj kaj belegaj tapiŝoj.
77. - kiujn el la bonfaroj de via Sinjoro vi ambaŭ do volas nei?
78. Benata estas la nomo de via Sinjoro, la Majstro de la majesteco kaj de la honoro.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.