La Sankta Kurano, Ĉapitro 54 (laŭ N. Vessella):
La luno
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Alproksimiĝas la Horo kaj la luno fendiĝis,
2. kaj, se ili vidas signon, ili turnas sin for kaj diras: "Tio Ĉi estas daŭra magio".
3. Ili rifuzas la veron kaj sekvas siajn proprajn pasiojn, sed ĉiu afero estis jam dekretita certe.
4. Vere venis al ili novaĵo, en kiu estas admono,
5. perfekta saĝo; sed ili ne profitas de la admono,
6. do turnu vin for de ili. En la tago, en kiu la heroldo vokos ilin al la malagrablaĵo,
7. kun rigardoj mallevitaj, ili eliros el la tomboj, kvazaŭ disigitaj akridoj,
8. kurante al la heroldo. Diros la miskredantoj: "Tiu ĉi estas terura tago!".
9. Antaŭ ili jam rifuzis la popolo de Noaho, ili ja rifuzis Nian servanton kaj diris: "Frenezulo, forlasita!".
10. Li tiam preĝis al sia Sinjoro: "Mi estas venkita, do helpu min".
11. Ni do malfermis la pordojn de la ĉielo por la verŝata akvo,
12. kaj Ni elŝprucigis fontojn el la tero, tiel ke renkontiĝis la akvoj por dekretita celo,
13. kaj Ni portis lin sur ŝipon el tabuloj kaj najloj.
14. Ĝi naĝis sub Niaj okuloj, kiel konsolo, ĉar li estis forpuŝita.
15. Ni vere faris ĝin signo; ĉu tamen estas iu ajn, kiu akceptas Nian admonon?
16. Kia do estis Mia puno kaj Mia admono!
17. Vere Ni faris la Kuranon facila por la admono; ĉu tamen estas iu, kiu akceptas la admonon?
18. La Adanoj neis. Kia do estis Mia puno kaj Mia admono!
19. Ni vere sendis kontraŭ ilin detruan ventegon en tago de senfina malfeliĉo,
20. kiu fortrenis la homojn, kvazaŭ ili estus trunkoj de elradikigitaj palmoj.
21. Jen! Kia estis Mia puno kaj Mia admono!
22. Vere Ni faris la Kuranon facila por la admono; ĉu tamen estas iu, kiu akceptas la admonon?
23. Ankaŭ la Tamudoj rifuzis la admonantojn,
24. kaj diris: "Kiel? Viro el nia mezo, sola! Ĉu ni sekvu lin? Tiam ni vere estus en eraro kaj en frenezo.
25. Ĉu ĝuste al li estis donita la admono el ni ĉiuj? Ne! Li estas vantema mensogulo".
26. Morgaŭ ili ekscios, kiu estas la vantema mensogulo!
27. Ni vere sendos la kamelinon kiel provon por ili: do observu ilin kaj persistu,
28. kaj anoncu al ili, ke la akvo estu disdonita inter ili; ĉiu trinktempo do estu difinita.
29. Ili tamen vokis sian kunulon kaj li kaptis ĝin kaj tranĉis ĝian kolon.
30. Kia do estis Mia puno kaj Mia admono!
31. Ni sendis al ili nur unu kriegon, kaj ili fariĝis kiel sekiĝintaj stoploj.
32. Vere Ni faris la Kuranon facila por la admono; ĉu do estas iu, kiu akceptas la admonon?
33. Ankaŭ la popolo de Lot rifuzis la admonantojn.
34. Vere Ni sendis sur ilin pluvon de ŝtonoj, krom sur la familion de Loto, kiun Ni savis je la tagiĝo,
35. kiel favoro de Ni. Tiel Ni rekompencas tiun, kiu estas danka.
36. Vere li admonis ilin pri la puno, ili tarnen disputis kun la admonantoj.
37. Ili fakte provis perfide konduki lin for de liaj gastoj. Ni tiam blindigis iliajn okulojn kaj diris: "Gustumu do Mian punon kaj Mian admonon".
38. Vere je la tagiĝo atingis ilin daŭra puno.
39. "Tial vi gustumu Mian punon kaj Mian admonon".
40. Vere Ni faris la Kuranon facila por la admono; ĉu do estas iu, kiu akceptas la admonon?
41. Ankaŭ al la popolo de Faraono venis admonantoj,
42. ili tamen rifuzis ĉiujn Niajn signojn, kaj Ni ekkaptis ilin, kiel kapablas ekkapti nur iu ĉiopova, fortega.
43. Ĉu la miskredantoj inter vi estas pli bonaj ol tiuj? Aŭ ĉu vi havas senpekigon en la Skriboj?
44. Ĉu ili diras: "Ni estas trupo venkema"?
45. La trupoj tamen estos venkitaj kaj ili turnos siajn dorsojn.
46. Ne! La Horo estas la tempo, pri kiu estis minacite al ili, kaj la Horo estos terura kaj maldolĉa.
47. La pekuloj vere estos en eraro kaj en frenezo
48. en la tago, en kiu ili estos trenitaj en la fajron sur siaj vizaĝoj: "Gustumu la kontakton de la Infero!".
49. Ni vere kreis ĉion lauŭ difinita mezuro,
50. kaj ĉiu Nia ordono estos plenumita per unu vorto kiel palpebrumo,
51. kaj Ni certe neniigis naciojn kiel via. Ĉu estas iu, kiu akceptas la admonon?
52. Ĉio, kion ili faris, troviĝas en la Libroj,
53. kaj ĉio malgranda kaj granda estas enregistrita.
54. Vere la justuloj estos en ĝardenoj kaj inter riveroj,
55. en eterna loko apud la ĉiopova Reĝo.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.