La Sankta Kurano, Ĉapitro 53 (laŭ N. Vessella):

La stelo


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Per la stelo, kiam ĝi subiras!
2. Via samtribano nek eraras nek estas trompita
3. nek parolas propravole.
4. Ĝi estas nur revelacio, kiu estis revelaciita;
5. lin instruis Tiu, kiu havas grandan povon,
6. kiu posedas la povon. Li nun sidas sur la Trono,
7. Li estas en la plej alta horizonto.
8. Poste li alproksimiĝis al Dio kaj Tiu ĉi malsupreniris al li,
9. tiel ke li fariĝis kvazaŭ ŝnuro de du arkoj aŭ eĉ pli proksima,
10. kaj Li revelaciis al Sia servanto, kion Li revelaciis.
11. La koro de la Profeto ne estas malfidela al tio, kion li vidis.
12. Ĉu vi do volas disputi pri tio, kion li vidis?
13. Li vere vidis ĝin malsupreniri ankaŭ alifoje,
14. apud la plej malproksima lotusarbo,
15. apud la ĝardeno de la ĉiama loĝejo;
16. kiam kovris la lotusarbon, kio ĝin kovris,
17. la rigardo nek hezitis nek deturniĝis.
18. Vere li vidis la plej grandan signon de sia Sinjoro.
19. Vi male: ĉu vi vidis Laton kaj Uzaon
20. kaj Manaton, la trian, la alian idolon?
21. Kiel? Ĉu vi havas la knabojn kaj Li la knabinojn?
22. Tiu vere estus maljusta divido.
23. Ili estas nur nomoj, kiujn vi elpensis vi kaj viaj patroj -, por kiuj Alaho ne sendis iun ajn aŭtoritaton. Ili sekvas nur sian supozon kaj sian deziron, kvankam jam venis al ili la gvidilo de ilia Sinjoro.
24. Ĉu la homo povas havigi al si tion, kion li volas?
25. Al Alaho apartenas la venonta kaj la Ĉi tiea vivo.
26. Ekzistas en la ĉieloj iu anĝelo, kies propeto neniom utilos, krom post kiam Alaho donis la permeson, por kiu Li volas kaj por kiu al Li plaĉas.
27. Vere tiuj, kiuj ne kredas al la vivo venonta, nomas la anĝelojn per virinaj nomoj,
28. sed ili ne havas iun ajn scion pri tio, ili sekvas nur sian supozon, sed ilia supozo neniom utilos al ili kontraŭ la vero.
29. Tial turnu vin for de tiu, kiu turnas sian dorson al Nia admono, kaj strebas nur al la vivo de ĉi tiu mondo.
30. Tio estas la maksimumo de ilia scio. Vere via Sinjoro estas Tiu, kiu bone konas tiun, kiu devojiĝas de Lia afero, kaj Li konas tiun, kiu estas sur la rekta vojo.
31. Al Alaho apartenas, kio estas en la Ĉieloj, kaj kio estas sur la tero, por ke Li repagu tiujn, kiuj malbonfaras, pro tio, kion ili faris, kaj rekompencu tiujn, kiuj bonfaras, per la plej bela rekompenco.
32. Tiuj, kiuj evitas la plej abomenindajn pekojn kaj hontindaĵojn kaj faras nur malgravajn pekojn, sciu: vere la pardonemo de via Sinjoro estas vasta. Li bone konas vin ekde la tempo, kiam Li elirigis vin de la tero, kaj ekde kiam vi estis ĝermoj en la uteroj de viaj patrinoj. Tial ne proklamu vin mem puraj. Li bone scias, kiu evitas la malbonon.
33. Ĉu vi vidas tiun, kiu turnas sin for
34. kaj donas malmulton kaj estas avara?
35. Ĉu li havas scion pri la Nevideblaĵo, tiel ke li povas vidi ĝin?
36. Ĉu male ne estis dirite al li tio, kio troviĝas en la legaĵo de Moseo
37. kaj de Abrahamo, kiu plenumis sian devon?
38. Ke neniu animo jam ŝarĝita povas porti la ŝarĝon de la alia,
39. kaj ke al la homo nenio alia utilos ol lia propra strebado,
40. kaj ke lia strebado baldaŭ estos vidita,
41. - poste li estos rekompencita per abunda rekompenco -
42. kaj ke al via Sinjoro estos la fina reveno,
43. kaj ke estas Li Tiu, kiu igas ridi kaj plori,
44. kaj ke estas Li Tiu, kiu igas morti kaj vivi,
45. kaj ke Li kreis ambaŭ seksojn, viran kaj virinan
46. el spermoguto kiu estis elverŝita,
47. kaj ke al Li apartenas la alia kreo,
48. kaj ke estas Li Tiu, kiu faras riĉa kaj malriĉa,
49. kaj ke estas Li la Sinjoro de la stelo Sirio,
50. kaj ke Li neniigis la antaŭajn Adanojn
51. kaj Tamudon, kaj al neniu indulgis,
52. kaj antaŭe la popolon de Noaho vere ili estis malpieguloj kaj ribelantoj.
53. Li detruis la pekemajn urbojn,
54. tiel ke ilin kovris tio, kio ilin kovris.
55. Pri kiu el la bonfaroj de via Sinjoro vi do volas dubi?
56. Ĉi tiu estas admonanto de la sama speco kiel la antaŭaj admonantoj.
57. Alproksimiĝas la Horo alproksimiĝanta,
58. neniu alia ol Alaho povas haltigi ĝin.
59. Ĉu vi miras pro tiu ĉi anonco?
60. Ĉu vi ridas kaj ne ploras?
61. Ĉu vi volas plu ignori?
62. Terenkuŝiĝu prefere antaŭ Alaho, kaj adoru!



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.