La Sankta Kurano, Ĉapitro 52 (laŭ N. Vessella):
La monto
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Per la monto!
2. Per Libro skribita
3. sur elvolvita pergameno!
4. Per la Domo ofte vizitata
5. kaj per ĝia alta tegmento!
6. Per la ŝvelinta maro!
7. Certe la puno de via Sinjoro alvenos,
8. ne ekzistas iu ajn, kiu povus malhelpi ĝin!
9. En la tago, en kiu la ĉielo treege skuiĝos
10. kaj la montoj moviĝos rapide,
11. ve en tiu tago al tiuj, kiuj rifuzis la veron
12. kaj amuziĝis per vanaj paroladoj!
13. En la tago, en kiu ili estos puŝitaj perforte en la fajron de la Infero:
14. "Ĉi tiu estas la fajro, kiun vi kutimis nei.
15. Ĉu ĉi tio estas magio aŭ ĉu vi vere ne vidas?
16. Brulu en ĝi: ĉu vi nun estos paciencaj, ĉu malpaciencaj, estas egale, vi estos rekompencitaj nur pro tio, kion vi faris"
17. Vere la justuloj estos en la Paradizo kaj en feliĉo,
18. ĝuante tion, kion ilia Sinjoro donis al ili, kaj ilia Sinjoro savos ilin de la puno de la fajro.
19. "Manĝu kaj trinku kun plezuro pro tio, kion vi faris".
20. Ili kuŝos sur ordigitaj kusenoj kaj Ni edzigos ilin al grandokulaj fraŭlinoj.
21. La kredantojn, kiujn iliaj idoj sekvos je la kredo, Ni unuigos kun iliaj idoj, kaj Ni neniel malpliigos iliajn farojn. Ĉiu homo estos garantiaĵo por tio, kion li meritis.
22. Ni krome provizos ilin per ĉiuj fruktoj kaj viando, kiujn ili deziras.
23. Tie ili transdonos unu al la alia kalikon, en kiu estas nek vanteco nek peko.
24. Inter ili ĉirkaŭiros junuloj zorgantaj pri ili, kiel bone gardataj perloj.
25. Ili turnu sin unu al la alia, demandante reciproke;
26. ili diros: "Antaŭe ni vere estis en zorgo pri niaj familioj,
27. Alaho tamen kompatis al ni kaj savis nin de la turmento de la varmega vento.
28. Ni vere kutimis antaŭe preĝi al Li. Li vere estas la Bonega, la Pardonema".
29. Do admonu: vi vere per la graco de via Sinjoro estas nek divenisto nek frenezulo.
30. Ĉu ili diras: "Li estas poeto, ni volas atendi, ke lin trafu iu malfeliĉo"?
31. Diru: "Atendu do! Mi estas kun vi unu el la atendantoj".
32. Ĉu tion ordonas al ili ilia prudento, aŭ ĉu ili estas ribelema popolo?
33. Ĉu ili diras: "Li elpensis tion"? Ne! Ili ne volas kredi.
34. Ili do alportu rakonton similan al tiu ĉi, se ili estas sinceraj!
35. Ĉu ili estis kreitaj el nenio, aŭ ĉu ili mem estas la kreintoj?
36. Ĉu ili kreis la ĉielojn kaj la teron? Ne! Ili nenion firme kredas.
37. Ĉu estas apud ili la trezoroj de via Sinjoro, aŭ ĉu ili mem estas la gardantoj?
38. Ĉu ili posedas ŝtupetaron, sur kiu ili povas aŭskulti? Tiukaze do alportu al ili la aŭskultanto pruvon evidentan!
39. Ĉu Li havas filinojn kaj vi havas filojn?
40. Ĉu vi volas rekompencon de ili, tiel ke ili nun estas ŝarĝitaj per ŝarĝo de ŝuldoj?
41. Ĉu ili posedas la Nevideblaĵon, tiel ke ili povas skribi ĝin?
42. Ĉu ili intencas militruzon? Tamen la miskredantoj estas tiuj, kontraŭ kiuj estos la militruzo.
43. Ĉu ili havas alian Dion ol Alahon? Sankta estas Alaho! For de Li tion, kion ili aldonas al Li kiel rivalon!
44. Se ili vidus pecon de ĉielo fali, ili dirus: "Tio ĉi estas nur amasigitaj nuboj".
45. Lasu ilin do, ĝis ili renkontos sian tagon, tiun, en kiu ili svenos,
46. la tagon, en kiu neniom utilos al ili iliaj ruzoj kaj por ili ne estos helpo.
47. Vere por la malpieguloj estos ankaŭ alia puno krom tiu ĉi, sed la plej multaj el ili ne scias tion.
48. Vi tamen atendu pacience la juĝon de via Sinjoro, ĉar vi estas antaŭ Niaj okuloj; kaj laŭdegu la gloron de via Sinjoro, kiam vi ekstaras.
49. Ankaŭ en parto de la nokto laŭdegu Lin, kaj kiam la steloj paliĝas.
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.