La Sankta Kurano, Ĉapitro 51 (laŭ N. Vessella):
La ventoj dissemantaj
Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
1. Per la ventoj dissemantaj ĉien,
2. kiuj portas ŝarĝon de pluvo
3. kaj rapidas for
4. kaj obeas la ordonon!
5. Vere tio, kio estis promesita, estas vera,
6. kaj la lasta Juĝo certe venos.
7. Per la ĉielo plena de vojoj!
8. Vere vi malkonsentas en viaj paroloj.
9. Estos devojigita nur tiu, kiu estis devojigenda.
10. Pereu la mensoguloj!
11. Tiuj, kiuj ignoras la veron en profunda nescio.
12. Ili demandas: "Kiam estos la Tago de la lasta Juĝo?".
13. Estos la tago, en kiu ili estos turmentegataj per la fajro.
14. "Gustumu vian turmenton. Ĝi estas tio, kion vi volis akceli".
15. Vere la justuloj estos en ĝardenoj kaj ĉe fontoj,
16. ricevante tion, kion donos al ili ilia Sinjoro, ĉar ili antaŭe estis bonfarantoj.
17. Ili dormis nur malgrandan parton de la nokto
18. kaj je la tagiĝo ili petis pardonon;
19. el iliaj propraĵoj ĉiam estis parto destinita por la almozuloj kaj por la malhelpitoj.
20. Sur la tero estas signo por la firme kredantaj,
21. kaj ankaŭ en vi mem. Ĉu vi do ne volas vidi?
22. En la ĉielo estas via provizaĵo kaj tio, kio estas promesita.
23. Tial, per la Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, tio ĉi certe estas vera, tiel kiel estas vere, ke vi parolas.
24. Ĉu ne atingis vin la rakonto de la noblaj gastoj de Abrahamo?
25. Kiam ili eniris en lian domon kaj diris: "Pacon!", li respondis: "Pacon!". Ili estis fremduloj.
26. Li iris silente al sia familio kaj alportis grasan bovidon
27. kaj metis ĝin antaŭ ilin. Li diris: "Ĉu vi ne volas manĝi?".
28. Li tiam ektimis ilin, kaj ili diris: "Ne timu", kaj donis al li la bonan novaĵon pri saĝa filo.
29. Tiam venis lia edzino embarasita, ŝi frapis sian vizaĝon kaj diris: "Mi estas nefekunda maljunulino!"
30. Ili diris: "Tiel estas, sed via Sinjoro parolis, vere Li estas la Saĝa, la Ĉioscia".
31. Li demandis: "Kia do estas via komisio, ho senditoj?".
32. Ili respondis: "Ni vere estas senditaj al popolo pekema,
33. por faligi sur ilin ŝtonojn el argilo
34. distingitajn per signo de via Sinjoro por la ekscesanto".
35. Ni elirigis ĉiujn kredantojn, kiuj estis tie,
36. kaj Ni trovis tie nur unu domon de submetiĝintoj,
37. kaj Ni postlasis en ĝi signon por tiuj, kiuj timas la doloran punon;
38. kaj ankaŭ en Moseo estis signo, ĉar Ni sendis lin al Faraono kun aŭtoritato evidenta.
39. Tiu tamen turnis sin for pro sia povo kaj diris: "Sorĉisto aŭ frenezulo".
40. Ni ekkaptis lin kaj liajn trupojn kaj ĵetis lin en la maron, ĉar li estis mallaŭdinda.
41. Signo estis ankaŭ en la Adanoj, kiam Ni sendis kontraŭ ilin detruan venton.
42. Ĉion, kion ĝi trafis, ĝi postlasis nur, kiam ĝi faris ĝin kvazaŭ cindro.
43. Ankaŭ en la Tamudoj estis signo, kiam estis dirite al ili: "Ĝuu la vivon por iom da tempo".
44. Ili tamen malŝatis la ordonon de sia Sinjoro, tial trafis ilin la fulmotondro, ĝuste kiam ili rigardis.
45. Ili tiam ne kapablis stariĝi denove kaj por ili ne estis helpantoj.
46. Antaŭe Ni neniigis la popolon de Nohao. Ili vere estis popolo malpiega.
47. Ni konstruis la ĉielon per Niaj manoj kaj Ni vere posedas vastan forton;
48. kaj la teron Ni etendis; kiel bele Ni etendis ĝin!
49. De ĉiu aĵo Ni kreis parojn, por ke vi pripensu;
50. serĉu do rifuĝon ĉe Alaho; mi estas por vi klariga admonanto de Li.
51. Ne aldonu alian Dion al Alaho; mi estas por vi klariga admonanto de Li.
52. Tiel ankaŭ antaŭe diris tiuj, al kiuj venis iu sendito: "Sorĉisto aŭ frenezulo".
53. Ĉu ili eble heredigis tion unu al la alia? Ne! Ili ĉiuj estas kontraŭstarema popolo.
54. Turnu vin do for de ili (Profeto!): pro tio vin ne trafos riproĉo.
55. Kaj daŭrigu vian admonadon, ĉar certe la admonado utilas al la kredantoj.
56. Ni kreis la Ĝinojn kaj la homojn, nur por ke ili adoru Min.
57. Mi ne volas de ili provizaĵon kaj Mi ne volas de ili nutraĵon.
58. Vere Alaho estas la Provizanto, la Posedanto de la povo, la Fortega.
59. Vere por la malpieguloj estos sorto simila al tiu de iliaj kunuloj, do ili ne petu, ke ĝi estu akcelata.
60. Ve al la miskredantoj pro ilia tago, pri kiu estis minacite al ili!
© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati.
Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo,
senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo,
sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa.
Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved.
No part may be reproduced, in any form or by any means, without
mention of this source.