La Sankta Kurano, Ĉapitro 50 (laŭ N. Vessella):

Kaaf


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Kaaf. Per la glora Kurano!
2. Jen! Ili miras, ĉar al ili venis admonanto el ilia mezo, kaj la miskredantoj diras: "Ĉi tio estas mirindaĵo!
3. Kiel? Post kiam ni mortis kaj fariĝis polvo, ĉu ni reviviĝos? Ĉi tiu reveno estas neebla".
4. Ni certe scias, kion la tero konsumas el ili, kaj ĉe Ni estas Libro, kiu ĉion enhavas.
5. Ne! Ili rifuzis la veron, kiam ĝi venis al ili, kaj ili nun troviĝas en konfuza stato.
6. Ĉu ili ne rigardis la ĉielon supre, kiel Ni konstruis kaj ornamis ĝin, kaj kiel ĝi ne havas makulon?
7. Kaj la teron - Ni plivastigis ĝin kaj Ni estigis sur ĝi firmajn montojn kaj Ni elirigis de ĝi ĉiuspecajn belajn parojn
8. kiel klarigilon kaj admonilon por ĉiu servanto, kiu konvertiĝas,
9. kaj Ni sendis el la nuboj akvon benatan, kaj per ĝi Ni estigis ĝardenojn kaj grenon por rikolti
10. kaj altajn palmojn, sur kiuj estas fruktospikoj unu super la alia,
11. provizaĵo por la servantoj, kaj Ni revivigis per ĝi senvivan teron. Tiel estos la reviviĝo.
12. Jam antaŭ ili rifuzis la popolo de Noha kaj la Popolo de la Puto kaj Tamuudo,
13. kaj la Aadanoj kaj Faraono kaj la fratoj de Loto,
14. kaj la Popolo de la Arbaro kaj la popolo de Tubbao. Ĉiuj kulpigis pri mensogo la senditojn, tial Mia minaco realiĝis.
15. Ĉu Ni laciĝis pro la unua kreo? Ne! Tamen ili estas en dubo pri la nova kreo.
16. Vere, Ni kreis la homon kaj Ni scias, kion flustras al li lia animo, ĉar Ni estas pli proksima al li ol lia gorĝvejno.
17. Kiam la du anĝeloj registrantaj registras, sidante je la dekstra kaj je la maldekstra flanko,
18. kiam li elparolas vorton, ĉiam estas apud li gardanto, ĉiam preta por registri.
19. Certe venos la angoro de la morto, vere: "Estas tio, de kio vi provis fuĝi",
20. kaj estos blovite en la trumpeton: "Ĉi tiu estas la tago de la minaco".
21. Ĉiu animo venos, kun ĝi unu puŝanto kaj unu atestanto:
22. "Vi vere kutimis ignori tion; Ni tamen forprenis de vi vian vualon kaj via rigardo hodiaŭ estas penetranta".
23. Lia kunulo diros: "Ĉi tio estas preta ĉe mi por esti atestita".
24. "Ĵetu, vi ambaŭ, en la Inferon ĉiun ribeleman miskredanton,
25. kiu malhelpas la bonon, ĉiun ekscesanton, dubanton,
26. kiu metis apud Alaho alian Dion, ĵetu lin do, vi ambaŭ, en la severan punon!"
27. Lia kunulo diros: "Nia Sinjoro, mi ne delogis lin al la ribelemo, li mem iris malproksimegen en la erarado!"
28. Li diros: "Ne disputu en Mia ĉeesto. Mi certe sendis antaŭ vi mian minacon.
29. La vorto ne ŝanĝiĝas ĉe Mi kaj Mi neniel estas maljusta kontraŭ la servantoj".
30. En tiu tago Ni diros al la Infero: "Ĉu vi estas plena?", kaj ĝi respondos: "Ĉu estas ankoraŭ plie?"
31. kaj la Paradizo estos alproksimigita al la justuloj, ĝi ne plu estos malproksima.
32. "Tio estas, kio estis promesita - por ĉiu, kiu ĉiam turnas sin al Li kaj atentas,
33. kiu respektegis la Doneman sekrete, kaj venis al Li kun pentema koro:
34. Eniru en ĝin en paco. Tiu ĉi estas la tago de la Eterneco".
35. En ĝi ili posedas ĉion, kion ili volas, kaj ĉe Ni estas eĉ plie da tio.
36. Kiom multajn popolojn Ni neniigis antaŭ ili! Ili estis pli fortaj ol ĉi tiuj je povo. Ili serĉis ĉie ĉirkaŭe, ĉu estas rifuĝejo.
37. Vere en tio estas admono por tiu, kiu posedas koron kaj aŭskultas kaj atentas.
38. Vere, Ni kreis la ĉielojn kaj la teron, kaj tion, kio estas inter ili ambaŭ, en ses tagoj kaj Nin ne tuŝis laceco.
39. Tial toleru pacience, kion ili diras, kaj laŭdegu la gloron de via Sinjoro antaŭ la sunleviĝo kaj antaŭ la sunsubiro.
40. Ankaŭ en parto de la nokto laŭdegu Lin kaj post la deviga preĝo.
41. Aŭskultu! La tago, en kiu la vokanto vokos el proksima loko,
42. la tago, kiam ili aŭdos la sonon de la trumpeto en la vero, tiu estos la tago de la releviĝo.
43. Vere Ni igas vivi kaj morti kaj al Ni estos la hejmiro.
44. En la tago, en kiu fendiĝos la tero por ilin rapide elĵeti - tiu estos kunveno facila por Ni.
45. Ni bone scias, kion ili parolas, kaj vi ne estis sendita al ili por perforte devigi, do admonu per la Kurano tiun, kiu timas Mian minacon.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.