Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
| 1. Haa Miim. | ![]() |
| 2. Per la klariga Libro! | ![]() |
| 3. Vere Ni sendis ĝin en sankta nokto - vere Ni ĉiam admonis - | ![]() |
| 4. kaj en ĝi estas detaligitaj ĉiuj saĝaj aferoj | ![]() |
| 5. laŭ Nia ordono. Ni vere ĉiam sendis senditojn | ![]() |
| 6. kiel favoron, de via Sinjoro - Li vere estas la Ĉioaŭda, la Ĉioscia | ![]() |
| 7. de la Sinjoro de la ĉieloj kaj de la tero kaj de tio, kio estas inter ili ambaŭ. Se nur vi estus firme kredintaj! | ![]() |
| 8. Ne ekzistas alia Dio ol Li. Li igas vivi kaj morti - via Sinjoro kaj la Sinjoro de viaj prapatroj - | ![]() |
| 9. Jen! Malgraŭ tio ili estas en dubo, ili amuziĝas. | ![]() |
| 10. Vi tamen atendu la tagon, en kiu la ĉielo elsendos klare videblan fumon, | ![]() |
| 11. kiu ĉirkaŭos la homojn. Tiu estos dolora turmento. | ![]() |
| 12. "Nia Sinjoro, forprenu de ni la turmenton. Ni vere kredas". | ![]() |
| 13. Kiel ili do povas lerni, post kiam venis al ili sendito klariganta, | ![]() |
| 14. kaj ili turnis sin for de li, kaj diris: "Instigito, frenezulo!" | ![]() |
| 15. "Ni vere forprenos la turmenton por iom da tempo, sed ili fariĝos ree kulpaj, | ![]() |
| 16. En la tago, en kiu Ni ekkaptos vin severege, Ni vere repagos al vi". | ![]() |
| 17. Ni jam elprovis, antaŭ ol ili venis, la popolon de Faraono. Al ili venis honorinda sendito. | ![]() |
| 18. "Transdonu al mi la servantojn de Alaho, mi vere estas por vi sendito fidela. | ![]() |
| 19. Ne fieriĝu antaŭ Alaho. Mi vere venas al vi kun evidenta aŭtoritato, | ![]() |
| 20. kaj mi serĉas rifuĝon ĉe mia Sinjoro kaj via Sinjoro, por ke vi ne ŝtonmortigu min. | ![]() |
| 21. Se vi ne kredas al mi, malproksimiĝu de mi". | ![]() |
| 22. Tiam li preĝis al sia Sinjoro: "Tiu ĉi estas popolo pekema". | ![]() |
| 23. "Konduku Miajn servantojn for dum la nokto; certe vi estos persekutataj. | ![]() |
| 24. Forlasu la maron, kiam ĝi estas kvieta. Ili estas armeo, ili dronos". | ![]() |
| 25. Kiom multajn ĝardenojn kaj fontojn ili postlasis! | ![]() |
| 26. Kaj grenkampojn, kaj honorajn loĝejojn! | ![]() |
| 27. Kaj la favorojn, kiujn ili ĝuis! | ![]() |
| 28. Tiel estis, kaj Ni heredigis tiujn aĵojn al alia popolo. | ![]() |
| 29. Ne ploris super ili la ĉielo nek la tero, kaj al ili ne estis konsentita prokrasto. | ![]() |
| 30. Certe Ni savis la idojn de Izraelo de hontiga puno: | ![]() |
| 31. de Faraono - li fakte estis malhumila, ekscesanta - | ![]() |
| 32. kaj Ni elektis ilin el ĉiuj nacioj, per Nia scio. | ![]() |
| 33. Kaj Ni donis al ili Signon, en kiu estis klara provo. | ![]() |
| 34. Vere tiuj [Kuraŝidoj] diros: | ![]() |
| 35. "Ekzistas nenio post nia unua morto, kaj ni ne estos vekitaj, | ![]() |
| 36. rekonduku do niajn patrojn, se vi estas sinceraj". | ![]() |
| 37. Ĉu ili estas eble pii honorindaj ol la popolo de Tubao kaj ol tiuj, kiuj estis antaŭ ili? Ni neniigis ilin, ĉar ili estis pekuloj. | ![]() |
| 38. Ni ne kreis la ĉielojn kaj la teron kaj tion, kio estas inter ili ambaŭ, nur por ludi, | ![]() |
| 39. Ni vere kreis ilin en vero, sed la plej multaj el ili ne scias tion. | ![]() |
| 40. Vere la tago de la decido estas la difinita tempo por ili ĉiuj, | ![]() |
| 41. la tago, en kiu neniom utilos la amiko al la amiko, kaj ili ne trovos helpon, | ![]() |
| 42. krom tiuj, al kiuj Alaho kompatos. Estas Li Tiu, kiu estas la Ĉiopova, la Pardonema. | ![]() |
| 43. Jen, la arbo Zakumo | ![]() |
| 44. estas la manĝaĵo de la pekulo. | ![]() |
| 45. Kiel fandita ferŝtono ĝi bolos en iliaj ventroj | ![]() |
| 46. kiel la bolado de bolanta akvo. | ![]() |
| 47. "Ekkaptu lin kaj trenu lin en la mezon de la Infero! | ![]() |
| 48. Poste verŝu sur lian kapon la turmenton de la bolanta akvo. | ![]() |
| 49. Vi gustumu! Vi kredis vin la Ĉiopova, la Ŝatenda. | ![]() |
| 50. Jen! Ĉi tio estas tio, pri kio vi kutimis dubi". | ![]() |
| 51. Vere la justuloj estas en restadejo sekura, | ![]() |
| 52. inter ĝardenoj kaj fontoj, | ![]() |
| 53. vestitaj per silko kaj orbrokato, sidante vidalvide. | ![]() |
| 54. Tiel tio estos. Ni edzigos ilin kun noblaj fraŭlinoj grandokulaj. | ![]() |
| 55. Tie ili ricevos ĉiuspecajn fruktojn en paco kaj sekureco. | ![]() |
| 56. Tie ili ne gustumos la morton, krom la unua morto, kaj Li savos ilin de la turmento de la Infero | ![]() |
| 57. per la graco de via Sinjoro. Tio estas la plej granda feliĉo. | ![]() |
| 58. Ni certe faris ĝin facila, en via lingvo, por ke ili estu admonataj. | ![]() |
| 59. Atendu do; ili ankaŭ atendas. | ![]() |