La Sankta Kurano, Ĉapitro 43 (laŭ N. Vessella):

La oraj ornamaĵoj


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.


1.Ha Mim
2.Per la klara Libro!
3.Vere Ni faris ĝin Skribo ofte legata en lingvo araba, por ke vi komprenu.
4.Vere ĝi estas, en la originalo de la Libro, kiu estas ĉe Ni, eminenta, plena de saĝeco.
5.Ĉu Ni devas tute forigi de vi la admonon, ĉar vi estas popolo ekscesanta?
6.Kiom da profetoj Ni sendis al la antaŭaj nacioj!
7.Ĉiam, kiam venis al ili Profeto, ili kutimis moki lin,
8.tial Ni neniigis tiujn, kiuj estis pli fortaj ol Ĉi tiuj je povo. La ekzemplo por la prapatroj jam estiĝis.
9.Se vi demandas ilin: "Kiu kreis la ĉielojn kaj la teron?", ili certe diros: "Ilin kreis la Ĉiopova, la Ĉioscia".
10.tiu, kiu faris por vi el la tero kvazaŭ lulilon kaj estigis sur ĝi vojojn, por ke vi estu gvidataj,
11.kaj sendas el la nuboj akvon, laŭ mezuro, per kiu Ni revekas al la vivo senvivan teron tiel ankaŭ vi revekiĝos
12.kaj kiu kreis el ĉiuj specoj parojn, kaj kreis por vi ŝipojn kaj brutojn por ke vi vojaĝu sur ili,
13.por ke vi eksidu firme sur iliaj dorsoj, poste memoru la favoron de via Sinjoro, kiam vi eksidis sur ili kaj diru: "Sankta estas Tiu, kiu faris utila por ni ĉi tion, ĉar ni mem ne kapablus regi ĝin,
14.kaj al nia Sinjoro ni certe revenos".
15.Ili poste tamen aldonas al Li Liajn servantojn kiel idojn. Vere la homo estas evidenta sendankulo.
16.Ĉu Li prenis al ŝi filinojn el tio, kion Li kreis, ĉu Li distingis vin per filoj?
17.Se al iu el ili estas sciigata tio, kion li atribuis al la Donema kiel similaĵon,* tiam lia vizaĝo fariĝas nigra, kaj li estas subpremata de aflikto.
18.Ĉu iu, kiu kreskis inter la luksaĵetoj kaj estas ĉiam en disputoj sen iu ajn tialo, povas esti atribuita al Dio?
19.Ili kredas la anĝelojn, kiuj estas servantoj de la Donema, inaj estaĵoj. Ĉu ili eble ĉeestis okaze de ilia kreo? Ilia atesto estas enskribita kaj ili estos pridemanditaj.
20.Ili diras: "Se la Donema estus volinta, ni ne adorus ilin". Pri tio ili ne havas iun ajn scion: ili nur supozas.
21.Ĉu Ni donis antaŭ tiu ĉi alian Libron, je kiu ili sin tenas?
22.Ne! Ili diras: "Ni vere trovis niajn patrojn en religio kaj ni volas esti gvidataj per iliaj piedsignoj".
23.Tiel, kiam Ni sendis antaŭe en iun ajn urbon admonanton, ĉiam diris la riĉuloj en ĝi: "Ni vere trovis niajn patrojn en religio kaj ni certe sekvas iliajn piedsignojn".
24.Ilia gardanto diris: "Kiel? Eĉ se ĝi alportas pli bonan gvidilon ol tiu, en kiu vi trovis viajn patrojn?". Ili diras: "Ni certe rifuzas tion, kun kio vi estas senditaj".
25.Tial Ni repagis ilin. Vidu nun, kiel estis la puno de la neantoj!
26.Memoru, kiam Abraham diris al sia patra kaj al sia popolo: "Vere mi ne akceptas tion, kion vi adoras
27.anstataŭ Tiun, kiu kreis min. Li vere gvidos min"
28.kaj li faris tion daŭra lego por sia idaro, por ke ili konvertiĝu.
29.Ne! Malgraŭ tio Mi lasis ilin kaj iliajn patrojn ĝui la vivon, ĝis venis al ili la vero per klariga sendito.
30.Kiam venis al ili la vero, ili tamen diris: "Ĉi tio estas magio, kaj ni rifuzas ĝin"
31.kaj ili diris: "Kial ĉi tiu Kurano ne estis sendita al iu eminentulo el la du urboj?".*
32.Ĉu estas ilia tasko disdoni la favoron de via Sinjoro? Ni mem disdonas inter ili ilian vivtenon en ĉi tiu vivo, kaj Ni plialtigas iujn el ili super aliaj en hierarkio, por ke la unuaj prenu la aliajn sub sian protekton, kaj la kompato de via Sinjoro estas pli bona ol tio, kion ili amasigas.
33.Se ne estus necese malhelpi la homojn fariĝi ĉiuj egalaj, Ni estus doninta al tiuj, kiuj ne kredas je la Donema, arĝentajn tegmentojn por iliaj domoj kaj ŝtuparojn por supreniri al ili
34.kaj pordojn por iliaj domoj kaj litojn por ripozi sur ili,
35.kaj ornamaĵojn el oro. tio ĉi tamen estas nur ĝuado dum ĉi tiu vivo, sed la vivo venonta apud via Sinjoro estas por la justuloj.
36.Kiu tamen turnas sin for de la admono de la Donema, por tiu Ni destinis Satanon, por ke li estu lia kunulo.
37.Ili vere devojiĝas de la rekta vojo, sed ili opinias, ke ili estas rekte gvidataj,
38.ĝis iu tia venas al Ni kaj diras al sia kunulo: "Ho! se inter mi kaj vi estus la distanco, kiu estas inter Oriento kaj Okcidento!". Malbona kunulo li estas!
39."En tiu tago neniom helpos, ke vi estas kunuloj en la puno, ĉar vi malbonfaris".
40.Ĉu vi eble kapablas igi la surdulojn aŭdi? Ĉu vi kapablas gvidi la blindulojn aŭ tiujn, kiuj troviĝas en evidenta eraro?
41.Se Ni forprenos vin, Ni certe repagos ilin,
42.aŭ Ni montros al vi tian, per kio Ni minacis ilin, ĉar Ni havas senliman povon super ili.
43.Tenu vin tial je tio, kio estis revelaciita al vi. Vi vere estas sur la rekta vojo.
44.Tio vere estas granda honoro por vi kaj por via popolo. Baldaŭ vi estos pridemanditaj.
45.Demandu tiujn el Niaj senditoj, kiujn Ni sendis antaŭ vi, ĉu Ni estigis aliajn Diojn anstataŭ la Donema, por ke oni adoru ilin.
46.Ni vere sendis Moseon kun Niaj signaj al Faraono kaj alliaj estroj, kaj li diris: "Mi vere estas sendito de la Sinjoro de l' Universo";
47.kiam li tamen venis al ili kun Niaj signoj, ili ridis pri li.'
48.Ni nur montris Niajn signojn, kiuj estis ĉiam pli grandaj ol la antaŭaj, kaj Ni trafis ilin per turmentoj, por ke ili konvertiĝu,
49.sed ili diris: "Ho vi sorĉisto! Preĝu por ni al via Sinjoro laŭ tio, kion Li ordonis al vi, ĉar tiel ni estos gvidataj".
50.Kiam Ni poste forprenis de ili la turmentojn, ili tamen rompis sian promeson.
51.Faraono anoncis al sia popolo: "Ho mia popolo! Ĉu ne apartenas al mi la suvereneco de Egiptujo kaj de Ĉi tiuj riveroj, kiuj fluas sub mi? Ĉu vi do ne vidas?
52.Ĉu mi do ne estas supera al tiu ĉi, kiu estas malŝatinda kaj preskaŭ ne kapablas esprimi sin kompreneble?
53.Kial do ne estas ĉirkaŭ liaj brakoj braceletoj el oro, aŭ ne venis anĝeloj kun li por akompani lin?".
54.Tiel li instigis sian popolon al la malsaĝeco, kaj ili obeis lino Vere ili estis malobeema popolo.
55.Tial Ni repagis ilin, kiam ili kolerigis Nin, kaj Ni dronigis ilin ĉiujn,
56.kaj Ni faris ilin pasintaĵo kaj ekzemplo por la posteuloj.
57.Kiam la filo de Maria estas priparolata kiel ekzemplo, jen! via popolo kriegas,
58.dirante: "Ĉu estas pri bonaj niaj Dioj aŭ li?". Ili lin mencias al vi nur pro kontraŭdiremo. Ne! ili estas popolo disputema.
59.Li estis nur servanto, al kiu Ni kompatis, kaj Ni faris lin ekzemplo por la idoj de Izraelo.
60.Se Ni volus, Ni povus estigi anĝelojn el via mezo por anstataŭi vin sur la tero.
61.Ĉi vere estas vera scio pri la Horo, do ne dubu pri ĝi, sed sekvu min. Tiu ĉi estas la rekta vojo.
62.Ne lasu Satanon devojigi vin. Li vere estas evidenta malamiko.
63.Kiam venis Jesuo kun evidentaj pruvoj, li diris: "Vere mi venas al vi kun la saĝo kaj por klarigi al vi tion, pri kio vi malkonsentas, do respektegu Alahon kaj obeu min.
64.Vere Alaho estas mia Sinjoro kaj via Sinjoro, do adoru Lin. Tiu ĉi estas la rekta vojo" .
65.La konfederacianoj tamen disiĝis en skismon inter ŝi. Ve do al la malpieguloj pro la puno de la dolora tago!
66.Ili nur atendas, ĝis la Horo venos sur ilin neatendite kaj neperceptite.
67.La amikoj fariĝos en tiu tago malamikoj unu de la alia, krom la justuloj.
68."Ho Miaj servantoj, en tiu tago ne estos timo por vi nek malgajeco,
69.por vi, kiuj kredis al Niaj revelacioj kaj submetiĝis!
70.Eniru en la Paradizon, vi kaj viaj edzinoj, feliĉaj!"
71.- rondiros por ili pokaloj el oro kaj kalikoj, kaj en tiuj estos ĉio, kion la animoj deziras kaj la okuloj ĝuegas - "Vi tio restos por ĉiam.
72.Tiu estas la Paradizo, de kiu vi estis faritaj heredantoj pro tio, kion vi faris,
73.en ĝi estas fruktoj abundaj por vi, por ke vi manĝu el ili".
74.Vere la kulpuloj restos por ĉiam en la turmento de l' Infero.
75.Ĉi ne estos mildigita por ili, kaj ili malesperos en ĝi.
76.Ni ne agis maljuste, sed ili estis maljustuloj.
77.Ili krios: "Ho estro, lasu vian Sinjoron neniigi nin!", li tamen diros: "Vi certe devas resti,
78.ni certe portis al vi la veron, sed la plej multaj el vi malŝatis la veron".
79.Ĉu ili decidis pri iu ajn projekto? Ni ja jam decidis.
80.Ĉu ili do imagas, ke Ni ne aŭdas iliajn sekretojn kaj iliajn kaŝitajn paroladojn? Jes! Kaj Niaj senditoj ĉe ili Ĉion registras.
81.Diru: "Se la Donema estus havinta filon, mi ja estus la unua adoranto".
82.Sankta estas la Sinjoro de la ĉieloj kaj de la tero, la Sinjoro de l' Trono, Li estas eminenta super tio, kion ili asertas.
83.Lasu ilin babilaĉi kaj amuziĝi, ĝis ili renkontos la tagon, pri kiu estas minacite al ili.
84.Li estas Dio en la ĉielo, kaj Dio sur la tero, kaj Li estas la Saĝa, la Ĉioscia.
85.Benata estu Tiu, al kiu apartenas la suvereneco de la ĉieloj kaj de la tero kaj de tio, kio estas inter ili ambaŭ; ĉe Li estas la vera scio pri la Horo kaj al Li vi revenos.
86.Tiuj, kiujn vi alvokas anstataŭ Lin, ne havas la povon por propeti, krom tiu, kiu atestas la veron, kaj ili scias tion.
87.Se vi demandas ilin: "Kiu kreis ilin?", ili certe diros: "Alaho!". Kial ili do turnas sin for?
88.Per lia vorto: "Ho mia Sinjoro! Ĉi tiu certe estas popolo, kiu ne volas kredi",
89.turnu vin for de ili kaj diru: "Pacon!". Baldaŭ ili ekscios.