Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
| 1.Sad. Per la Kurano, plena de admono! | ![]() |
| 2.Jen! La miskredantoj troviĝas en fieregeco kaj malamikeco. | ![]() |
| 3.Kiom multajn generaciojn Ni neniigis antaŭ ili! Ili krias, ĉar plu ne estas tempo por fuĝi. | ![]() |
| 4.Ili miras, ĉar admonanto venis al ili el ilia mezo, kaj la miskredantoj diras: "Tiu ĉi estas sorĉisto, mensogulo. | ![]() |
| 5.Ĉu li faras el la dioj ununuran Dion? Tio vere estas mirindaĵo!" | ![]() |
| 6.La estro inter ili anoncis: "Iru kaj persistu rilate al viaj dioj! Tio ĉi estas aĉa projekto. | ![]() |
| 7.Ni neniam aŭdis ion pri tio ĉi eĉ ĉe lasta komunumo. Tio ĉi estas nur elpensaĵo. | ![]() |
| 8.Ĉu venis ĝuste al li la admono inter ni ĉiuj?". Ne, ili estas en dubo pri la admono. Ne, ili ankoraŭ ne gustumis Mian punon. | ![]() |
| 9.Ĉu ili posedas la trezorojn de la kompato de via Sinjoro, la Ĉiopova, la Grandanima? | ![]() |
| 10.Ĉu ili posedas la suverenecon de la ĉieloj kaj de la tero kaj de tio, kio estas inter ili ambaŭ, tiel ke ili povas supreniri al la ĉielaj regionoj? | ![]() |
| 11.Ili estas armeo de la konfederacianoj, kiu estos venkita. | ![]() |
| 12.Jam neis antaŭ ili la popolo de Nohao kaj de Aado kaj de la Faraono, la sinjoro de la palisoj, | ![]() |
| 13.kaj Tamudo kaj la popolo de Luto kaj la loĝantoj de la arbarego - tiuj estas la konfederacianoj. | ![]() |
| 14.Ĉiu el ili rifuzis la senditojn, tial Mia puno estis justa. | ![]() |
| 15.Ĉi tiuj atendas nur unu kriegon, kiu ne estos prokrastita, | ![]() |
| 16.kaj ili diros: "Nia Sinjoro, akcelu nian parton de la puno antaŭ la tago de la juĝo". | ![]() |
| 17.Toleru pacience tion, kion ili diras, kaj memoru Nian servanton Davidon, la sinjoron de la forto: li vere turnis sin al Dio. | ![]() |
| 18.Ni igis la montojn servi kaj gloregi kun li Dion vespere kaj sunleviĝe; | ![]() |
| 19.kaj la birdojn, kiuj kunflugis; ĉiuj estis obeemaj al li. | ![]() |
| 20.Ni firmigis lian suverenecon kaj Ni donis al li la saĝon kaj la kapablon por decidi. | ![]() |
| 21.Ĉu atingis vin la rakonto pri la disputantoj, kiam ili grimpis trans la muron de lia ĉambro; | ![]() |
| 22.kiam ili eniris en la domon de Davido, li timegis ilin. Ili diris: "Ne timu. Ni estas du disputantoj: unu el ni pekis kontraŭ la alia, do vi juĝu inter ni laŭvere, kaj ne agu maljuste, kaj gvidu nin sur la ebenan vojon. | ![]() |
| 23.Ĉi tiu estas vere mia frato, li posedas naŭdek naŭ ŝafojn kaj mi posedas nur unu ŝafon. Li diris: 'Konfidu ĝin al mi' kaj li trompis min en la disputo". | ![]() |
| 24.Davido diris: "Vere li malbonfaris al vi, postulante de vi vian ŝafon por aldoni ĝin al siaj ŝafoj, kaj vere multaj asociintoj kutimas malbonfari unu al la alia, krom tiuj, kiuj kredas kaj bonfaras, sed ĉi tiuj estas malmultaj". Davido tiam rimarkis, ke Ni ĵus provis lin, do li petis pardonon de sia Sinjoro, kaj li terenkuŝiĝis adorante, kaj li pentis. | ![]() |
| 25.Ni tiam pardonis lin pro tio; vere al li estis konsentita la aliro al Ni kaj bonega restadejo. | ![]() |
| 26."Ho Davido, Ni vere faris vin anstataŭanto sur la tero, do juĝu inter la homoj laŭvere, kaj ne sekvu la pasion, por ke ĝi ne konduku vin for de la Vojo de Alaho. Vere por tiuj, kiuj devojiĝas de la Vojo de Alaho, estos severa puno, ĉar ili forgesis la tagon de la juĝo. | ![]() |
| 27.Ni ne kreis sensence la ĉielon kaj la teron kaj tion, kio estas inter ili ambaŭ. Tiu estas la opinio de la miskredantoj. Ve al la miskredantoj pro la fajro! | ![]() |
| 28.Ĉu Ni povus rigardi tiujn, kiuj kredas kaj bonfaras, same kiel tiujn, kiuj estigas malpacon sur la tero? Ĉu Ni povus rigardi la justulojn same kiel la maljustulojn? | ![]() |
| 29.Jen la benata Libro kiun ni sendis al vi, benatan Libron, por ke ili meditu ĝiajn versojn kaj por ke la prudentuloj pripensu. | ![]() |
| 30.Ni donis al Davido Salomonon, bonegan servanton de Dio; vere li ofte turnis sin [al Ni]. | ![]() |
| 31.Kiam estis alkondukitaj al li vespere rapidaj rajdĉevaloj, | ![]() |
| 32.li diris: "Vere mi amas la bonajn aĵojn, memorante mian Sinjoron" - ĝis kiam [la suno] estis kovrita de la kurteno [de la nokto]. | ![]() |
| 33."Rekonduku ilin! " kaj li karesis iliajn krurojn kaj kolojn. | ![]() |
| 34.Vere Ni elprovis Salomonon kaj metis fantomon sur lian tronon. Poste li pentis, | ![]() |
| 35.kaj diris: "Mia Sinjoro, pardonu al mi, kaj konsentu al mi suverenecon, kiel ne konvenas al iu ajn post mi. Vi vere estas la Donacanto". | ![]() |
| 36.Tiam Ni igis la venton servi lin, tiel ke ĝi blovis dolĉe laŭ lia ordono, kien ajn li direktis ĝin, | ![]() |
| 37.kaj ĉiujn Satanojn, la konstruistojn kaj la subakvigistojn, | ![]() |
| 38. kaj aliajn, ligitajn unu kun la alia per ĉenoj. | ![]() |
| 39."Jen Nia donaco, disdonu aŭ retenu ĝin sen limigo". | ![]() |
| 40.Kaj li certe havis aliron al Ni kaj bonegan restadejon. | ![]() |
| 41.Memoru Nian servanton Ijubo, kiam li kriis al sia Sinjoro: "Satano trafis min per aflikto kaj turmento". | ![]() |
| 42."Frapu la teron per via piedo, tie estas freŝa akvo por lavi kaj por trinki". | ![]() |
| 43.Ni redonis al li lian familion, kaj ankoraŭfoje la samon, kiel favoron de Ni kaj kiel admonon por la prudentuloj, | ![]() |
| 44.kaj: "Prenu en vian manon branĉfaskon kaj batu vin mem per ĝi kaj ne peku!". Ni vere trovis lin pacienca. Bonega servanto: li vere turnis sin al Dio. | ![]() |
| 45.Memoru ankaŭ Niajn servantojn Abrahamo kaj Isako kaj Jakobo; ili estis viroj fortaj kaj antaŭvidantaj. | ![]() |
| 46.Ni vere elektis ilin por certa celo, kiel memorigaĵon pri la Hejmo. | ![]() |
| 47.Vere antaŭ Ni ili estis elektitoj, bonuloj. | ![]() |
| 48.Memoru ankaŭ Ismaelon kaj Iljasaon kaj Zulkiflon. Ili ĉiuj estis bonuloj. | ![]() |
| 49.ĉi tio estas admono: por la justuloj certe estos belega restadejo, | ![]() |
| 50.ĝardenoj de ĉiama feliĉo; ties pordoj estos malfermitaj; | ![]() |
| 51.tie ili ripozos kuŝante, kaj tie ili petos abundajn fruktojn por manĝi, kaj trinkaĵojn. | ![]() |
| 52.Apud ili estos ĉastulinoj, samaĝulinoj. | ![]() |
| 53.Tio vere estas, kio estis promesita al vi por la tago de la juĝo. | ![]() |
| 54.Vere tiu estas Nia provizaĵo, ĝi neniam elĉerpiĝos. | ![]() |
| 55.Ja tia! Sed por la nekredantaj ribeluloj estos tre malbona restadejo, | ![]() |
| 56.la Infero, kie ili ardos: kiel malbona lito! | ![]() |
| 57.Tio estos por la miskredantoj. Ili gustumu ĝin: bolanta akvo kaj malbonodora malvarmega fluaĵo | ![]() |
| 58.kaj aliaj similaj turmentoj. | ![]() |
| 59.Estos dirite al ili: "Ĉi tiu estas grupo, kiu estos enĵetita kun vi en la Inferon, neniu bonveno estos por ili, ili vere eniros en la fajron". | ![]() |
| 60.Ili diros: "Ne, tio estas por vi. Por vi ne estos bonveno. Estas vi tiuj, kiuj pretigis ĉi tion por ni. Ho kiel malbona loko!". | ![]() |
| 61.Ili krome diros: "Nia Sinjoro, kiu ajn pretigis ĉi tion por ni, al tiu donu duoblan punon en la fajro!" | ![]() |
| 62.kaj ili diros: "Kio okazas al ni, ke ni ne vidas [ĉi tie] la homojn, kiujn ni nombris inter la malbonaj? | ![]() |
| 63.Ĉu ni ilin eble maljuste mokis, aŭ ĉu eble niaj okuloj pretervidis ilin?". | ![]() |
| 64.Vere tio estas fakto - la disputo de la loĝantoj de la fajro. | ![]() |
| 65.Diru: "Mi vere estas nur admonanto, kaj ne ekzistas alia Dio ol Alaho, la Ununura, la Suverena, | ![]() |
| 66.la Sinjoro de la ĉieloj kaj de la tero kaj de tio, kio estas inter ili ambaŭ, la Ĉiopova, la Senkulpigema". | ![]() |
| 67.Diru: "Jen granda novaĵo, | ![]() |
| 68.sed vi turnas vin for de ĝi! | ![]() |
| 69.Mi havis nenian scion pri la eminentaj anĝeloj, pri kio ili parolas. | ![]() |
| 70.Al mi estis revelaciite nur, ke mi estas klara Admonanto". | ![]() |
| 71.Kiam diris via Sinjoro al la anĝeloj: "Mi vere kreos homon el argilo, | ![]() |
| 72.kaj kiam Mi estos forminta lin kaj blovinta en lin Mian spiriton, tiam vi terenkuŝiĝu kaj submetiĝu al li", | ![]() |
| 73.tiam ĉiuj anĝeloj submetiĝis, | ![]() |
| 74.krom Ibliso. Li fariĝis fierega kaj jam estis miskredanto. | ![]() |
| 75.Li diris: "Ho Ibliso, kio malhelpis vin submetiĝi al tiu, kiun Mi kreis per Miaj manoj? Ĉu vi estas fierega, aŭ ĉu vi estas eminentulo?". | ![]() |
| 76.Li respondis: "Mi estas supera al li. Vi kreis min el fajro kaj lin el argilo". | ![]() |
| 77.Li diris: "Eliru el ĉi tie, vi estu forpelita; | ![]() |
| 78.sur vin malsupreniru Mia malbeno ĝis la tago de la lasta juĝo". | ![]() |
| 79.Li diris: "Ho mia Sinjoro, konsentu al mi prokraston ĝis la tago, en kiu ili estos revekitaj". | ![]() |
| 80.Li respondis: "Jen, al vi estu konsentita prokrasto | ![]() |
| 81.ĝis la tago de la difinita tempo". | ![]() |
| 82.Li diris: "Per Via povo! Mi certe delogas ilin ĉiujn | ![]() |
| 83.krom Viaj elektitaj servantoj inter ili!". | ![]() |
| 84.Dio diris: "Tio estas la vero kaj Mi diras la veron, | ![]() |
| 85.ke Mi plenigos la Inferon per vi kaj per ĉiuj tiuj el ili, kiuj sekvos vin". | ![]() |
| 86.Diru: "Mi ne volas de vi iun ajn rekompencon, kaj mi ne estas hipokritulo, | ![]() |
| 87.tio ĉi estas nur admono por la nacioj. | ![]() |
| 88.kaj vi certe komprenos ĝian signifon post iom da tempo". | ![]() |