La Sankta Kurano, Ĉapitro 36 (laŭ N. Vessella):

Ja-Sin


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.


1. Ja-Sin
2. Per la Kurano, plena de saĝeco,
3. vere vi estas unu el la senditoj,
4. vi estas sur la rekta vojo.
5. Ĉi tiu estas revelacio de la Ĉiopova, Pardonema,
6. por ke vi admonu popolon, kies patroj ne estis admonitaj, kiu tial ignoras.
7. Vere la juĝo pruviĝis vera kontraŭ la plej multaj el ili, ĉar ili ne kredas.
8. Vere Ni metis ĉirkaŭ iliaj koloj jugojn, kiuj atingas iliajn mentonojn, tiel ke ili devas levi siajn kapojn,
9. kaj Ni metis baron antaŭ ili kaj baron malantaŭ ili, kaj Ni kovris ilin per mallumego, tiel ke ili ne povas vidi.
10. Por ili estas egale, ĉu vi admonas ilin, aŭ vi ne admonas ilin. Ili ne volas kredi.
11. Vi vere nur povas admoni sukcese tiun, kiu sekvas la admonanton kaj timas la Doneman sekrete. Tial portu al li la bonan novaĵon de la pardono kaj de la nobla rekompenco.
12. Vere nur Ni donas la vivon al la mortintoj kaj Ni skribas, kion ili faris en sia vivo, kaj kion ili postlasis. Ĉiujn aĵojn Ni enskribis en klaran arketipon.
13. Proponu al ili la similaĵon pli la popolo de iu urbo, kiam venis al ili la senditoj.
14. Kiam Ni sendis al ili du senditojn, ili kulpigis tiujn ambaŭ pli mensogo, tial Ni plifortigis tiujn per tria, kaj tiuj diris: "Vere ni estas senditaj al vi".
15. Ili respondis: "Vi estas nur homoj kiel Ni, kaj la Donema nenion sendis. Vi estas nur mensoguloj".
16. Tiuj diris: "Nia Sinjoro scias, ke ni vere estas senditaj al vi,
17. kaj nia devo estas nur la klara transdonado de la senditaĵo".
18. Ili respondis: "Ni vere malbondeziras al vi. Se vi ne forlasos, ni certe ŝtonmortigos vin kaj vin certe trafos dolora puno".
19. Tiuj diris: "Viaj malbondeziroj estas kontraŭ vi mem. Ĉu vi diras tion, ĉar vi estas admonitaj? Ne! Vi estas popolo transpaŝanta!".
20. De la plej malproksima parto de la urbo venis viro kurante kaj diris: "Ho mia popolo, sekvu la senditojn!
21. Sekvu tiujn, kiuj ne petas de vi iun ajn rekompencon, kaj estas ĝuste gvidataj.
22. Kial vi supozas, ke mi ne adoras Tiun, kiu kreis min, kaj al kiu vi revenos?
23. Ĉu mi prenu aliajn anstataŭ Lin kiel Diojn? Se la Donema volus malutili al mi, neniom utilus al mi la propetoj, kaj ili ne povus elaĉeti min.
24. Vere tiuokaze mi troviĝus en evidenta eraro.
25. Mi vere kredas je via Sinjoro; do vi aŭskultu!".
26. Estis dirite: "Eniru en la Paradizon". Li diris: "Ho, se mia popolo scius,
27. kiel mia Sinjoro donis al mi pardonon kaj faris min honorinda!".
28. Ni ne sendis post li al lia popolo iun ajn malamikon el la ĉielo nek ion ajn alian, kiel Ni kutimis, kiel punon.
29. Estiĝis nur unu kriego kaj jen ili estis neniigitaj.
30. Ve al Miaj servantoj! Ĉiam, kiam venis al ili iu sendito, ili mokis lin.
31. Ĉu ili ne vidis, kiom multajn generaciojn Ni neniigis antaŭ ili, kaj ke ili ne revenas al ili?
32. Ili ĉiuj, kunvenigitaj, estos kondukitaj antaŭ Nin!
33. Kaj signo por ili estos la tero mortinta. Ni vivigas ĝin kaj elirigas el ĝi grenon, el kiu ili manĝas.
34. Sur ĝi Ni estigis ĝardenojn kun daktilpalmoj kaj vinberarboj, kaj Ni elŝprucigas el ĝi fontojn,
35. por ke ili manĝu el ĝiaj fruktoj: iliaj manoj ne kreis tion. Ĉu ili do ne volas esti dankaj?
36. Sankta estas Li, kiu kreis ĉiujn specojn en paroj el tiuj, kiuj burĝonas el la tero kaj el ili mem, kaj el tio, kion ili ne konas.
37. Signo estas por ili la nokto. De ĝi Ni forprenas la lumon kaj jen, ili estas en mallumego.
38. La suno iras al sia difinita celo. Tio estas la ordigo de la Ĉiopova, de la Saĝa.
39. Kaj rilate al la luno Ni ordigis fazojn, ĝis ĝi revenas kiel sekiĝinta palmobranĉo.
40. Ne konvenas al la suno atingi la lunon, nek al la nokto antaŭiri al la tago. Ĉiu el ili ambaŭ ŝvebas en sia orbito.
41. Estas signo por ili, ke Ni subtenas ilian idaron en la ŝipo ŝarĝita,
42. kaj Ni kreos por ili similajn ŝipojn, sur kiuj ili vojaĝos.
43. Se Ni volus, Ni povus dronigi ilin kaj neniu helpus ilin kaj ili ne povus esti savitaj,
44. krom per Nia kompato, kaj por ĝuado de la vivo dum iom da tempo.
45. Kiam estas dirite al ili: "Atentu al tio, kio estas antaŭ kaj malantaŭ vi, por ke vi meritu kompaton", ili turnas sin for
46. kaj ĉiam, kiam venas al ili iu ajn signo el la signoj de ilia Sinjoro, ili turnas sin for,
47. kaj kiam estas dirite al ili: "Almozdonu el tio, kion donis al vi Alaho" diras la nekredantoj al la kredantoj: "Ĉu ni nutru iun, kiun Alaho povus nutri? Vi vere nur troviĝas en evidenta eraro!".
48. kaj ili diras: "Kiam plenumiĝos ĉi tiu promeso, se vi estas sinceraj?"
49. kaj ili nur atendas krion, kiu surprizos ilin ankoraŭ disputantajn,
50. kaj ili ne kapablos konsili unu la alian kaj ili ne revenos al siaj familianoj.
51. Estos blovite en la trumpeton kaj jen, el la tomboj ili kuros antaŭen al sia Sinjoro.
52. Ni diros: "Ho ve al Ni! Kiu vekis Dio el nia ripozejo? Tio ĉi estas, kion promesis la Donema, kaj la senditoj tiam do diris la veron".
53. Estos nur unu krio kaj jen, ili ĉiuj estos kunvenigitaj al Ni.
54. En tiu tago ne estos maljusteco por iu ajn animo kaj vi estos rekompencitaj nur pro tio, kion vi faris.
55. Vere en tiu tago la loĝantoj de la Paradizo trovos ĝojon en agado.
56. Ili kaj iliaj edzinoj estos en agrabla ombro, kuŝantaj sur altaj litoj.
57. Tie ili havos fruktojn kaj ĉion, kion ili deziregis.
58. "Pacon!" estos la anonco de ilia Sinjoro pardonema,
59. kaj: "Disiĝu hodiaŭ de la kulpuloj.
60. Ĉu Mi ne ordonis al vi, ho idoj de Adamo, ke vi ne adoru Satanon - li vere estas via evidenta malamiko
61. sed ke vi adoru Min? Tiu ĉi estas la rekta vojo,
62. li tamen devojigis multajn el vi. Ĉu vi do ne volas kompreni?
63. Tiu ĉi estas la Infero, kiu estis promesita al vi.
64. Eniru do hodiaŭ en ĝin, ĉar vi ne kredis!".
65. En tiu tago Ni sigelos iliajn buŝojn, sed parolos al Ni iliaj manoj, kaj iliaj piedoj atestos pri iliaj meritoj.
66. Se Ni volus, Ni povus estingi iliajn okulojn; tiam ili rapidus al la vojo. Kiel ili tamen ĝin vidus?
67. Se Ni volus, Ni povus transformi ilin, kie ili estas; tiam ili ne povus antaŭeniri aŭ malantaŭeniri.
68. Tiun, al kiu Ni donis longan vivon, Ni transformas en la kreo. Ĉu ili do ne volas kompreni?
69. Ni ne instruis al li la arton de la poezio, kaj ĝi ne konvenis al li. Tio nur estas admono kaj klariga Kurano,
70. kiu admonu ĉiun vivanton, por ke la juĝo estu plenumita kontraŭ la miskredantoj.
71. Ĉu ili ne vidis, ke Ni kreis por ili - inter la aĵoj, kiujn kreis Niaj manoj - la brutaron, super kiu ili havas la suverenecon?
72. Ni faris ĝin obea al ili, tiel ke iuj estas por rajdi kaj iujn ili manĝas.
73. De ili ankaŭ estiĝas por ili aliaj utiloj kaj trinkaĵo. Ĉu ili do ne volas esti dankaj?
74. Ili prenis al ŝi Diojn anstataŭ Alahon, por havi helpon al ŝi mem.
75. Tiuj ne kapablas helpi al ili, sed ili fariĝas mem legiono kontraŭ ili.
76. Ne lasu do ilian paroladon ĉagreni vin. Ni scias, kion ili kaŝas, kaj kion ili malkaŝas.
77. Ĉu ne vidas la homo, ke Ni kreis lin el spermoguto? Jen! li estas evidenta kontraŭstaranto.
78. Li rakontas similaĵojn pri Ni kaj forgesas sian propran kreiĝon. Li diras: "Kiu revivigos la ostojn, post kiam ili putriĝis?".
79. Diru: "Revivigos ilin Tiu, kiu kreis ilin unuafoje, ĉar Li konas ĉiun kreitaĵon;
80. Tiu, kiu metas por vi la fajron en verdan arbon, kaj jen, vi ekbruligas per ĝi.
81. Ĉu ne estas Li Tiu, kiu kreis la ĉielojn kaj la teron, kiu havas la povon por krei similajn aĵojn?". Jen! Li estas la granda Kreinto, la Ĉioscia.
82. Vere Lia ordono, kiam Li volas ion, estas nur, ke Li diras: "Estu!"kaj ĝi estas.
83. Sankta estas Tiu, en kies manoj estas la suvereneco super ĉiuj aferoj! Al Li vi revenas.