La Sankta Kurano, Ĉapitro 27 (laŭ N. Vessella):

Namlo


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.


1.Tŭa, Sin. Jen la versoj de la Kurano, la klara Libro,
2.gvidilo kaj bona novaĵo por la kredantoj,
3.kiuj levas la preĝon kaj disdonas almozojn kaj firme fidas je la vivo venonta.
4.Tiuj tamen, kiuj ne kredas al la vivo venonta - Ni igis iliajn agojn ŝajni belaj al ili ili certe nur vagadas kiel blinduloj.
5.Estas ili tiuj, por kiuj estos terura puno kaj kiuj estos perdantoj en la vivo venonta.
6.Vere vi ricevas la Kuranon de Iu, kiu estas saĝa, ĉioscia.
7.Memoru, kiam Moseo diris al sia familio: "Vere mi ekvidas fajron. Mi alportos al vi novaĵon aŭ mi alportos flamon, fajregon, por ke vi varmigu".
8.Kiam li venis al ĝi, li estis vokita: "Benata estu Tiu, kiu estas en la fajro kaj ĉirkaŭ ĝi; sankta estas Alaho, la Sinjoro de la Universo!
9.Ho Moseo, vere Mi estas Alaho, la Ĉiopova, la Saĝa.
10.Ĵetu vian bastonon". Kiam li tamen vidis ĝin moviĝi, kvazaŭ ĝi estus serpento, li turnis sin por fuĝi kaj ne plu rigardis malantaŭen. "Ho Moseo, ne timu, vere en Mia ĉeesto ne timu la senditoj;
11.timu nur tiu, kiu malbonfaras kaj poste ŝanĝas bonon en malbonon. Vere Mi estas senkulpigema, pardonema.
12.Metu vian manon en vian bruston: vi eltiros ĝin blanka sen makulo. Tiu estas unu el la naŭ signoj por Faraono kaj lia popolo. ili vere estas popolo malpiega".
13.Kiam venis al ili Niaj lumigantaj signoj, ili diris: "Tio estas evidenta magio".
14.ili rifuzis ĝin maljuste kaj fierege, kvankam iliaj animoj estis konvinkitaj. Vidu do, kiel estis la fino de la malpacemuloj!
15.Vere Ni donis la veran scion al David kaj al Salomono kaj ambaŭ diris: "Estu laŭdegata Alaho, kiu nin altigis super multaj el Siaj kredantaj servantoj".
16.Salomono fariĝis heredanto de David kaj diris: "Ho vi homoj! Al ni estis instruita la lingvo de la birdoj, kaj al ni ĉio estas donita. Tio vere estas graco evidenta".
17.De Salomono estis tie kunigitaj la armeoj de la Ginnoj kaj de la homoj kaj de la birdoj, kaj ili estis ordigitaj en trupojn,
18.ĝis ili venis en la valon de Namlo. Diris virino de Namlo: "Ho vi popolo de Namlo, iru en viajn loĝejojn, por ke Salomono kaj liaj trupoj ne surtretu vin pro neatento!".
19.Li ridetis gaje pro tiaj vortoj kaj diris: "Mia Sinjoro, faru min danka pro Via favoro, kiun Vi donis al mi kaj al miaj gepatroj, kaj igu min fari bonajn agojn, kiuj plaĉas al Vi, kaj faru min per Via graco Via sindonema servanto".
20.Li rigardis la birdojn kaj diris: "Kiel okazas, ke mi ne vidas Hud-hud-on? Ĉu li estas inter la forestantoj?
21.Mi certe punos lin per severa puno, aŭ mi tranĉos lian gorĝon, se li ne revenos kun konvinka senkulpigo".
22.Tiu tamen ne malfruis longe kaj diris: "Mi eksciis, kion vi ne eksciis, kaj mi venis al vi el Sabao kun certa novaĵo.
23.Mi vere trovis virinon regantan super ili, kaj al ŝi estas konsentitaj ĉiuj aĵoj, kaj ŝi havas belegan tronon.
24.Mi trovis ŝin kaj sian popolon adorantaj la sunon anstataŭ Alahon, kaj Satano igis iliajn agojn ŝajni belaj al ili kaj devojigis ilin el la vojo - kaj tiel ili ne estas gvidataj
25.por ke ili ne adoru Alahon, kiu evidentigas ĉion, kio estas kaŝita en la ĉieloj kaj sur la tero, kaj kiu scias, kion vi kaŝas kaj kion vi malkaŝas".
26.Alaho! Ne ekzistas alia Dio ol Li, la Sinjoro de la impona trono.
27.Li diris: "Ni vidos, ĉu vi estas sincera aŭ ĉu vi mensogas.
28.Iru kun ĉi tiu letero kaj donu ĝin al ili, poste revenu de ili kaj atentu, kion ili respondos" .
29.Ŝi diris: "Ho vi, estroj, vere al mi estas donita nobla letero.
30.Ĝi estas de Salomono kaj ĝi diras la jenon: Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
31.Ne ribelu kontraŭ mi, sed venti al mi submetiĝante."
32.Ŝi diris: "Ho vi estroj, konsilu min pri mia afero. Mi neniam decidas pri iu afero sen via alesto".
33.Ili respondis: "Ni posedas fortecon kaj ni posedas fortan militistaron, sed vi havas la komandon. Vidu vi, kion vi volas ordoni".
34.Ŝi diris: "Vere, la reĝoj, kiam ili eniras urbon, detruas ĝin, kaj faras la superajn loĝantojn malsuperaj. Tiel ili agas.
35.Mi tamen sendos al ili donacon kaj atendos, kion la senditoj reportos".
36.Kiam ŝia sendito venis al Salomono, diris ĉi tiu: "Ĉu vi volas helpi min per propraĵoj? Tamen tio, kion Alaho donis al mi, estas pli bona ol tio, kion Li donis al vi. Ne! Estas vi tiuj, kiuj ĝojas pro via donaco.
37.Reiru al ili, ĉar ni venos certe kun armeoj, kontraŭ kiuj ili ne havos povon, kaj ni forpelos ilin de tie kun honto, kaj ili estos humiligitaj" .
38.Li diris: "Ho vi, estroj! Kiu alportos al mi sian tronon, antaŭ ol ili venos al mi submetiĝante?".
39.Tiam diris fortulo el la Ginnoj: "Mi portos ĝin al vi, antaŭ ol vi ekstaros el via sidilo. Mi ja havas la forton por tio, kaj mi estas fidela" .
40.Tiam parolis iu, kiu konis la Skribon: "Mi alportos ĝin al vi, antaŭ ol revenos al vi via rigardo". Kiam li vidis ĝin staranta antaŭ ŝi, li diris: "Tio estas per la graco de mia Sinjoro, por ke Li juĝu min, ĉu mi estas danka aŭ sendanka. Kiu estas danka, tiu estas danka por sia propra animo, kaj kiu estas sendanka - vidu, mia Sinjoro estas memsufiĉa, grandanima" .
41.Li diris: "Faru, ke ŝia trono ŝajnu malbela al ŝi: ni volas vidi, ĉu ŝi estas gvidata aŭ ĉu ŝi estas unu el la negvidatoj".
42.Kiam ŝi venis, oni demandis ŝin: "Ĉu via trono estas kiel tiu ĉi?". Ŝi respondis: "Ŝajnas, ke estas ĝi, kaj jam antaŭe venis al ni la scio, kaj ni jam submetiĝis".
43.Li malproksimiĝis ŝin de tio, kion ŝi kutimis adori anstataŭ Alahon, ĉar ŝi apartenis al popolo miskredanta.
44.Estis dirite al ŝi: "Eniru la palacon". Kiam ŝi vidis ĝin, ŝi kredis, ke estas akvujo kaj nudigis siajn krurojn. Salomono diris: "Estas korto, pavimita per vitro". Ŝi respondis: "Mia Sinjoro, mi vere pekis kontraŭ mia animo, sed mi submetiĝas kun Salomono al Alaho, la Sinjoro de l' Universo".
45.Ni vere sendis al la Tamudoj ilian fraton Sualeh: "Adoru Alahon!". Tamen jen, ili dividiĝis en du partiojn disputantajn.
46.Li diris: "Ho mia popolo! Kial vi volas akceli la malbonon anstataŭ la bono? Kial vi ne petas pardonon de Alaho, por ke estu kompato por vi?".
47.Ili diris: "Ni antaŭvidas malbonon de vi kaj de tiuj, kiuj estas kun vi". Li respondis: "Via malfeliĉo jam estas ĉe Alaho. Ne! Vi estas popolo, kiu estos elprovata".
48.Estis en la urbo naŭ uloj, kiuj estigis malpacon en la lando, kaj ne volis plibonigi.
49.Ili diris: "Ĵuru reciproke per Alaho, ke ni atakos Sŭalehon kaj lian familion nokte... poste ni diros alliaj postvivantoj: "Ni ne ĉeestis al la pereo de lia familio, kaj ni vere estas sinceraj"."
50.Ili faris komploton kaj ankaŭ Ni faris komploton, sed ili ne suspektis tion.
51.Rigardu, kiel finiĝis ilia komploto: Ni detruis ilin kaj ilian tutan popolon!
52.Tiuj estas iliaj domoj, detruitaj pro ilia pekemo. Vere en tio estas signo por popolo scianta.
53.Ni savis la kredantojn kaj la justulojn.
54.Memoru Loton, kiam li diris al sia popolo: "Ĉu vi volas intence fari hontindaĵojn?
55.Ĉu vi volas vere alproksimiĝi volupte al viroj anstataŭ al virinoj? Ne! Vi estas popolo nescianta".
56.Lia popolo tamen nur respondis: "Forpelu la familion de Loto el via urbo, ĉar ili estas homoj, kiuj volas esti puraj".
57.Ni tamen savis lin kaj lian familion krom lia edzino; ŝin Ni lasis inter tiuj, kiuj restis malantaŭe;
58.kaj Ni faligis pluvon sur ilin; malbonega estis la pluvo por la admonitoj!
59.Diru: "Estu laŭdegata Alaho, kaj pacon al Liaj servantoj, kiujn Li elektis! Ĉu estas pli bona Alaho aŭ tio, kion ili, adoras?".
60.Kiu kreis la ĉielojn kaj la teron kaj sendis akvon al vi el la nuboj, per kiu Ni burĝonigas ĝardenojn en beleco? Vi ne povas kreskigi ĝiajn arbojn. Ĉu tion faris alia Dio kune kun Alaho? Ne! Ili estas popolo idolana.
61.Kiu faris la teron ripozejo kaj kondukis tra ĝi riverojn kaj estigis sur ĝi fìrmajn montojn kaj metis inter la du maroj barilon? Ĉu tion faris alia Dio kune kun Alaho? Ne! La plej multaj el ili ne scias tion.
62.Kiu respondas al la subpremita, kiam li vokas Lin, kaj forprenas la malbonon kaj faras vin heredantoj sur la tero? Ĉu tion faras alia Dio kune kun Alaho? Malmulte estas, kion vi memoras!
63.Kiu gvidas vin en la mallumego sur la tero kaj sur la maro, kaj kiu sendas la ventojn kiel portantojn de la bona novaĵo de Lia kompato? Ĉu tion faras alia Dio kune kun Alaho? Eminenta estas Alaho super tio, kion ili aldonas al Li kiel rivalon!
64.Kiu estigas la kreon, poste denove estigas ĝin, kaj kiu provizas vin el la ĉielo kaj el la tero? Ĉu tion faras alia Dio kune kun Alaho? Diru: "Alportu vian pruvon, se vi estas veramaj!".
65.Diru: "Neniu krom Alaho konas la Nevideblaĵojn en la ĉieloj kaj sur la tero, kaj ili ne scias, kiam ili estos vekitaj".
66.Ne! Eraris tute ilia scio pri la vivo venonta. Ne! Pri ĝi ili estas en dubo. Ne! Pri ĝi ili estas blindaj.
67.La miskredantoj diras: "Kiel? Ĉu ni kaj niaj patroj vere revenos, post kiam ni estos fariĝintaj polvo?
68.Vere tio estis promesita antaŭe - al ni kaj al niaj patroj; tio estas ja nur fabeloj de la antikvuloj".
69.Diru: "Vojaĝu sur la tero kaj rigardu kiel finiĝis la pekuloj!".
70.Ne ĉagreniĝu pri ili kaj ne estu malgaja, ĉar ili intrigas.
71.Ili diras: "Kiam plenumiĝos tiu promeso, se vi estas sinceraj?".
72.Diru: "Eble parto de tio, kion vi volus akceli, jam alproksimiĝis al vi".
73.Kaj vere via Sinjoro estas favora al la homoj, sed la plej multaj el ili ne estas dankaj.
74.Via Sinjoro vere bone scias, kion iliaj koroj kaŝas, kaj kion ili malkaŝas.
75.Ne ekzistas sekretoj en la Ĉieloj kaj sur la tero, kiuj ne troviĝas jam en klara Libro.
76.Vere Ĉi tiu Kurano klarigas al la idoj de Izraelo la plejmulton el tio, pri kio ili malkonsentas.
77.Kaj ĝi vere estas gvidilo kaj graco por la kredantoj.
78.Vere via Sinjoro decidos inter ili per Sia juĝo. Li estas la Ĉiopova, la Ĉioscia.
79.Konfidu do je Alaho, ĉar vi posedas la veron evidentan.
80.Vi ne povas aŭdigi la mortintojn kaj vi ne povas igi la surdulojn aŭdi la alvokon, kiam ili turnas siajn dorsojn;
81.kaj vi ne povas gvidi la blindulojn for de ilia erarado. Vi povas nur igi aŭdantaj tiujn, kiuj kredas je Niaj revelacioj kaj submetiĝas.
82.Kiam estos falinta la juĝo kontraŭ ili, Ni estigos el la tero iun, kiu parolos al ili, ĉar la homoj ne kredas al Niaj revelacioj.
83.Admonu ilin pri la tago, en kiu Ni kunvenigos el ĉiu popolo grupon de tiuj, kiuj rifuzis Niajn signojn, kaj ili marŝos malkune
84.ĝis, post ilia alveno, Li diros: "Ĉu vi rifuzis Miajn signojn, kvankam vi ne komprenis ilin per via scio? Kio estas tio, kion vi faris?".
85.La juĝo falos kontraŭ ili pro iliaj pekoj, kaj ili ne parolos.
86.Ĉu ili ne vidis, ke Ni kreis la nokton, por ke ili ripozu en ĝi, kaj la tagon por vidi? Vere en tio estas signoj por popolo kredanta.
87.En la tago, en kiu estos blovite en la trumpeton, la teruro frapos ĉiun, kiu estas en la ĉieloj, kaj ĉiun, kiu estas sur la tero, krom tiu, kiun Alaho volas. Ĉiuj venos humite al Li.
88.Vi vidas la montojn - vi opinias ilin firmaj, tamen ili moviĝas kiel la movado de la nuboj: tio estas verko de Alaho, kiu kreis ĉion. Vere Li bone scias, kion vi faras.
89.Kiu faras bonon, tiu ricevos eĉ pli bonajn aĵojn ol tiujn ĉi; kaj ili estos sekuraj, en tiu tago, kontraŭ la teruro.
90.Kiu tamen faras malbonon, tiu estos ĵetita sur sian vizaĝon en la fajron: "Ĉu vi ne estas rekompencitaj laŭ tio, kion vi faris?".
91."Vere al mi estas ordonite servi nur la Sinjoron de Ĉi tiu urbo, kiun Li sanktigis, kaj al Li apartenas ĉio; kaj al mi estas ordonite esti unu el la submetiĝantoj,
92.kaj proklami la Kuranon". Kiu do sekvas la rektan vojon, tiu faras tion por sia propra animo. Al tiu tamen, kiu eraradas, vi diru: "Vere mi estas nur admonanto".
93.Diru: "Estu laŭdegata Alaho; Li montros al vi Siajn signojn kaj vi rekonos ilin. Via Sinjoro ne ignoras, kion vi faras".