La Sankta Kurano, Ĉapitro 26 (laŭ N. Vessella):

La Poetoj


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. Tŭaa, Siin, Miim.
2. Jen estas la versoj de la klara Libro.
3. Eble vi afliktiĝas ĝis la morto, ĉar ili ne fariĝas kredantoj.
4. Se Ni volus, Ni povus sendi al ili signojn el la ĉielo, tiel ke iliaj kapoj devus humiliĝi antaŭ ili.
5. Ĉiam tamen, kiam venas al ili nova admono de la Donema, ili turnas sin for de ĝi.
6. Fakte ili rifuzas ĝin, baldaŭ tamen venos al ili la anonco de tio, kion ili mokis.
7. Ĉu ili ne vidis la teron, kiom multe el ĉiu nobla speco Ni kreskigis sur ĝi?
8. Vere en tio estas signo, la plej multaj el ili tamen ne kredas,
9. kaj vere via Sinjoro estas la Ĉiopova, la Pardonema.
10. Memoru, kiam via Sinjoro vokis Moseon: "Iru al la popolo malpiega,
11. al la popolo de Faraono. Ĉu ili ne volas respektegi Dion?".
12. Li diris: "Ho mia Sinjoro, mi vere timas, ke ili kulpigos min pri mensogo,
13. kaj mia brusto maltrankviliĝis kaj mia lango ne estas elokventa, sendu do al Aarono, por ke li subtenu min;
14. Ili ankaŭ havas kulpigon kontraŭ mi, tial mi timas, ke ili mortigos min".
15. Li respondis: "Neniel! Iru do ambaŭ kun Niaj signoj. Ni vere estas kun vi. Ni aŭdas!
16. Iru al Faraono kaj diru: 'Ni vere estas la senditoj de la Sinjoro de la Universo;
17. lasu do la idojn de Izraelo iri kun ni'"
18. Tiu diris: "Ĉu ni ne kreskigis vin inter ni kiel filon? Kaj vi pasigis inter ni multajn jarojn de via vivo,
19. kaj nun vi faris, kion vi faris, kaj vi estas sendankulo".
20. Li respondis: "Mi faris tion tiam, kiam mi eraradis,
21. tial mi fuĝis de vi, ĉar mi timis vin; nun tamen donis al mi mia Sinjoro la saĝon kaj Li faris min sendito.
22. Ĉu tiu estas la indulgo, pri kiu vi nun riproĉas min, nome ke vi sklavigis la idojn de Izraelo? ".
23. Faraono diris: "Kio estas la Sinjoro de la Universo?".
24. Li respondis: "Li estas la Sinjoro de la ĉieloj kaj de la tero kaj de tio, kio estas inter ili ambaŭ; se vi nur volus firme kredi!".
25. Faraono diris al tiuj, kiuj estis ĉirkaŭ li: "Ĉu vi ne aŭdas?".
26. Li diris:"Via Sinjoro kaj la Sinjoro de viaj prapatroj"
27. Faraono diris: "Vere via sendito, kiu estis sendita al vi, estas frenezulo".
28. Moseo diris: "La Sinjoro de la Oriento kaj de la Okcidento kaj de tio, kio estas inter ili ambaŭ; se vi nur komprenus!".
29. Faraono diris: "Se vi prenas al vi alian Dion ol min, mi certe ĵetos vin en malliberejon".
30. Li respondis: "Kiel? Eĉ se mi alportas al vi ion, kio estas evidenta?".
31. Li diris: "Alportu ĝin do, se vi estas sincera!"
32. Tiam li ĵetis sian bastonon, kaj jen ĝi fariĝis videbla serpento,
33. kaj li eltiris sian manon, kaj jen ĝi fariĝis blanka por la rigardantoj .
34. Faraono diris al la estroj, kiuj estis ĉirkaŭ li: "Vere ĉi tiu estas sperta sorĉisto.
35. Li volus forpeli vin el via lando per sia magio. Kion vi do konsilas?".
36. Ili respondis: "Haltigu lin kaj lian fraton, kaj sendu en la urbojn, ke oni
37. alkonduku al vi ĉiujn spertajn sorĉistojn".
38. Tiel estis kunvenigitaj la sorĉistoj je la konvena tempo en la fiksita tago,
39. kaj estis dirite al la popolo: "Ĉu vi do ankaŭ volas kunveni,
40. por ke ni povu sekvi la sorĉistojn, se ili venkos?".
41. Kiam do alvenis la sorĉistoj, ili diris al Faraono: "Ĉu estos por ni rekompenco, se ni venkos?".
42. Li respondis: "Jes! Vi estos tiam karaj al mi".
43. Moseo diris al ili: "Ĵetu, kion vi havas por ĵeti!".
44. Ili do ĵetis siajn ŝnurojn kaj siajn bastonojn kaj diris: "Per la povo de Faraono, ni certe venkos".
45. Tiam Moseo ĵetis sian bastonon kaj jen ĝi englutis tion, kion ili estis farintaj.
46. Tiam la sorĉistoj falis teren, adorante.
47. Ili diris: "Ni kredas je la Sinjoro de la Universo,
48. la Sinjoro de Moseo kaj de Aarono".
49. Faraono diris: "Vi kredas je Li, antaŭ ol mi permesis tion al vi? Li certe estas via majstro, kiu instruis al vi la magion. Baldaŭ tamen vi ekscios. Vere pro via malobeemo mi detranĉigos viajn manojn kaj piedojn, kaj mi vere krucumigos vin ĉiujn". /
50. Ili respondis: "Tio ne estas doloro. Ni ja vere revenos al nia Sinjoro.
51. Ni esperas, ke nia Sinjoro pardonos al ni niajn pekojn, ĉar ni estis la unuaj kredantoj" .
52. Ni revelaciis al Moseo: "Konduku Niajn servantojn nokte for, vi certe estos persekutataj",
53. kaj Faraono sendis en la urbojn, ke oni diru:
54. "Vere tiuj estas malgranda grupo,
55. sed ili tamen furiozigis nin,
56. kaj ni vere estas gento multenombra kaj prigardema".
57. Tiel Ni forpelis ilin for de la ĝardenoj kaj de la fontoj
58. kaj de la trezoroj kaj de la belega loĝejo.
59. Tiel estis. Ni donis ilin kiel heredaĵon al la idoj de Izraelo,
60. kaj ili persekutis ilin je la tagiĝo,
61. kaj kiam la du trupoj vidis unu la alian, diris la kunuloj de Moseo: "Ni certe estos atingitaj".
62. Li respondis: "Neniel! Mia Sinjoro vere estas kun mi. Li min bone gvidos".
63. Tiam Ni revelaciis al Moseo: "Frapu la maron per via vergo", kaj ĝi dividiĝis kaj ĉiu parto fariĝis kvazaŭ montego.
64. Kaj Ni lasis la aliajn alveni
65. kaj Ni savis Moseon kaj ĉiujn, kiuj estis kun li,
66. poste Ni dronigis la aliajn.
67. Vere en tio estas signo, tamen la plej multaj el ili ne kredas
68. kaj certe via Sinjoro estas la Ĉiopova, la Pardonema.
69. Rakontu al ili la historion de Abrahamo,
70. kiam li diris al sia patro kaj al sia popolo: "Kion vi adoras?".
71. Ili respondis: "Ni adoras idolojn kaj ni ĉiam estas sindonaj al ili".
72. Li diris: "Ĉu ili aŭdas vin, kiam vi ilin vokas?
73. Aŭ ĉu ili utilas aŭ malutilas al vi?".
74. Ili respondis: "Ne! Sed ni trovis niajn patrojn kun tiu sama kutimo".
75. Li diris: "Ĉu vi do ne vidas, kion vi adoris,
76. vi kaj viaj prapatroj?
77. Ili vere estas miaj malamikoj; tiel tamen ne estas la Sinjoro de la Universo,
78. kiu kreis min; estas Li Tiu, kiu gvidas min,
79. kaj donas al mi manĝaĵon kaj trinkaĵon.
80. Kiam mi estas malsana, estas Li Tiu, kiu min resanigas,
81. kiu igas min morti, poste revivigas min,
82. kiu - mi esperas - pardonos miajn pekojn en la tago de la lasta Juĝo.
83. Mia Sinjoro, donu al mi la saĝon kaj rigardu min kiel justulon
84. kaj donu al mi bonan famon ĉe la posteuloj,
85. kaj faru min heredanto de la ĝardeno de la feliĉo;
86. kaj pardonu al mia patro; li vere estis eraranto;
87. ne hontigu min en la tago de la vekiĝo,
88. en la tago, en kiu nek propraĵoj nek filoj utilos,
89. sed nur saviĝos tiu, kiu venos al Alaho kun sincera koro".
90. La Paradizo alproksimiĝos al la justuloj
91. kaj la Infero videbliĝos por la delogitoj.
92. Estos dirite al ili: "Kie estas tio, kion vi adoris
93. anstataŭ Alahon? Ĉu ili povas helpi vin aŭ sin mem?".
94. Poste ili estos enĵetitaj en ĝin, ili kaj la delogitoj,
95. kaj la trupoj de Ibliso, ĉiuj.
96. Ili diros, dum ili disputos inter si en ĝi:
97. "Per Alaho! Vere ni troviĝis en evidenta erarado,
98. kiam ni opiniis vin similaj al la Sinjoro de la Universo.
99. Kulpuloj estis nur tiuj, kiuj nin erarigis,
100. kaj nun ni ne havas iun ajn propetanton
101. kaj iun ajn karan amikon.
102. Se nur estus por ni reveno en la mondon, se ni estus inter la kredantoj!".
103. Vere en tio estas signo, sed la plej multaj el ili ne kredas.
104. Vere estas via Sinjoro Tiu, kiu estas la Ĉiopova, la Pardonema.
105. La popolo de Nohao rifuzis la senditojn,
106. kiam diris al ili ilia frato Nohao: "Ĉu vi ne volas esti justuloj?
107. Vere mi estas por vi sendito fidela,
108. do respektegu Alahon kaj obeu min;
109. mi ne volas rekompencon de vi pro tio; mia rekompenco estas nur ĉe la Sinjoro de la Universo,
110. do respektegu Alahon kaj obeu min".
111. Ili diris: "Ĉu ni devas kredi al vi, kvankam nur la plej mizeraj sekvas vin?"
112. Li respondis: "Kion mi scias pri tio, kion ili faras?
113. Ilia juĝo estas nur ĉe mia Sinjoro. Se vi nur komprenus!
114. Mi ne forpelas la kredantojn,
115. mi estas nur klariganta admonanto".
116. Ili diris: "Se vi ne forlasos, ho Nohao, ni certe ŝtonmortigos vin".
117. Li diris: "Ho mia Sinjoro, mia popolo vere rifuzis min.
118. Tial Vi do juĝu inter mi kaj ili decide, kaj savu min kaj la kredantojn, kiuj estas kun mi".
119. Tiel Ni savis lin kaj tiujn, kiuj estis kun li en la arkeo ŝarĝita.
120. Poste Ni dronigis tiujn, kiuj restis malantaŭe.
121. Vere en tio estas signo, sed la plej multaj el ili ne kredas.
122. Vere estas via Sinjoro Tiu, kiu estas la Ĉiopova, la Pardonema.
123. La Aadanoj rifuzis la senditojn,
124. kiam ilia frato Hudo diris al ili: "Ĉu vi ne volas esti justuloj?
125. Vere mi estas por vi fidela sendito,
126. do respektegu Alahon kaj obeu min.
127. Mi ne volas de vi rekompencon pro tio. Vere mia rekompenco estas nur ĉe la Sinjoro de la Universo.
128. Ĉu vi konstruas monumentojn sur ĉiu altaĵo por amuzi vin?
129. Ĉu vi starigas fortikaĵojn, kvazaŭ vi volus vivi ĉiam?
130. Kiam vi ekkaptas iun ajn, vi tion faras kiel tiranoj;
131. do respektegu Alahon kaj obeu min.
132. Respektegu Tiun, kiu vin helpis per tio, kion vi scias.
133. Li helpis vin per gregoj kaj filoj,
134. per ĝardenoj kaj fontoj.
135. Vere mi timas por vi la punon de terura tago".
136. Ili diris: "Por ni estas egale, ĉu vi predikas aŭ ne predikas.
137. Tio estas nur kutimo de la prapatroj,
138. kaj ni ne estos punitaj".
139. Tiel ili rifuzis lin kaj Ni neniigis ilin. Vere en tio estas signo, tamen la plej multaj el ili ne kredas.
140. Vere estas via Sinjoro Tiu, kiu estas la Ĉiopova, la Pardonema.
141. La Tamudoj rifuzis la senditojn,
142. kiam diris al ili ilia frato Sŭaleho: "Ĉu vi ne volas esti justuloj?
143. Vere mi estas por vi fidela sendito,
144. do respektegu Alahon kaj obeu min.
145. Mi ne volas de vi rekompencon pro tio; vere mia rekompenco estas nur ĉe la Sinjoro de la Universo.
146. Ĉu vi pensas, ke vi restos sekuraj inter tiuj aĵoj, kiuj estas ĉi tie,
147. inter ĝardenoj kaj fontoj
148. kaj grenkampoj kaj daktilpalmoj kun pezaj branĉoj, kiuj preskaŭ rompiĝas?
149. Ĉu vi fosos ĉiam loĝejojn en la montojn fariĝante fieregaj?
150. Do respektegu Alahon kaj obeu min,
151. kaj ne obeu la ordonon de la ekscesantoj,
152. kiuj estigas malpacon sur la tero kaj ne pliboniĝas".
153. Ili respondis: "Vi certe estas ensorĉita,
154. vi estas nur homo kiel ni, alportu do signon, se vi estas sincera".
155. Li respondis: "Tiu ĉi estas kamelino; ĝi havas sian tempon por trinki kaj vi havas vian tempon por trinki en tago fiksita;
156. ne afliktu ĝin, por ke vin ne trafu la puno de tago terura".
157. Ili tamen buĉis ĝin, kaj poste ili pentis,
158. sed la puno trafis ilin. Vere en tio estas signo sed la plej multaj el ili ne estas kredantoj.
159. Vere estas via Sinjoro Tiu, kiu estas la Ĉiopova, la Pardonema.
160. La popolo de Loto rifuzis la senditojn,
161. kiam ilia frato Loto diris al ili: "Ĉu vi ne volas esti justuloj?
162. Mi vere estas nur fidela sendito por vi,
163. do respektegu Alahon kaj obeu min.
164. Mi ne volas de vi iun ajn rekompencon pro tio. Mia rekompenco estas nur ĉe la Sinjoro de la Universo.
165. Ĉu vi volas alproksimiĝi, el ĉiuj kreitaĵoj, ĝuste al viroj,
166. kaj forlasi viajn virinojn, kiujn via Sinjoro kreis por vi? Ne! Vi estas popolo pekema!".
167. Ili respondis: "Se vi ne forlasos tion, ho Loto, ni vin certe ekzilos".
168. Li diris: "Vere mi abomenas vian agadon.
169. Mia Sinjoro, savu min kaj mian familion de tio, kion ili faras".
170. Kaj Ni savis lin kaj lian tutan familion,
171. krom maljunulino, kiu restis malantaŭe,
172. poste Ni neniigis la aliajn
173. kaj Ni faligis pluvon sur ilin. Malbonega estis la pluvo por la admonitoj!
174. Vere en tio estas signo, sed la plej multaj el ili ne kredas.
175. Vere estas via Sinjoro Tiu, kiu estas la Ĉiopova, la Pardonema.
176. La popolo de la arbarego rifuzis la senditojn,
177. kiam diris al ili ilia frato Suajbo: "Ĉu vi ne volas esti justuloj?"
178. Vere mi estas fidela sendito por vi,
179. do respektegu Alahon kaj obeu min.
180. Mi ne volas de vi iun ajn rekompencon pro tio, ĉar mia rekompenco estas nur ĉe la Sinjoro de la Universo.
181. Donu plenan mezuron kaj ne estu kiel tiuj, kiuj trompas je la mezuro,
182. kaj pesu per rekta pesilo.
183. Ne malpliigu la propraĵojn de la homoj kaj ne estu krimuloj sur la tero, estigante malpacon.
184. Respektegu Tiun, kiu kreis vin kaj la antaŭajn generaciojn".
185. Ili respondis: "Vi certe nur estas ensorĉita,
186. kaj vi estas nur homo kiel ni, kaj ni rigardas vin mensogulo.
187. Faligu do sur nin pecon da ĉielo, se vi estas sincera".
188. Li diris: "Mia Sinjoro bone scias, kion vi faras".
189. Ili tamen kulpigis lin pri mensogo, kaj ilin trafis la puno en la tago de la nubo ombranta. Vere tiu estis la puno de terura tago.
190. Vere en tio estas signo, sed la plejmultaj el ili ne kredas.
191. Vere estas via Sinjoro Tiu, kiu estas la Ĉiopova, la Pardonema.
192. Jen, ĉi tiu estas la revelacio de la Sinjoro de la Universo.
193. Kun ĝi malsupreniris la spirito fidela
194. sur vian koron, por ke vi estu unu el la admonantoj,
195. en klara araba lingvo,
196. kaj certe tio troviĝas ankaŭ en la Skriboj de la antaŭuloj.
197. Ĉu do ne estas por ili signo, kiun konas la kleruloj el la idoj de Izraelo?
198. Se Ni estus sendinta ĝin al iu fremdulo
199. kaj li estus leginta ĝin al ili, ili ne estus kredintaj al ĝi.
200. Tial Ni igis ĝin eniri en la korojn de la pekuloj.
201. Ili ne kredos al ĝi, antaŭ ol ili vidos la doloran punon.
202. Ĝi tamen venos sur ilin subite, kaj ili ne perceptos tion.
203. Kaj tiam ili diros: "Ĉu ne estos konsentita prokrasto al ni?".
204. Ĉu estas Nia puno, kiun ili volas akceli?
205. Ĉu vi ne vidas? Se Ni permesos al ili ĝui por jaroj,
206. poste tamen venos al ili tio, pri kio estis minacite al ili,
207. kiel utilus al ili ĉio, kion ili povis ĝui?
208. Ni neniam detruis iun ajn urbon, kiu antaŭe ne estis ricevinta admonantojn
209. kiel admonon; neniam Ni estis maljusta.
210. La Satanoj ne sendas ĝin,
211. tio ne konvenus al ili kaj ili eĉ ne kapablus fari tion.
212. Ili ja estas esceptitaj de la aŭdado.
213. Ne alvoku do iun ajn Dion krom Alaho, por ke vi ne estu inter tiuj, kiuj estas punendaj,
214. kaj admonu viajn plej proksimajn parencojn,
215. kaj mallevu viajn flugilojn sur la kredantojn, kiuj vin sekvas.
216. Se ili tamen estas malobeemaj, diru: "Mi ne estas kulpa pri tio, kion vi faras",
217. kaj konfidu je la Ĉiopova, la Pardonema,
218. kiu vidas vin, kiam vi staras preĝante,
219. kaj viajn movojn inter la surgenuiĝantoj.
220. Vere estas Li Tiu, kiu estas la Ĉioaŭda, la Ĉioscia.
221. Ĉu Mi devas anonci al vi, sur kiun malsupreniros la Satanoj?
222. Ili malsupreniros sur ĉiun mensogulon kaj pekulon,
223. redirante, kion ili aŭdas, kaj la plej multaj el ili estas mensoguloj.
224. Kaj pri la poetoj, kiujn sekvas la erarantoj,
225. ĉu vi ne vidis, kiel ili vagadas en ĉiu valo,
226. kaj kiel ili diras, kion ili ne faras?
227. krom tiuj, kiuj kredas kaj bonfaras kaj ofte memoras Alahon kaj sin defendas nur, kiam ilin trafas maljusteco. La malpieguloj baldaŭ ekscios, al kiu fina celo ili revenos.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.