La Sankta Kurano, Ĉapitro 21 (laŭ N. Vessella):

La profetoj


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.


1.Alproksimiĝas por la homoj ilia juĝo, tamen ili turnas sin for senzorge.
2.Ĉiun novan admonon, kiu venas al ili de ilia Sinjoro, ili aŭskultas mokante.
3.Iliaj koroj estas forgesemaj; ili interparolas sekrete -la malbonfarantoj :;-: "Ĉu ĉi tiu estas alio, ol homo kiel Ni? Ĉu vi volas cedi al la efikoj de la magio, kvankam vi vidas, ke ĝi estas tia?".
4.Li diris: "Mia Sinjoro bone scias ĉiun vorton diritan en la ĉielo kaj sur la tero. Li estas la Ĉioaŭda, la Ĉioscia".
5."Ne" ili diras "tio estas nur aro da konfuzaj sonĝoj; ne, li nur elpensis ĝin; ne, li estas nur poeto; li alportu al ni signon, kiel la antaŭaj profetoj, kiuj estis senditaj".
6.Antaŭ ili neniam kredis iu ajn urbo el tiuj, kiujn Ni detruis. Ĉu ili iam kredos?
7.Antaŭ vi Ni sendis nur virojn, al kiuj Ni donis la revelacion - vi demandu la popolon de la Admono, se vi mem ne scias -,
8.kaj Ni ne kreis ilin kun korpo, kiu ne bezonas manĝi, kaj ili ne vivis eterne.
9.Poste Ni plenumis la promeson al ili kaj Ni savis ilin kaj tiun, kiun Ni volis, kaj Ni neniigis la pekulojn.
10.Vere Ni sendis al vi Libron, en kiu estas admono por vi. Ĉu vi ne volas kompreni?
11.Kiom da urboj, kiuj malbonfaris, Ni detruis kaj Ni vekis post ili alian popolon anstataŭe!
12.Kiam ili sentis Nian koleron alproksimiĝi, jen! ili fuĝis el la urboj.
13.Ne fuĝu, sed revenu al tio, kion vi ĝuis, kaj al viaj loĝejoj, por esti demanditaj.
14.Ili diris: "Ho ve al ni! Vere ni estis malpieguloj!".
15.Tiu ĉi ilia alvoko ne ĉesis, ĝis Ni falĉis ilin, falante ilin cindro.
16.Ne por ludi Ni kreis la ĉielon kaj la teron kaj tion, kio estas inter ili ambaŭ.
17.Se Ni estus volinta havi amuzaĵon, Ni povus havi ĝin ĉe Ni, se Ni estus volinta.
18.Ne! Ni ĵetas la veron kontraŭ la mensogon por neniigi ĝin, kaj jen tiu malaperas. Ve al vi pro tio, kion vi diras!
19.Al Li apartenas ĉio, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. Kiu estas ĉe Li, ne estas tro fierega por servi Lin, kaj li ne lacigas.
20.Ili laŭdegas Lin nokte kaj tage. Ili ne ĉesas.
21.Ĉu ili prenis al ŝi el la tero Diojn, kiuj povas revivigi?
22.Se ekzistus Dioj krom Alaho en la ĉielo kaj sur la tero, tiuj ambaŭ certe ruinigus. Sankta do estas Alaho, la Sinjoro de la Trono, eminenta super tio, kion ili asertas!
23.Oni ne povas demandi Lin pri tio, kion Li faras, ilin tamen oni demandos.
24.Ĉu ili prenis al ŝi Diojn krom Lin? Diru: "Alportu vian pruvon. Ĉi tio estas admono por tiuj, kiuj estis kun mi, kaj admono por tiuj, kiuj estis antaŭ mi". Ne, la plej multaj el ili ne scias la veron, tial ili turnas sin for.
25.Al ĉiuj senditoj, kiujn Ni sendis antaŭ vi, Ni revelaciis, ke ne ekzistas alia Dio ol Mi, do adoru nur Min.
26.Ili diras: "La Donema prenis al Ŝi filon". Sankta Li estas! Ne! Ili estas nur honorigitaj servantoj.
27.Ili ne elparolas antaŭ Li eĉ unu vorton, kaj ili agas nur laŭ Lia ordono.
28.Li scias, kio estas antaŭ ili kaj malantaŭ ili, kaj ili prezentas nur propeton por tiu, kiu estas agrabla al Li, kaj ili tremas pro timo antaŭ Li.
29.Tiun el ili, kiu volus diri: "Mi estas Dio apud Li", Ni repagos per la Infero. Tiel Ni repagas la malpiegulojn.
30.Ĉu ne vidis la miskredantoj, ke la ĉieloj kaj la tero estis unu maso, kaj ke Ni poste disigis ilin? Ni poste kreis el la akvo ĉiun estaĵon vivantan. Ĉu ili ne volas kredi?
31.Sur la tero Ni kreis montojn firmajn, por ke ĝi ne skuigu kun ili, kaj Ni kreis sur ĝi larĝajn vojojn, por ke ili estu gvidataj,
32.kaj Ni faris la ĉielon sekura tegmento. Ili tamen turnas sin for de ĝiaj signoj.
33.Estas Li Tiu, kiu kreis la nokton kaj la tagon kaj la sunon kaj la lunon. Ĉiu el ili ambaŭ ŝvebas en sia sfero.
34.Antaŭ vi Ni ne donis al iu ajn homo eternan vivon. Tiel, se vi devas morti, ĉu ili povus vivi eterne?
35.Ĉiu homo devas gustumi la morton. Tial Ni elprovas vin per la malbono kaj per la bono kiel provo; kaj al Ni vi revenos.
36.Kiam la miskredantoj vidas vin, ili nur mokas vin: "Ĉu estas ĉi tiu, kiu mencias malŝate viajn Diojn?". Estas ili tiuj, kiuj evitas mencii la Donernan.
37.La homo konsistas el malpacienco. Mi montros al vi Miajn signojn, sed ne petu Min rapidi.
38.Ili diras: "Kiam plenumiĝos ĉi tiu promeso, se vi estas sinceraj?".
39.Se la miskredantoj nur scius la tempon, en kiu ili ne kapablos forpuŝi la fajron de siaj vizaĝoj kaj de siaj dorsoj! Nenia helpo estos por ili!
40.Ne! Ĉi venos sur ilin neatendite kaj ĝi konfuzos ilin, kaj ili ne kapablos malproksimigi ĝin, kaj al ili ne estos konsentita prokrasto.
41.Vere estis mokataj antaŭ vi ankaŭ aliaj Senditoj. Poste tarnen trafis la mokintojn el inter ili, tio mem, kion ili mokis.
42.Diru: "Kiu defendos vin nokte kaj tage kontraŭ la Donerna?". Jen! Ili turnas sin for de la admono de sia Sinjoro!
43.Ĉu ili havas Diojn, kiuj povas defendi ilin kontraŭ Ni? Ili ne kapablas defendi sin mem, kaj ili ne povas esti helpataj kontraŭ Ni.
44.Ne! Ni lasis vivi ilin kaj iliajn patrojn, ĝis la vivo fariĝis por ili tro longa. Ĉu ili ne vidas, ke Ni venas en la landon kaj mallarĝigas ĝiajn finojn? Ĉu ili do povas venki?
45.Diru: "Vere mi admonas vin per la revelacio". La surduloj tamen ne aŭdas la vokon, kiam ili estas admonataj.
46.Kiam tuŝas ilin bloveto el la puno de via Sinjoro, ili certe diras: "Ho ve al ni, ni vere estis malpieguloj!".
47.Ni starigos pesilojn de justeco en la tago de la reviviĝo, por ke neniu animo suferu maljustecon, eĉ ne la pezon de sinapa semeto. Ni evidentigos ĝin. Kaj Ni sufiĉas kiel Pesanto.
48.Ni donis la ekkonigilon al Moseo kaj al Aaron, kaj la lumon kaj la admonon por la justuloj,
49.por tiuj, kiuj respektegas sekrete sian Sinjoron kaj timegas la Horon.
50.Tio ĉi estas admono, plena je benoj, kiun Ni sendis. Ĉu vi nun volas rifuzi ĝin?
51.Antaŭ vi Ni vere donis al Abraham Han gvidilon, ĉar Ni bone konis lin.
52.Kiam li diris al sia patro kaj al sia gento: "Kio estas tiuj bildoj, al kiuj vi estas tiel sindonaj?".
53.Ili respondis: "Vere ni trovis niajn patrojn adorantaj ilin".
54.Li diris: "Certe vi mem kaj viaj patroj troviĝas en eraro evidenta".
55.Ili diris: "Ĉu vi venas al ni kun la vero, aŭ ĉu vi serĉas?".
56.Li respondis: "Ne! Via Sinjoro estas la Sinjoro de la ĉieloj kaj de la tero, kiu kreis ilin. Mi tamen nur estas unu el la atestantoj pri tio,
57.kaj - per Alaho! - mi elpensos ion kontraŭ viaj idoloj, kiam vi turnos vin kaj foriros".
58.Li rompis ilin en pecojn, krom la plej granda el ili, por ke ili povu turni sin al ĝi.
59.Ili demandis: "Kiu faris tion al niaj Dioj? Tiu certe estas malpiegulo!".
60.Ili diris: "Ni aŭdis junulon paroli malbone pri ili; li estas nomata Abraham".
61.Ili diris: "Konduku lin antaŭ la okulojn de la popolo, por ke oni juĝu".
62.Ili demandis: "Ĉu estas vi tiu, kiu faris tion al niaj Dioj, ho Abraham?".
63.Li respondis: "Jen! Iu faris tion. Ĉi tie estas la plej granda el ili. Demandu ilin, se ili povas paroli".
64.Ili tiam ekvidis sian eraron kaj diris inter ŝi mem: "Vi vere estas la malpieguloj!".
65.Poste ili mallevis siajn kapojn pro honto: "Vi bone scias, ke tiuj ne kapablas paroli!".
66.Li respondis: "Ĉu vi do adoras anstataŭ Alahon tion, kio neniom povas utili al vi, nek povas malutili al vi?
67.Fi al vi kaj al tio, kion vi adoras anstataŭ Alahon! Ĉu vi do ne volas kompreni?".
68.Ili diris: "Bruligu Lin kaj helpu viajn Diojn, se vi volas fari ion utilan".
69.Ni tiam diris: "Ho fajro, estu malvarma kaj estu savilo por Abraham!".
70.Kaj ili provis suferigi lin, sed Ni faris ilin perdantoj,
71.kaj Ni savis lin kaj Loton al la lando, kiun Ni benis por ĉiuj gentoj,
72.kaj Ni.donis al li Isaakon, kaj kiel nepon Jakobon, kaj Ni faris ilin ĉiujn justuloj,
73.kaj Ni faris ilin estroj, por ke ili gvidu laŭ Nia ordono, kaj Ni sendis al ili la revelacion, ke ili agu bone kaj levu la preĝon kaj donu almozojn kaj adoru nur Nin;
74.kaj Ni donis al Loto la saĝon kaj la scion, kaj Ni savis lin el la urbo, kiu plenumis hontindaĵojn. Vere ili. estis popolo malpiega kaj ribelema;
75.kaj Ni igis lin eniri en Nian gracon, ĉar vere li estis justulo.
76.Memoru Noan, kiu antaŭe vokis Nin. Ni aŭdis kaj savis lin kaj lian genton el granda malfeliĉo,
77.kaj Ni helpis lin kontraŭ la popolo; kiu rifuzis Nian.revelacion; vere ili estis popolo malpiega, kaj Ni dronigis ilin ĉiujn.
78.Memoru Davidon kaj Salomonon, kiam ili juĝis pri la kampo, en kiun vagadis nokte la ŝafoj de iu gento; kaj Ni estis atestanto ĉe ilia juĝo.
79.Ni komprenigis ĝin al Salomono, kaj al ĉiu el ili Ni donis saĝon kaj scion, kaj Ni igis la montojn kaj la birdojn servadi, gloregi Dion kun David. Ni tion faris,
80.kaj Ni instruis al li elfari maŝkirasojn por vi, por ke tiuj defendu vin en viaj militoj. Ĉu vi ne volas esti dankaj?
81.Kaj Ni servutigis al Salomono la ventegon, kiu blovis laŭ lia ordono en la landon, kiun Ni benis. Ni ja bone konas ĉiujn aĵojn;
82.kaj Ni servutigis al li la Satanojn, kiuj plonĝis por li kaj faris ankaŭ aliajn taskojn; Ni mem gardis ilin.
83.Memoru Ijobon, kiam li vokis sian Sinjoron: "Vere min trafis malfeliĉo, sed Vi estas la plej kompatema el la kompatemuloj" .
84.Ni plenumis lian peton kaj Ni forprenis de li la malfeliĉon kaj Ni redonis al li lian familion kaj ankoraŭfoje la samon, kiel gracon de Ni kaj kiel admonon por la adorantoj.
85.Memoru Ismaelon kaj Idrison kaj Zul-Kifl (Jeĥiezkelon). Ili ĉiuj estis persistemuloj.
86.Ni lasis ilin ĉiujn eniri Nian gracon, ĉar ili estis justuloj.
87.Memoru Zul-Nun (Jonaon) kiam li foriris kolere kaj certe opiniis, ke Ni neniam afliktos lin, kaj li vokis en la mallumego: "Ne ekzistas alia Dio ol Vi! Sankta estas Vi! Vere mi estis malpiegulo!".
88.Tiam Ni plenumis lian peton kaj Ni savis lin de la aflikto; tiel Ni savis la kredantojn.
89.Memoru Zefiarjan, kiam li vokis sian Sinjoron: "Mia Sinjoro, ne lasu min sen idoj! Vi tamen estas la plej bona Heredanto".
90.Ni plenumis tiam lian peton kaj Ni donis al li Jahjan kaj Ni resanigis por li lian edzinon. Vere ili konkuris pri la bonaj agoj, kaj ili vokis Nin esperante kaj timegante, kaj ili estis humilaj antaŭ Ni.
91.Memoru tiun virinon, kiu gardis sian ĉastecon - Ni blovis en sin iom da Nia spirito kaj Ni faris sin kaj sian filon signo por Ĉiuj popoloj.
92.Ĉi tiu via religio estas la ununura religio kaj Mi estas via Sinjoro, do adoru Min.
93.Ili tamen malkonsentis reciproke pri siaj aferoj; ĉiuj revenos al Ni.
94.Kiu do bonfaras kaj estas kredanto, liaj klopodoj ne restos nerekompencitaj; Ni certe registras tion.
95.Estas nenuligebla la dekreto super urbo, kiun Ni detruis, ke ili ne revenos,
96.antaŭ ol liberiĝos Gog kaj Magog, kaj ili alkuregos el ĉiuj altaĵoj.
97.Alproksimiĝas la vera promeso; tiam, jen, fiksiĝos la rigardo de la miskredantoj: "Ho ve al Ni! Ni vere nezorgis pri tio; ja, Ni estis malpieguloj!".
98.Vere vi, kaj tio, kion vi adoris anstataŭ Alahon, estas brulaĵo por la infero. Tien vi estos kunvenigitaj.
99.Se ĉi tiuj estus Dioj, ili ne estus irintaj tien; ili ĉiuj restos en ĝi por ĉiam.
100.En ĝi estos ilia destino ploregi, kaj en ĝi ili ne aŭdos.
101.Tiuj tamen, al kiuj iris la promeso de belega rekompenco, estos malproksimaj de ĝi.
102.Ili ne aŭdos eĉ la plej mallaŭtan sonon el ĝi, dum ili restos eterne en tio, kion iliaj animoj deziregis.
103.Ilin ne ĉagrenos la granda teruro, kaj ilin renkontos la anĝeloj: "Tiu ĉi estas via Tago, kiu estis promesita al vi".
104.En la tago, en kiu Ni kunrulos la ĉielojn kiel kunruliĝas la skribvolvaĵoj. Kiel Ni komencis la unuan kreon, Ni renovigos ĝin. Deviga estas por Ni la promeso: vere Ni plenumos ĝin.
105.Vere Ni jam skribis en la Psalmoj, post la admono, ke Miaj justaj servantoj heredos la landon.
106.Vere en tio estas senditaĵo por popolo adoranta.
107.Ni sendis vin nur kiel kompaton por ĉiuj popoloj.
108.Diru: "Vere al mi estis revelaciite nur, ke via Dio estas Dio ununura. Ĉu vi do ne volas submetiĝi?".
109.Tamen, kiam ili turnas siajn dorsojn, vi diru: "Mi admonis vin ĉiujn egale, kaj mi ne scias, ĉu tio, kio estas promesita al vi, estas proksima aŭ malproksima.
110.Vere Li scias, kio estas malkaŝita en la parolo kaj Li scias, kio estas kaŝita.
111.Mi ne scias, ĉu eble tio ne estas nur provo por vi kaj provizaĵo por kelke da tempo" .
112.Li diris: "Ho mia Sinjoro, juĝu Vi juste. Nia Sinjoro estas la Donema, kies helpo estas petegenda kontraŭ tio, kion vi asertas".